Talosa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Talosa lingvo
Talossan
Parolata en Talossa
Parolantoj nekonata valoro
Skribo latina alfabeto
Kreinto Robert Ben Madison
Dato 1980
Flago de la talosa lingvo
Lingvistika klasifiko
Konstruita lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Reĝlando Taloso
Reguligita de Komisiono por la uzo de la talosa lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tzl
  ISO 639-3 tzl
  SIL TZL
  Glottolog talo1253
Angla nomo Talossan
Franca nomo talossan
v  d  r
Information icon.svg

La talosa lingvo (talose: Talossan [tɐɫɔˈsan] aŭ el glheþ Talossan [ɛɫ ʎeθ tɐɫɔˈsan] aŭ [ɛw ʎeθ tɐɫɔˈsan]) estas konstruita lingvo kreita de Robert Ben Madison en 1980 por la mikronacio, kiun li fondis, la Reĝlando Taloso. (Oni skribas ĝin per la latina alfabeto.)

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La asocio de organizoj taloslingvaj (talose: L’Apvieniba dals Ciumisas Glheþeascas) prizorgas la retejon talossan.com, kiu priskribas la lingvon por novaj lernantoj, provizas lingvajn informojn, esploradon kaj interretan tradukadon al kaj el la angla.[1]

La talosa estas eble unu el la plej konataj ekzemploj de la ĝenro de mikronaciaj lingvoj de konstruitaj lingvoj. La lingvo estas parolata kaj uzata en la Reĝlando Taloso (talose: El Regipäts Talossán), kiu estas "konstitucia monarkio" kun propra parlamento kaj duĉambra leĝdona povo, kiu estas fondita de Madison la 26-an de decembro 1979.

La talosa ankaŭ estas unu el la plej konataj artaj lingvoj ĉe la Interreto. Ĝi ricevas ĉiaman intereson kaj respekton de enretaj kreantoj kaj ŝatantoj de konstruitaj lingvoj. Ilin aparte interesas ĝian grandan vortaron — kun pli ol 28 000 vortoj en ĝia oficiala vortaro, ĝi estas unu el la plej detalaj fikcilingvoj iam inventita.[2]

La lingvo estas observita de la Comità per l'Útzil del Glheþ (CÚG; la komisiono por la uzo de la talosa lingvo), grupo formita en la Reĝlando Taloso de Madison en la 1980-aj jaroj. Ĉi tiu grupo periode eldonas Arestadas (Dekretoj) kiuj priskribas kaj dokumentas ŝanĝojn en la uzo de la lingvo, kaj Pienamaintschen (Suplementoj), kiuj listigas ŝanĝojn al la vortaro. La CÚG prizorgas plurlingvan retejon, kiu provizas aliron al la plej lastatempaj rekomendoj de la komisiono.[3]

La lingvo kaj ĝia rilata mikronacio estas menciitaj en la libro Conquering Consumerspace: Marketing Strategies for a Branded World de Michael R. Solomon kaj la lingvo estas dokumentita en du memeldonitaj gramatikoj.[4]

La plej signifoplena lastatempa evoluo en la lingvo estis la eldono de la Arestada sür Speliçaziun (Dekreto pri ortografio) je la 12-a de decembro 2007. Ĉi tiu Arestada enkondukis regulon pri akcento kiu permesas la preterlason de multaj malnepraj akcentsignoj, simpligis la vokalaron per agnosko de certaj literoj kiel alofonoj de aliaj vokaloj, kaj reliterumis kelkajn strangajn konsonantajn grafemojn. Ĉi tiu Arestada estas vaste akceptata, kvankam kelkaj talosaj verkistoj elektas reteni antaŭ-Arestada-konvenciojn.

Lingvaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

La talosa estas konstruita gaŭlo-latinida lingvo, kiu estas inspirita de la franca kaj okcitana, kaj kiu estas tre naturalisma (kun kelkaj malregulaĵoj). Penante krei ian "nacian mitologion" por lia mikronacio, Madison malkovris en 1985, ke unu el la berberaj subtriboj de Maroko nomiĝas Talesinnt, kaj decidis ke talosanoj estas "neklarigeble kaj nemalimplikeble konektita iel al berberoj." El tio rezultis, ke la talosa lingvo estis inspiritaj de la berberaj lingvoj. Tamen pli lastatempe, vortoj estas derivitaj de la latinidaj radikoj kaj ricevas francan/provencan influon (kelkaj ankaŭ vidas rumanan influon), sed ne ekzistas regularo pri derivado per kiu ĉiuj vortoj povas esti antaŭdiritaj. La vorto "Talossa" mem ne estas latinida, sed origine finna: ĝi venas de la finna vorto por "en la domo" (Taloso komenciĝis en la dormĉambro de Madison).

Fonetiko kaj fonologio[redakti | redakti fonton]

La elparolo de la talosa estas priskribita en kelkaj fontoj.[5][6] La ĉi-tieaj tabeloj estas bezitaj sur la priskriboj en tiuj fontoj.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

  Bilabialo Labial-dentalo Dentalo Alveolaro Postalveolaro Palatalo Labial-velaro Velaro Glotalo
Plozivo p b t d k g
Nazalo m n ɲ ŋ
Frikativo f v θ ð s z ʃ ʒ x ɣ h
Afrikato tʃ dʒ
Alproksimanto ɾ j w
Laterala alproksimanto ɬ  l ʎ

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭa Centra Malantaŭa
Malvasta i y ɨ u
ɪ
Mezmalvasta e ø o
ə
Mezvasta ɛ œ ɔ
æ
Vasta a ɑ

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

La talosa lingvo uzas la latinan alfabeton. Jen la literoj de la moderna talosa alfabeto: a, ä, b, c, ç, d, ð, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, ö, p, q, r, s, ß, t, u, ü, v, w, x, z, þ

Nekutimaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la talosa estas simpla latinida lingvo, fidela je ĝia mita heredaĵo kiel latina derivaĵo. Tamen ĝi ankaŭ havas kelkajn unikajn trajtojn, ne tipe trovita en latinidaj aŭ aliaj lingvoj. Kelkaj ekzemploj:

  • Markilo por la genitivo (kiel la apostrofo kaj s en la angla aŭ la markilo en la afrikansa). Ekzemple, Ian sè casa (= domo de Johano).
  • La (evoluita, ne kreita) kombinado de la verbkonjugacioj de la unua kaj dua plurala persono. Ekzemple, te burlescarhent (= iu grupo, eble ankaŭ la parolanto, aŭ eble ne, mokos vin).
  • La (evoluita, ne kreita) kombinado de la verboj por "iri" kaj "veni", kreante la talosan nuran "verbon de motion", irh (origine nur "iri").

Komparo per specimenoj en similaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Joh 3,16 en la talosa kaj aliaj latinidaj lingvoj kun Esperanto kaj Interlingvao (alia artfarita lingvo bazita sur latinidaj lingvoj) kiel referenco:
Latina Sic enim Deus dilexit mundum, ut Filium suum unigenitum daret, ut omnis, qui credit in eum, non pereat, sed habeat vitam æternam.
Talosa (moderna ortografio) Cair Díeu sa ameva el mundeu, qe O zoneva sieu Figlheu viensplet, qe qissensevol créa in Lo non pieriçarha, mas tischa la vida eternal.
Talosa (klasika ortografio) Cair Dïeu så ameva el mundeu, që O zoneva sieu Figlheu viensplet, që qissensevol créa în Lo non pieriçarha, más tischa la vidâ eternál.
Franca Car Dieu a tellement aimé le monde, qu'il a donné son Fils unique, afin que quiconque croit en lui ne périsse point, mais qu'il ait la vie eternelle.
Okcitana Car Déu a tant amá lo monde qu'i a doná son Filh solet, per que tot ome que crèi en elh non perigue, mai ague la vida eternala.
Kataluna Car talment ha estimat Déu el món, que donà son Fill unigènit, a fi que tot el qui creu en ell no es perdi, ans tingui vida eterna.
Hispana Porque de tal manera amó Dios al mundo, que dio a su Hijo unigénito, para que todo aquel que cree en él no perezca, mas tenga vida eterna.
Portugala Porque assim amou Deus ao mundo, que lhe deu seu Filho unigénito, para que todo o que crê nêle não pereça, mas tenha a vida eterna.
Itala Infatti Dio ha talmente amato il mondo da dare il suo Figliuolo unigenito, affinchè chiunque crede in Lui non perisca, ma abbia la vita eterna.
Rumana Fiindcă atât de mult a iubit Dumnezeu lumea, că a dat pe singurul Lui Fiu, pentru că oricine crede în El, să nu piară, ci să aibă viaţǎ eternǎ.
Raetia-latinida Perche cha Deis ha tant amâ il muond, ch'el ha dat seis unigenit figl, acio cha scodün chi craja in el non giaja a perder, ma haja la vita eterna.
Esperanto Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
Interlingvao Proque tanto Deo amava le mundo que ille dava su Filio unigenite a que quicunque crede in ille non va perir ma va haber vita eterne.

