Thích Nhất Hạnh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Thích Nhất Hạnh
Thích Nhất Hạnh

Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk̟ ɲə̌t hâjŋ̟ˀ], esperantige TIK Njet Hang) estas budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis en Hue (Vjetnamio) la 11-an de oktobro, 1926. Li kreis la terminon "Engaĝita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro.

Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio de 1972 ĝis 2005, li estrIs Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordonjo kaj vojaĝis internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estis aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. En 2005 Vjetnamio denove permesis lin viziti sian hejmlandon, kaj en 2018, malsaniĝinta, li reiris hejmen al sia origina monaĥejo apud Hue por pasigi tie siajn lastajn monatojn. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis.