Taiyo Marchand
Taiyo Marchand | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 2010 (14-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Aŭstralio Francio Japanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Taiyo Marchand[1] - naskiĝis la 3-an de februaro 2010, do nun 14-aĝa[2][3] - estas aŭstralia kantisto el plurkultura familio, de franca patro kaj japana patrino, vivanta en Sidnejo, tutprecize en la antaŭurba kvartalo Manly de Novsudkimrio.[3] En la francia eldono 2023 (la naŭa sezono) de la internacia televida formato The Voice Kids, sceneja konkurso por kantistoj de malpli ol 18 jaroj, en kiu li iĝis duonfinalisto, li impresis la internacian publikon interalie per lia konkursodebuta interpreto de la konata popkanzono Bohemian Rhapsody de Freddie Mercury kaj la grupo Queen, kopie kantita jam de sennombraj kantistoj, sed lia interpreto tre konvinkis la publikon kaj la ĵurianojn.[4] Jam regione konata ekde la 6-a vivjaro per publikaj prezentoj en suda Aŭstralio, la prezentiĝo en la franca privata televidkanalo TF1 en 2023 tre akcelis lian tutmondan konatecon - en septembro 2024 lia konto en la retejo instagram havis 532 000 abonantojn, konsiderinda nombro. Kompreneble, pro lia familia konsisto li flue parolas la anglan, francan kaj japanan.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Persona nomo Taiyō, japane 太陽, prononco [tˈa͡ɪjoː], familia nomo france Marchand, prononco laŭ sistemo IFA [maʁʃˈɑ̃]
- ↑ prezento At 13, Taiyo is already a veteran busker travelling the world en la retejo sbs.com.au, ankaŭ ligita dulingve en la eksteraj ligiloj (jen angle)
- ↑ 3,0 3,1 biografio en la retejo de la patro (france, ankaŭ havebla japane kaj angle)
- ↑ resuma listo de liaj prezentoj en la francia eldono 2023 de la internacia televida formato de Voice kids, en Jutubo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle kun pluraj aktualaj intervjuoj en la franca, japana kaj angla)
- lia konto en la retejo instagram (plurlingve)
- prezento «At 13, Taiyo is already a veteran busker travelling the world de 2023» jen angle kaj ankaŭ «バスキング歴7年目 マーシャン太陽くん13歳、夢は» japane en la retejo sbs.com.au, ankaŭ kiel podkasto de 10 minutoj
- prezento «#2 Taiyo Marchand: Trilingual Australian busker winning hearts in France» jen angle kaj ankaŭ «三つか国語を話すオーストラリア人大道芸人がフランスで人気を博す» japane en la retejo sbs.com.au, ankaŭ kiel podkasto de 25 minutoj
- Taiyo Marchand ĉe Interreta filma datumbazo (angle)