Leksiko[redakti | redakti fonton]

La plena vortaro de la talosa lingvo enhavas pli ol 28 000 vortoj. La talosa bezonas nur unu vorton (fieschada) por diri "amon je la unua vido".[2]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La jenoj estas kelkaj kritikoj de la talosa:

  • La leksiko kaj gramatiko estas inventita kaj ne havas regulan derivaĵon de la latina, kontraŭdirante la aserto, ke la talosa estas latinida lingvo.
  • La uzo de tro multaj nenecesaj supersignoj kaj literkombinaĵoj, kvankam kelkaj revizioj faritaj en la "Arestada" 2007 bonigi ĉi tiun problemon.

Stato de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La plej vasta studo de la talosa estas farita en la anglalingva eldono de la libro A Complete Guide to the Talossan Language (Ün Guizua Compläts àl Glheþ Talossan), eldonita unue en 2008 kaj kiel reviziita dua eldono en 2011.[4] Pli frua gramatiko (La Scúrzniâ Gramáticâ del Glhetg Talossán), reviziita laste en 1996, estis eksterretigis de ĝia aŭtoro.

Vastaj lernmaterialoj estas ankaŭ disponeblaj enreta.[7]

Ekzemplo de la lingvo[redakti | redakti fonton]

La jeno estas la komenco de la odo Ode to the West Wind de Percy Bysshe Shelley tradukita al el glheþ Talossan:

Post-Arestada:

Oh traversa salvatx, tu and d'Otognheu s'eßençù,
Tu da qissen presençù unvidada els listopätsilor
Sint driveschti com'els spiritzen d'iens encanteir escapind,
Vermel, es negreu, es brançéu, es roxh gripesc,
Pestidonça-cünsütats plenitüds! Oh tu,
Qi apoartás à lor auscür þivereu lict.

Antaŭ-Arestada:

Ô traversâ salvátx, tú ånd d'Otogñheu s'eßençù,
Tú da qissen presençù ûnvidescu els listopätsilor
Sînt driveschti, com'els spiritzen d'iens encantéir escapînd,
Vermél, és negreu, és brançéu, és roxh gripesc,
Pestidonça-cünsütats plenitüds! Ô tú,
Qi apoartás à lor auscür þivereu lict.

Angla:

O WILD West Wind, thou breath of Autumn's being
Thou from whose unseen presence the leaves dead
Are driven like ghosts from an enchanter fleeing,
Yellow, and black, and pale, and hectic red,
Pestilence-stricken multitudes! O thou
Who chariotest to their dark wintry bed

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El Glheþ Talossan | Information and Resources for the Student and User of the Talossan Language
  2. 2,0 2,1 Alex Blumberg "It's Good to Be King" Wired 8.03, marto 2000
  3. Comità per l'Útzil del Glheþ (Komisiono por la uzo de la talosa lingvo)
  4. 4,0 4,1 La Mha, M.; A Complete Guide to the Talossan Language, Second English Edition (2008). ISBN 978-1-4537-7729-9.
  5. Válcadác'h, Gödafrïeu. 2006. "Talossan Pronunciation and Spelling with IPA". November 2006.
  6. Donatüs, R. Ben, Tomás Gariçéir, Vál Taloçáit, T. Cartéir Adrár, Marcüs Pitz. 1997. El Treisoûr del Glheþ Talossán
  7. Introduction to Talossan (serioj de instruaj lekcioj/lecionoj pri la talosa lingvo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]