Tamara Miĥajlovna Smirnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tamara Miĥajlovna SMIRNOVA (ruse : Тамара Михайловна Смирнова, naskiĝis la 25-a de decembro 1918, mortis en 2001) estis rusa (kaj sovetunia) astronomino.

De 1966 al 1988 ŝi laboris en la Instituto pri Teoria Astronomio de Leningrado. En la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno ; laŭ Minor Planet Center, ŝi malkovris 135 asteroidojn[1] (unu el de tiuj kun Ljudmila Ĉerniĥ) kaj kunmalkovris la periodan kometon 74P/Smirnova-Chernykh kun Nikolaj Ĉerniĥ.

La asteroido 5540 Smirnova, la centa, kiun ŝi malkovris, estis tiel nomita en ŝia honoro.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Slipo IAU de (5540) Smirnova (angle)