Sinagogo de Tjumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tjumena sinagogo)
Sinagogo de Tjumeno
ruse Тюменская синагога
Sinagogo en Tjumeno, 2012
Sinagogo en Tjumeno, 2012
arkitektura strukturo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio

Geografia situo

57° 9′ 22″ N, 65° 31′ 44″ O (mapo)57.15611111111165.528888888889Koordinatoj: 57° 9′ 22″ N, 65° 31′ 44″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio judismo
Uzado uzata
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo sinagogo
Konstruado 1911-1912
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Rusio

Sinagogo de Tjumeno (Ruslando)
Sinagogo de Tjumeno (Ruslando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumena provinco

Sinagogo de Tjumeno (Ruslando Tjumena provinco)
Sinagogo de Tjumeno (Ruslando Tjumena provinco)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso strato Kirov 44, Tjumeno
vdr
Enirejo de la sinagogo. Septembro 2016.
Ruinoj de la sinagogo. 1996.
Ruinoj de la sinagogo. 1996.
Ruinoj de la sinagogo. 1996.
Fenestro de la sinagogo. 1996.
David-stelo sur la sinagogo. Septembro 2016.

Sinagogo de Tjumeno (ruse Тюменская синагога) troviĝas en Tjumeno (Rusio) en strato Kirov. Ĝi estis ekkonstruita en 1911 kaj konsekrita en 1912. En 1930 ĝi estis fermita, pro daŭra neglektado preskaŭ komplete detruiĝis, sed post rekonstruo en 2001 malfermiĝis denove. Ĝi estas uzata de la komunumo de progresema judismo "Madregot" kaj de aliaj judaj organizoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado kaj malfermo[redakti | redakti fonton]

En 1905 en Tjumeno estis oficiale registrita judisma komunumo subestre de rabeno Solomon Ajzenŝtadt, loĝinta en Jalutorovsko. La 13-an de decembro 1905 la Ministerio pri internaj aferoj permesis al ĝi establi preĝodomon. Pro manko de propra ejo ĝi funkciis en luataj ejoj, ekzemple en 1911 en la domo de heredantoj de V. I. Knjazev en strato Spasskaja[1].

Historiisto Nina Minenko asertas ke la sinagogo en strato Vojnovskaja estis konstruita jam en 1909, referencante al raportaĵo pri ĝia konsekro publikigita en "Siberia Komerca Ĵurnalo" (ruse Сибирская торговая газета) la 2-an de septembro 1909[2].

Eble temis pri provizora ejo, ĉar jam en 1909 la juda komunumo klopodis konstrui la sinagogon kaj petis doni al ĝi tiucele terenon. La 23-an de oktobro 1909 la Tjumena Urba Dumao permesis al la juda komunumo konstrui en strato Vojnovskaja sinagogon, ne la aliajn konstruaĵojn kaj la tereno plu estis urba posedaĵo. Detruado de la unuetaĝa kaduka ligna domo, kiu staris tie kaj estis luigata de la urbo al Urvancev kontraŭ 60 rubloj jare, estis tasko de la juda komunumo[3].

La 24-an de aprilo 1910 la juda komunumo denove petis la terenon por konstruado de sinagogo kaj la 14-an de junio 1910 la Tjumena Urba Dumao donis al ĝi terenon en strato Vojnovskaja inter la bienoj de Molodiĥ kaj Zavodovskij, je "sufiĉa, laŭe al la postuloj de leĝo, distanco de la preĝejo de la Savinto. Ĝi havis longecon laŭ strato 19,57 m, de la korto 15,64 m, larĝecon 36,91 m, sume 304,72 m2. En junio 1911 la dezajno estis aprobita de la ĉefa gubernia arkitekto Bolesław Szokalski[4]. La tereno estis elektita tre oportune — 50 m for de la strato Spasskaja, dua laŭ graveco en la urbo, proksime al pluraj domoj de judaj negocistoj, el kiuj kelkaj estis ornamitaj de David-steloj sur frontono. En 1907 en Tjumeno loĝis 279 judoj[5].

La 26-an de junio 1911 post komuna preĝo en la preĝodomo en la domo de Knjazev, situinta 600 m for en strato Spasskaja, judoj marŝis al la tereno en strato Vojnovskaja ornamita de naciaj flagoj. Ĉeestis urbestro kaj aliaj altranguloj. Post kantado de psalmoj fare de loka kantoro, prezidanto de mastruma komitato David Notorin faris paroladon pri historio de la iniciato kaj oferoj tiucele. Poste eminentuloj ricevis brikojn, la unuan metis negocisto Vulf Rabinoviĉ. Tiun ĉi tagon oni oferis por la konstruado pli ol 1 200 rublojn[4].

