Tadeáš Haenke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeáš Haenke
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1761 (1761-12-05)
en Chřibská
Morto 14-an de novembro 1816 (1816-11-14) (54-jaraĝa)
en Cochabamba
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato de Vieno
Okupo
Okupo esploristo • geografokuracistokartografobotanikistoetnografozoologo • mondovojaĝisto • verkisto • vojaĝisto • natursciencisto
vdr

Tadeáš Xaverius Peregrinus HAENKE, germane Thaddäus, hispane Tadeo, (la 5-a de decembro 1761 en Chřibská – la 31-a de oktobro 1817 en Cochabamba) estis ĉeĥa[1] botanikisto, kuracisto, etnografo, kartografo, geologo, kemiisto, muzikisto, vojaĝisto kaj malkovrinto. Li estis naskiĝinto el Bohemio, sed li mem estis germano el germana familio kaj civitano de Aŭstra monarkio. Kiel la unua en la ĉeĥaj landoj en la jaro 1784 ellasis montgolfieron. Lia vivplenigaĵo fariĝis botaniko kaj famon li akiris dum sia ekspedicio en Alpojn. Poste li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo kun ekspedicio de Alessandro Malaspina, post kiu li revenis en Sud-Amerikon, kie li travivis reston de sia vivo. Kiel la unua li malkovris la plej grandan nimfean kreskaĵon nome Victoria amazonica (Victoria regia); li mapigis regionon, kiun li ankaŭ etnografie priskribis. En hispanaj servoj li zorgis pri lokaj indianoj, li faris malkovrojn kun ĉilia nitrato, per kiu oni povis plibonigi pafpulvon; pro helpado ribelintojn li estis arestita, pli poste li mortis dum misteraj cirkonstancoj.

Lokoj portantaj nomon laŭ Haenke[redakti | redakti fonton]

Monumento de Tadeáš Haenke en Sněhov (Malá Skála), kiun establis F. Z. Römisch en la jaro 1825

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradicie markata kiel ĉeĥa botanikisto ktp., tamen li devenis el familio parolanta germane