Tevfik Esenç

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tevfik Esenç
Tevfik Esenç, lasta konata parolanto de la ubiĥa lingvo (enfote montrita 88-jaraĝe.)
Tevfik Esenç, lasta konata parolanto de la ubiĥa lingvo
(enfote montrita 88-jaraĝe.)
Persona informo
Naskiĝo 1904
en Hacıosman
Morto 7-a de oktobro, 1992
en Hacıosman
Lingvoj ubiĥaadigea
Loĝloko Hacıosman
Ŝtataneco Otomana ImperioTurkio
Okupo
Okupo lingvistopolitikistoŝtata funkciulo
vdr

Tevfik Esenç (naskiĝinta en 1904 - mortinta la 7-an de oktobro, 1992) estis ĉerkesa ekzilito en Turkujo kaj la lasta konata parolanto de la ubiĥa lingvo.

Esenç estis vartita de siaj ubiĥparolantaj geavoj dum iom da tempo en la vilaĝo Hacı Osman en Turkujo, kaj li postenis unufoje kiel muhtar (urbestro) de tiu vilaĝo, antaŭ ol ricevi postenon en la civila servo de Istanbulo. Tie, li multe laboris kun la franca lingvosciencisto George Dumézil por helpli registri sian lingvon.

Benita per bonega memorpovo, kaj rapide ekkomprenante la celojn de Dumézil kaj aliaj lingvosciencistoj venintaj por viziti lin, li estis la ĉefa informfonto ne nur de la ubiĥa lingvo, sed ankaŭ de la mitologio, kulturo, kaj moroj de la ubiĥoj. Li parolis ne nur la ubiĥan, sed ankaŭ la hakuĉan dialekton de la adigea lingvo, tiel ebligante iom da kompara laboro inter tiuj du membroj de la Nord-orienta kaŭkaza lingvaro. Li estis ankaŭ fluparolanto de la turka. Li estis lingva puristo, kaj Dumézil konsideris lian lingvospecon la plej proksima afero al norma "literatura" ubiĥa lingvo, kiu tiam plu ekzistadis.

Esenç mortis en 1992, aĝe de 88 jaroj. Jen la teksto de la gravuraĵo, kiun li deziris havi sur sia tomboŝtono: Jen la tombo de Tevfik Esenç. Li estis la lasta homo, kiu kapablis paroli la lingvon, kiun oni nomis la ubiĥa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]