Tanaĥo
La Tanaĥo (hebree: תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana malnova testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj.
En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – תורה Tora –, «la profetoj» – נביאים Nevi`im – kaj «la skriboj» – כתובים Ketubim aŭ Ketuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).