Giganta ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thaumatibis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta ibiso
Giganta ibiso
Giganta ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Thaumatibis
Specio: Th. gigantea
Thaumatibis gigantea
(Oustalet, 1877)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Giganta ibiso (Thaumatibis gigantea) nome ununura specio en la monotipa genro Thaumatibis (foje lokigita en la genro Pseudibis), estas vadbirdo de la familio de ibisoj nome Treskiornitedoj. Ĝi estas limigita al nordorienta Kamboĝo, kun nur kelkaj birdoj survivante en plej suda Laoso kaj ĵusa vidaĵo el Nacia Parko Jok Don, Vjetnamo. Ĝi ankaŭ estas nacia birdo de Kamboĝo.

Habitato kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en marĉoj, flakoj, larĝaj riveroj kaj dumsezonaj inunditaj herbejoj en deciduaj, arbaroj de malaltaj teroj. Ili manĝas senvertebrulojn, krustulojn, malgrandajn amfibiojn kaj reptiliojn. Neniom oni konas pri ties reprodukta kutimaro, sed ĝi probable nestumas en arboj. Tiu birdo estas konsiderata draste endanĝerita pro ĉasado, ĝenado kaj senarbarigo de malaltaj teroj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je nur 100 paroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas certe la plej granda el la ibisoj de la tuta mondo. Plenkreskulo estas registrite 102–106 cm longa kaj ĉirkaŭkalkulate 4.2 kg peza. Plenkreskulo havas malhelan plumaron (pli malhela kun malhelverdecaj nuancoj en dorso, malhelgriza en subaj partoj kaj iom pli helgriza kun larĝaj plumoj en flugiloj) kun nuda (senpluma), grizecaj kapo kaj supra kolo. La beko estas longa, subenkurba (kiel ĉe aliaj ibisoj) kaj grizeca al flavecbruna; la kruroj estas ruĝoranĝecaj kaj la irisoj tre malhelruĝaj kaj rimarkindaj en la grizeca senkolora kapo. Estas nigrecaj fajnaj strioj el kapopinto al nuko.

La alvoko estas laŭta sonorileca “alerk”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]