Saltu al enhavo

Tomaso el Kempen

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thomas à Kempis)
Tomaso el Kempen
Imitado de Kristo, 1730
Imitado de Kristo, 1730
Persona informo
Naskonomo Thomas Haemerkken
Naskiĝo 1379
en Kempen, Rejnlando, Germanio
Morto 25-a de julio 1471
en Zwolle, Nederlando
Tombo Basiliek van Onze-Lieve-Vrouw-Tenhemelopneming (en) Traduki (2006–)
Overiselo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlandalatina vd
Ŝtataneco Burgonjaj Malaltaj Landoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Tomáš Hemerken Kempenský vd
Okupo katolika sacerdoto (1413–)
teologo
filozofo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj De imitatio Christi (La imitado de Kristo)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas von Kempen (latine: Thomas a Kempis; naskiĝis Thomas Hemerken en 1379 en Kempen; mortis la 25-an de julio 1471 en Zwolle) estis nederlanda teologo de germana deveno, kanoniko, kaj aŭtoro de la verko "De imitatione Christi" (La imitado de Kristo), unu el la verkoj pri la kristana fido plej konata ekde tiam, kaj kreita por la spirita vivo de la monaĥoj kaj frokuloj, kun granda disvastigado inter la membroj de la katolika eklezio. Kelkaj gravaj aŭtoroj de kristana spiriteco ĝin donis grandan reliefon, same kiel Tereza de Lisieux (1873-1897), Bossuet (1627-1704) kaj Giovanni Bosco (1815-1888), inter aliaj. Kvankam ĝia aŭtoreco estis kontestita de postaj spertuloj, nuntempe oni rigardas kiel historia ties atribuo al Tomaso de Kempis. La anglikana eklezio lin konsideras sanktulo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis en la lernejoj de Deventer, tenita de la Frataro de la Komuna Vivo[1][2]. Li estis bonega kopiisto, kaj ĉi-laboro sufiĉis por lia supervivado.

Poste, li estis akceptita en la aŭgustena monaĥejo de la Monto Sankta Agneso, proksima de Zwolle, en la arkidiocezo de Utrecht, kie lia frato Giovanni estis enirinta antaŭ ol li kaj tie li fariĝis prioro. Tomaso estis ordinita en 1413 kaj en la sama monaĥejo elektiĝis vicprioro en 1429.

En tiu periodo, la loka preĝejo trapasis malfacilan momenton, ĉar la episkopo de Utrecht, Rudolf van Diepholt (1390-1455)[3] ne estis agnoskita de la papo. Tomaso havis trankvilan vivon, kaj pasas plej granda parto de sia tempo inter la devotaj ekzercoj, komponado kaj kopiado de tekstoj. Li kopiis minimume kvarfoje la Biblion. Unu el ĉi-kopioj, komponita de kvin volumoj, konserviĝas en Darmstadt. En siaj skribaĵoj, li enmetas multajn bibliajn citaĵojn, precipe pri la Nova Testamento.

Li mortis en 1471, proksima de sia monaĥejo. Ĉar oni trovis splitojn sub liaj ungoj, principe oni konjektis, ke li akcidente sepultiĝis viva. Jen kial lia procezo pri kanonizigo ne elvolviĝis. Verdire oni asertas, ke sanktulo ne devus lukti kontraŭ la morto, eĉ se li antaŭtempe estis enterigita.

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Tomaso de Kempis apartenas al la grupo de la mistikuloj, kiu disvastiĝis laŭlonge de la Rejno en Svisio ĝis Strasburgo kaj Kolonjo. Li estis adepto de Geert Groote[2] kaj Florentius Radewijns (1350-1400)[4], fondintoj de la Frataro de la Komuna Vivo.

Liaj skribaĵoj plenas je devotaj karakteroj.

Li estas konsiderata la aŭtoro, aŭ almenaŭ la ĉefa aŭtoro de la Imitado de Kristo. Ĉi-mezepoka dokumento je kristana saĝeco, specife skribita por la formado de monaĥoj kaj principe ekskluzive dediĉita al ili, estas unu el la ekzemploj de la plej alta mistikeco al kristana orientiĝo, kiu formis generaciojn de sekvantoj de Kristo, kaj eĉ de laikoj.

Inter la skribaĵoj de Tomaso de Kempis, ankaŭ eksplicas meditadoj, leteroj, homilioj, rakonto pri la vivo de Sankta Liduina, biografioj de Geert Groote, Florentius Radewijns kaj naŭ aliaj kunuloj. Ĉi-skribaĵoj estas samstilaj al la Imitado de Kristo, etendiĝante en la meditadoj pri la vivo, pri la benoj de Kristo, kaj la enkarniĝo de Jesuo.

Opera spirituale, 1568.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Frataro de la Komuna Vivo (latine: Fratres Vitæ Communis) estis religia komunumo de la katolika eklezio, fondita de la predikisto Geert Groote (1340-1384)
  2. 2,0 2,1 Geert Groote (1340-1384), en la lasta duono de la 14-a jarcento.
  3. henkvanheerde.nl. Arkivita el la originalo je 2014-04-27. Alirita 2014-04-27 .
  4. Biblical Training
  5. * Latina aǔdio de la verko
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj