Saltu al enhavo

Sándor Zicherman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Zicherman
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1935 (1935-04-06)
en Uĵhorodo
Morto 29-an de novembro 2021 (2021-11-29) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo COVID-19 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Loĝloko BerehoveToljattiBudapeŝto
Ŝtataneco Sovetunio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Saint Petersburg Stieglitz State Academy of Art and Design (en) Traduki (1959–1964) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.zicherman.eu/
vdr

Sándor Zicherman [ŝAndor ziĥerman], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Zicherman Sándor Róbert, ruse-cirile Шандор Зихерман estis hungara pentristo, skulptisto, grafikisto, medalisto.

Sándor Zicherman [1], [2] naskiĝis la 6-an de aprilo 1935 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio, nuntempe Uĵhorodo en Ukrainio) kaj mortis la 29-an de novembro 2021 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Zicherman apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li komencis pentradi amatore en 1952, kiam li ekkonis pentraĵojn de József Boksay. De 1953 ĝis 1956 li servis en la sovetia armeo. En 1957 li jam ekspoziciis en sia naskiĝurbo. Li studis unue en Industriarta Altlernejo en Lvivo, poste en simila lernejo en Sanktpeterburgo. Li akiris diplomon en 1964, poste li ricevis ŝtatajn mendojn pri freskoj, mozaikoj, reliefoj, gobelinoj en Permjo. Inter 1969 kaj 1972 li faris similajn laborojn en pluraj urboj de Sovetunio, eĉ en Moskvo. En 1972 li ricevis inviton al Toljatti por aranĝi la kulturan vivon. Li fondis artan lernejon, muzeon, artan societon, ktp. Li daŭre kreis plurajn artaĵojn en Sovetunio. En 1989 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li daŭre kreas artaĵojn.

El solaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • Berehove (1971, 1988)
  • Toljatti (1975, 1981)
  • Budapeŝto (1990, 1997, 2001)
  • Bruselo (1991)
  • Kievo (2008)
  • Lvivo (2010)

El kolektivaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • Uĵhorodo (1957)
  • Permjo (1967, 1971, 1978)
  • Moskvo (1970, 1975, 1982)
  • Kievo (1974)
  • Budapeŝto (1977, 1999)
  • Toljatti (1987)
  • Colorado Springs (2007)

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Üzbég zenészek
  • Víz mellett
  • Kazlak
  • Falu széle

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2018-09-24.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2018-09-24.