Izoftalato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izoftalata acido
Izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la izoftalata acido aŭ 1,3-Benzenodukarboksilata acido
Ftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la ftalata acido aŭ 1,2-Benzenodukarboksilata acido
Tereftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la tereftalata acido aŭ 1,4-Benzenodukarboksilata acido
Amino-izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la amino-izoftalata acido aŭ 5-amino-1,3-Benzenodukarboksilata acido
Nitro-izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 5-Nitro-izoftalata acido aŭ 5-Nitro-1,3-Benzenodukarboksilata acido
Sulfo-izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 5-Sulfo-izoftalata acido aŭ 5-Sulfono-1,3-Benzenodukarboksilata acido
Fosfono-izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 5-Fosfono-izoftalata acido aŭ 5-Fosfono-1,3-Benzenodukarboksilata acido
Hidrokso-izoftalata acido
Tridimensia kemia strukturo de la 5-Hidrokso-izoftalata acido aŭ 5-Hidrokso-1,3-Benzenodukarboksilata acido

Izoftalatoj1,3-benzeno-dukarboksilataj acidoj estas saloj kaj esteroj de la izoftalata acido. Ili estas grupoj da kemiaj kombinaĵoj uzataj kiel plastigiloj (nome substancoj aldonitaj al la plastoj por plibonigi ties flekseblecon). Unu el ties plej oftaj uzoj estas la konverto de la poli(vinil-klorido) (PVC) elde malmola al alia fleksebla plasto. Izoftalatoj estas strukturaj izomeroj de la ftalata acido kaj tereftalata acido. Ili ĉiuj estas uzataj samcele en la fabrikado de plastaĵoj. Izoftalatoj estas preparitaj malmultekoste, sed ili havas kelkajn malavantaĝojn pro ilia malalta stabileco.[1]

Esploristoj malkovris ke kelkaj funkciaj grupoj estas facile enkondukeblaj en la 5-a karbono de la benzena ringo. Tiamaniere ke kelkaj derivaĵoj estas facile prepareblaj, tiaj kiaj 5-nitro-izoftalata acido, 5-amino-izoftalata acido, 5-sulfo-izoftalata acido kaj 5-hidrokso-izoftalata acido. Samkiel ftalata acido povas prepariĝi per oksidado de la o-ksileno kaj tereftalata acido elde la p-ksileno, izoftalata acido povas prepariĝi elde la m-ksileno. Ĉiuj derivaĵoj el la ftalata acido estas konsiderataj toksaj kaj danĝeraj. Per fosfora pentoksido oni povas prepari la respektivajn anhidridojn.

Kelkaj duizoftalatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]