Svami Rama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svami Rama
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01)
en Brita Hindio
Morto 13-an de novembro 1996 (1996-11-13) (71-jaraĝa)
en Barato
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svami Rama (naskiĝis en himalaja vilaĝo Toli en 1925, mortis la 13-an de novembro 1996) – barata jogano, svamio, aŭtoro de multaj libroj pri jogo, sano, meditado, iniciatinto pri instruado de "himalaja jogo".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Svami Rama naskiĝis en norda Barato. Preskaŭ de la plej fruaj jaroj estis edukata de sia spirita majstro - jogano de Bengalio. Aliĝis al tradicio de svamioj de la ordeno Bharati. Junaĝe multe vojaĝis tra Himalajo, kie renkontiĝis kun pluraj sanktuloj kaj filozofoj (ĉefe hinduismaj) kiel Gandhi, Rabindranath TagoreSri Aŭrobindo.

Li edukiĝis en kelkaj barataj universitatoj kaj en Oksfordo. En 1949 iĝis Ŝankaraĉarjo (la plej alta sacerdota posteno en hinduismo) en Karvirpitham, norda Barato. En 1952 rezignis reveninte al Himalajo por praktiki meditadon.

Poste ekveturis okcidenten kie laboris kaj instruis hindan filozofion. Reveninte al Barato fondis aŝramon en Riŝikeŝ. En 1969 denove forveturis al Usono por instrui orientan spiritan sciencon. Tie fondis internacian Himalajan Instituton pri Jogo kaj Filozofio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Living with the Himalayan Masters (Vivante kun la himalajaj majstroj) (ISBN 0893891568)
  • The Science of Breath: A Practical Guide (Scienco pri Spirado. Praktika gvidlibro) (ISBN 089389057X)
  • Meditation and its Practice (Meditado kaj ties praktiko) (ISBN 0893891533)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]