Tereftalato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tereftalatoj)
Tereftalata acido
Tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la tereftalata acido aŭ 1,4-Benzenodukarboksilata acido
Blankaj kristaloj de Tereftalata acido.
Ftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la ftalata acido aŭ 1,2-Benzenodukarboksilata acido
Izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la izoftalata acido aŭ 1,3-Benzenodukarboksilata acido
Amino-tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la amino-tereftalata acido aŭ 2-amino-1,4-Benzenodukarboksilata acido
Nitro-tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Nitro-tereftalata acido aŭ 2-Nitro-1,4-Benzenodukarboksilata acido
Sulfo-tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Sulfo-tereftalata acido aŭ 2-Sulfono-1,4-Benzenodukarboksilata acido
Fosfono-tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Fosfono-tereftalata acido aŭ 2-Fosfono-1,4-Benzenodukarboksilata acido

Tereftalatoj1,4-benzenodukarboksilatoj estas saloj kaj esteroj de la tereftalata acido. Ĝenerale la tereftalata acido estiĝas per oksidado de la p-ksilolo. Tereftalataj plastigiloj estas tre similaj laŭstrukture al ftalatoj escepte kiam la substituado de la aromata ringo estas en la pozicio 1,4 kontraŭ la 1,2 pozicio de la aromata ringo en la ftalatoj. La izoftalatoj estas izomeroj de la tereftalatoj kaj ftalatoj, sed la karboksilaj ĉeestas en la 1-a kaj 3-a pozicioj de la aromata ringo. Kutime tereftalatoj ne estas tiel akordigebla kun PVC (polivinila klorida) kaj estas pli malfacile procezeblaj kiam komparataj al aliaj ftalatoj kun la sama karbonaj kvantoj.[1]

Tereftalatoj estas la konstrublokoj en la produktado de diversaj polimeraĵoj. Komerce tereftalatoj uzatas en la produktado de plastikaĵoj tiaj kiaj polietilena tereftalato (pli konata kiel PET) kaj polipropilena tereftalato, pli konata kiel PPT, kaj ankaŭ uzatas en la fabrikado de nutraĵoj (gumoj kaj aliaj dolĉaĵoj). Polipropilena tereftalato estis unue sintezita en la 29-a de julio 1941[2] de la britaj kemiistoj John Rex Whinfield (1901-1966) kaj James Tennant Dickson.[3]

Esteroj de la tereftalata acido, samkiel de la ftalata acido, estas san- kaj vivmedi- damaĝaj krom esti toksaj. Aliflanke, la esteroj de la izoftalata acido ne estas toksaj.[4] Longatempaj ekspozicioj kaj inhalado de tereftalatoj povas rezulti en kronikaj damaĝoj al la centra nervosistemo kaj eventualaj paralizoj. Diversaj raportoj asertas ke la tereftalatoj estas ĉetoksaj.

La esteroj de la tereftalata acido havas malsamajn ecojn depende, interalie, de la karbono-numero en la alkoholaj radikaloj de la esteraj funkcioj kaj estas sekve pli-malpli taŭgaj por malsamaj moligaplikoj. Ekzemple, pli mallong-ĉenaj tereftalataj esteroj estas ĝeligoinklinaj ĉe pli malaltaj temperaturoj ol siaj pli long-ĉenaj homologoj. Malalta ĝeliga temperaturo de plastigilo estas pozitiva posedaĵo precipe en la plastisol-prilaborado[5] ĉar la reakcio povas okazi ĉe pli malaltaj temperaturoj kaj, krome, pli bonaj rezultoj povas esti atingitaj ol en la kazo de prilaborado de plastisoloj enhavantaj plastigilojn havantajn altan ĝeligan temperaturon.

Tamen, en la sama tempo, esteroj de la tereftalata acido kun malalta molekula pezo kaj ekvivalente malalta karbonombro en la alkoholradikalo havas pli altan rapidbolon ol siaj pli pezaj homologoj. Alta rapidboleco de plastigilo estas grava malavantaĝo, ĉar post forlaso de la plastiganto ne nur la propraĵoj de la plastigita polimero estas ŝanĝitaj kaj tiel la longviveco de la produkto estas reduktita, sed ankaŭ plastigilo estas liberigita en la medion.

La striktaj reguloj pri mediprotektado intensigis pendantajn limigojn al produktado de plastigiloj, limigante la uzon de iuj tereftalataj esteroj, pro la demandoj je negativaj efikoj sur homa sano.

Kelkaj tereftalatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Applied Plastics Engineering Handbook
  2. Chempedia
  3. Chempedia
  4. Environmental Health Perspectives
  5. Plastisolo estas suspensio de polivinila klorido (PVC) aŭ aliaj polimerpartikloj en likva plastigilo; ĝi fluas kiel likvaĵo kaj povas esti verŝita en varmigitan muldilon.