La 26-an de aŭgusto 1912 okazis solena konsekrado de la sinagogo kiun ĉeestis eksa urbestro Andrej Tekutjev, multe kontribuinta al ĝia konstruado kaj tranĉinta la malferman lenton. La sinagogo havis elektran lumigadon. La konstruado okazis laŭ tipa dezajno, iom simpligita, kaj kostis 15 mil rublojn. La sinagogo estis unuetaĝa, havis preĝohalon,en subetaĝo troviĝis mastrumaj ejoj, klaso por religia lernejo[6]. Ligna galerio por la virinoj estis apogata de du metalaj kolonoj[7].

Post la revolucioj en 1917 la sinagogo plu funkciis. En la 1920-aj jaroj ĝia paroĥestro estis Izrail Leontjeviĉ Altŝuller[8].

Fermo kaj nereligia uzado[redakti | redakti fonton]

La 4-an de majo 1929 ampleksigita prezidio de la Tjumena sekcio de la Societo pri Agrikulturigado de Judoj Laboristoj (ruse ОЗЕТ) interalie pritraktis la demandon pri "transdono de la ejo de la sinagogo por kulturo-klerigaj celoj". La 11-an de majo speciala komisiono afiŝis oficialan liston de paroĥanoj el 80 homoj, kvankam oni povas supozi ke ilia efektiva nombro estis pli granda. La kunsido aprobis "propravolan" rezignon de la komunumo je la sinagogo. La 23-an de decembro speciala komisiono esploris la religiajn konstruaĵojn de la urbo por "transdoni ilin al kulturaj institucioj". La sinagogo estis la sola religia konstruaĵo kiu pro ne menciita kialo ne estis esplorita ("la judan kościół... esplori ne prezentiĝis eble")[9].

La 25-an de decembro 1929 plenuma komitato de la studenta sindikato petis transdoni por la studenta klubo iun preĝejon, prefere la Orantan katedralon, la Samkredan preĝejon aŭ la sinagogon. Cetere la 31-an de decembro la studentoj jam insistis pri la Oranta katedralo[10]. La 27-an de decembro 1929 en loka ĵurnalo "Krasnaja Zvezda" ("Ruĝa Stelo") aperis artikoleto titolita "Sinagogon al klubo", kies subskribintoj nomis sin judaj proletoj kaj postulis transdoni la konstruaĵon por klubo de etnaj malplimultoj kaj la Internacia Ruĝa Helpo[11].

La 13-an de januaro 1930 okazis kunsido de la juda komunumo dum kiu ĝi rezignis de la sinagogo. Respektiva kontrakto inter la urba administracio kaj la komunumo estis nuligita, la konstruaĵo kaj posedaĵoj ene de ĝi estis transdonitaj al la urba mastrumejo. Kiel oficialaj kialoj de la nuligo estis menciitaj neplenumo fare de la komunumo de siaj sindevigoj, nepago de impostoj ktp., kio estis skribata en ĉiuj tiutempaj dokumentoj pri konfiskado de la preĝejoj. Parto de la konfiskitaj libroj kaj kultaĵoj trafis kolektojn de la loka muzeo[12].

Poste en la konstruaĵo troviĝis amasloĝejo, stokejo, biblioteko, muziklernejo N 1, administracio de la mekanika fabriko Roskulttekniko (1954-1978), konstrua kontoro de Rosmontaĵattrakcion (ruse Росмонтажаттракцион)[13]. Oni planis transdoni ĝin al loka sekcio de KGB, sed ĝi rifuzis la kadukan konstruaĵon. Jam en 1978 oficiala dokumento konstatis ke ĝi estas "en averia stato", eluzita je 80%[14][15].

La 8-an de januaro 1990 la konstruaĵo estis agnoskita arkitektura monumento[16]. Post okazinta en tiu periodo incendio ĝi ne plu estis uzata, kaj staris kun falintaj tegmento kaj planko, fakte en ruina stato[17].

Renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

La 3-an de februaro 1993 la urba administracio transdonis al la juda komunumo Madregot (Ŝtupoj) por senpaga religia uzado la sinagogon kaj terenon je areo 548 m2. Tiumomente ĝi havis statuson "filio de filharmonio"[16]. La komunumo devis dezajni rekonstruan planon aprobotan de la urba administracio. Tiutempe ĉe la suda muro je distanco 90 cm jam aperis loĝdomo[18][19]. La komunumo ne havis monon por restarigi la sinagogon kaj alfrontis fortan premon de ŝtataj institucioj kaj konstruaj kompanioj, kiuj postulis aŭ rekonstrui la ejon aŭ liberigi la spacon por komercaj projektoj[20][18].

En 1995 sur la ruinoj sub forta pluvo okazis la unua komuna preĝo[21].

En oktobro 1998 redaktoro de la urba ĵurnalo Tjumenskij Kurier (ruse Тюменский курьер, do Tjumena Kuriero) Rafael Goldberg venigis tien German Ĥan, estraranon de la Tjumena Nafta Kompanio kaj tiu promesis helpon. Arkitekto Gennadij Bordakov dezajnis la rekonstruadon surbaze de originala dezajno, trovita en la Tobolska arĥivo kaj evidente ne komplete realigita en 1912 pro malsufiĉo de mono[18][22].

En 2000 komenciĝis la rekonstruado. Oni forigis 600 m3 da rubaĵoj kaj je profundeco 3,6 m trovis plankon de la subetaĝo. La okcidenta muro estis malkonstruita. Evidentiĝis ke la norda muro sin apogas sur malmultajn restintajn brikojn, ĉar ĝia fundamento dum jardekoj de neglektado estis detruita de forĵetakvoj de apuda domo. Do oni konstruis ene de la konstruaĵo ferbetonan "glason" kiu etendiĝas de la fundamento ĝis la ternivelo, kaj poste kreis similan zonon ĉirkaŭ la konstruaĵo. La eksteraj muroj estis rekonstruitaj per brikoj prenitaj el malkonstruitaj internaj muroj. La interieron oni kreis laŭ propra imago, ĉar priskriboj kaj bildoj de la originala interiero mankis. La barilon por la virina galerio oni mendis en Ĉelabinsko, du marmorajn kolonojn kaj fenestrobretojn — en vilaĝo Koelga (Ĉelabinska provinco), la pargeto estas el kverko. Armenaj konstruistoj modlis gipsajn ornamaĵojn surbaze de konserviĝintaj iliaj restaĵoj[18][23].

La financado okazis danke al oferoj de privatuloj, kompanioj, bonfaraj organizoj kaj lokaj administracioj. Sume oni kolektis 320 mil dolarojn. Nomoj de la oferintoj estas skribitaj sur frontono de la balkono[18][24].

Dum la rekonstruado plurfoje razkapuloj atakis la objekton, ĵetis ŝtonojn kaj eĉ kreis en Interreto retejon kun rasismaj fotoj kaj komentoj. Polico kaj FSB neis antisemitan karakteron de la atakoj, konsiderante ilin nuraj huliganaĵoj. Foje kulpuloj estis trovitaj kaj administre punitaj, inter ili estis studentoj de lokaj altlernejoj[18][25].

En decembro 2001 oni festis en la sinagogo Ĥanukon kaj post du semajnoj, la 20-an de decembro 2001 okazis ĝia solena malfermo kiun ĉeestis la ĉefa rabeno de Rusio Adolf Ŝajeviĉ[26][18][27].

La 23-an de majo 2004 je la 2-a nokte oni ĵetis Molotov-koktelon al la sinagoga fenestro. Gardisto ĝustatempe prenis ĝin de surplanke kaj forĵetis trans barilon. Samjare trifoje oni rompis fenestrojn per ŝtonoj. La atakintoj ne estis trovitaj[18][28].

En 2011 la komunumo petis transdoni al ĝi la sinagogon je ĝia kompleta posedo[29].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estas konstruita el ruĝaj brikoj, havas verdan kupolon kaj staras laŭlonge de strato Kirov, 50 m sude de ĝia kruciĝo kun strato Lenin. Sude de ĝi situas loĝdomo, nord-oriente etendiĝas skvaro de Vladislav Krapivin. Ĉirkaŭ la konstruaĵo staras nigra metala barilo, interalie baranta la enirejon. La ĉefa halo havas dimensiojn 14 x 14 x 14 m. En la unua vico staras ses seĝoj kun bronzaj nomŝildoj: Pavel Feldblum, Ilja Pestrikov, German Ĥan, Semjon Vajnŝtok, Semjon Rozenberg, Rafael Goldberg[27]. Sur memortabulo instalita okaze de la fino de la rekonstruado estas du nomoj: ĉefa konstruisto Nikolaj Djaĉkov kaj arkitekto Gennadij Bordakov[30].

En subetaĝo sidas diversaj komunumaj institucioj kaj muzeo kolektanta ĉion rilatan al judismo kaj judoj en la regiono. Ekzemple en marto 2021 muftio de Tjumena provinco donacis al ĝi judan preĝlibron trovitan dum foslaboroj en tatara vilaĝo Jantik kaj kelkajn jarojn konservitan en lerneja muzeo[31][32].

Komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo origine estis konservisma, sed post la rekonstruo sekvas tradiciojn de la Progresema Judismo. La 3-an de junio 1999 estis registrita la Tjumena Religia Organizo de Progresema Judismo "Madregot" (ruse Тюменская религиозная организация прогрессивного иудаизма «Мадрегот»)[33], kvankam evidente ĝi jam ekzistis en 1993 sub la sama nomo sed en alia formo[18].

La komunumo havas proksimume 80 membrojn[34].

Krom religiaj eventoj en la sinagogo okazas ankaŭ komunumaj festoj, kunsidoj, lecionoj ktp[35]. En la 2000-aj jaroj kelkfoje okazis la Tjumena Ŝaka Pesaĥo — ŝakkonkurso kiun partoprenas judoj el diversaj urboj kaj landoj[36].

Ekde 2011 en la urbo ekzistas ankaŭ ĥasidisma komunumo, kies estro en 2016 estis rabeno Jerhamiel Gorelik, servanta ankaŭ kiel ĉefrabeno de Tjumena provinco. La komunumoj interagas, sed ne preĝas kune, ĉar la ĥasidisma kredo postulas ke la virinoj preĝu aparte sur balkono kaj malakceptas sabatan muzikadon kiun praktikas progresemaj komunumoj[37]. En februaro 2022 oni anoncis konstruadon ĝis 2027 de la duetaĝa Juda kultura-kleriga centro kun areo 2 140 m2, kiu devos aperi en apudaj kvartaloj kaj enhavi interalie ĥasidisman sinagogon[38][39][40].

Rabenoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1909 kiel rabeno por trijara periodo estis aprobita Solomon Moisejeviĉ Ajzenŝtadt, kiu jam servis tiutempe kiel rabeno de Jalutorovsko. Post lia morto en 1915 rabeno iĝis David Zalmanoviĉ Notorin, dentokuracisto el Tjumeno[41]. En 1916-1918 kiel rabeno servis Je. Gluskij. En 1918 provizora rabeno iĝis S. M. Saminskij[42].

En 1997 estro de la judisma komunumo iĝis Igor Varkin, eksa vic-estro de psikologia fakultato de la Tjumena Ŝtata Universitato, aktivulo de la juda komunumo. En 1997-2001 li studis en la Instituto de Progresa Judismo en Moskvo. En 2001 al Tjumeno venis rabeno el Moskvo, kiu tamen foriris post unu jaro kaj ekde tiam la postenon okupas Igor Varkin[43].

Mikveo[redakti | redakti fonton]

En ĵurnalo de la Tjumena Urba Dumao de la 24-a de septembro 1898 estas menciite ke "loko por konstruado de mikveo troviĝas malsupre en Lamin-raveno preskaŭ kontraŭ strato Telegrafnaja [nun — Krasin]"[44]. La konstruado evidente okazis en 1900, kiam en strato Laminskij Log (nun — strato Herzen) en 1900 aperis ligna mikveo, konstruita sur tereno je 85,34 m2, luita ĉe la urbo[45][46]. En 1927 la konstruaĵo ankoraŭ troviĝis laŭ adreso strato Laminskij Log N 8, sed ne plu estis uzata laŭ sia origina destino. Ĝi havis jenajn dimensiojn (cm): 810 (longeco), 610 (larĝeco), 220 (alteco)[47].

Fine de la 1990-aj jaroj lokhistoriistoj Stanislav Belov kaj Jevgenij Buŝarov trovis ĝian iaman situon — ĉe kruciĝo de stratoj Herzen (eksa Laminskij Log) kaj Turgenev (eksa Policejskaja), malantaŭ parnombra flanko de strato Herzen. Maljunuloj el apudaj doomoj konfirmis ke tie staris konstruaĵoj, poste detruitaj de terglitoj de la raveno (log estas raveno) kaj diris ke en la raveno estis fonto vizitata de lokanoj. Tio konfirmis hipotezon pri la situo de la konstruaĵo, ĉar por la mikveo necesas fluakvo[47].

En 2021 la ĥasidisma komunumo raportis ke ĝi konstruis mikveon[39]. En 2022 ĝi jam funkciis en duetaĝa brika domo laŭ strato Orlovskaja N 14, ne pli ol 200 m for de la loko kie staris la malnova mikveo. Oni povas registriĝi por la vizito kontaktinte Sterni Gorelik, edzinon de la ĥasidisma rabeno Jerhamiel Gorelik[48].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Козлова-Афанасьева, Е. М.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Из истории строительства синагоги // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 86. ISBN = 5899510110.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 373. ISBN = 5901633040.
  3. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 109–110. ISBN = 5899510110.
  4. 4,0 4,1 Козлова-Афанасьева, Е. М.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Из истории строительства синагоги // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 87. ISBN = 5899510110.
  5. Белов, С. Л.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Закрытие тюменской синагоги в 1930 году // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 90. ISBN = 5899510110.
  6. Козлова-Афанасьева, Е. М.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Из истории строительства синагоги // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 88. ISBN = 5899510110.
  7. Козлова-Афанасьева, Е. М.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Из истории строительства синагоги // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 89. ISBN = 5899510110.
  8. Белов, Стас. (2009) Альтшуллеры // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 135. ISBN = 5930204209.
  9. Белов, С. Л.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Закрытие тюменской синагоги в 1930 году // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 91. ISBN = 5899510110.
  10. Белов, С. Л.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Закрытие тюменской синагоги в 1930 году // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 91–92. ISBN = 5899510110.
  11. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 114–115. ISBN = 5899510110.
  12. Белов, С. Л.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Закрытие тюменской синагоги в 1930 году // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 92. ISBN = 5899510110.
  13. murashka (2014-10-22) Тюменская синагога (ruse). Puti-Shestvuy. Arkivita el la originalo je 2020-08-12. Alirita 2022-06-01.
  14. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 95. ISBN = 5899510110.
  15. Оксана Чечета (2014-12-18) История, которую не расскажешь за час (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  16. 16,0 16,1 Гостеприимная синагога (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  17. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 94–98. ISBN = 5899510110.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 18,6 18,7 18,8 Рафаэль Гольдберг (2004) Тюменская синагога. XXI век. Возвращение (ruse). Ural. Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-06-01.
  19. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 94–95. ISBN = 5899510110.
  20. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 95–97. ISBN = 5899510110.
  21. Вера Кубочкина (2011-11-23) Еврейская община: прошлое и настоящее (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2020-12-01. Alirita 2022-06-01.
  22. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 97–98. ISBN = 5899510110.
  23. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 99–101. ISBN = 5899510110.
  24. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 104–105. ISBN = 5899510110.
  25. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 105–107. ISBN = 5899510110.
  26. 20.12.2001 - Открыта после реставрации синагога (ruse). Gorod T (2017-12-18). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  27. 27,0 27,1 Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 107. ISBN = 5899510110.
  28. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 93. ISBN = 5899510110.
  29. Андрей Осипов (2012-01-25) Об объектах религиозного назначения (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  30. Гольдберг, Р. С.. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: Тюменская синагога. XXI век. Возвращение // «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 108. ISBN = 5899510110.
  31. Муфтий Тюменской области передал синагоге старинный еврейский молитвенник (ruse). STMEGI (2021-03-26). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  32. Алина Батталова (2021-03-30) Тайну книги на иврите еще предстоит разгадать (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  33. Тюменская религиозная организация прогрессивного иудаизма «Мадрегот» (ruse). Checko.ru. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  34. «Все люди равны, но не одинаковы» (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  35. Рош-ха-Шана, или Еврейское Новолетье (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  36. Всеволод Бессараб (2016-04-15) Шахматный Песах (ruse). Tjumenskij Kurier. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  37. Лилия Фрайзингер (2017-03-09) Главный раввин Тюменской области рассказал о своей работе в общине (ruse). Регионов России. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  38. В Тюмени построят еврейский культурный центр (ruse). STMEGI (2022-05-06). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  39. 39,0 39,1 Раввин Тюмени: согревать еврейские сердца в Сибири (ruse). STMEGI (2021-11-17). Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.
  40. В центре Тюмени построят Еврейский центр и два торгово-развлекательных комплекса (ruse). Nashgorod.ru (2022-02-26). Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-06-01.
  41. Айзенштадт из Ялуторовска (ruse). Tjumenskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-03-07. Alirita 2022-06-01.
  42. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 116. ISBN = 5899510110.
  43. Мария Самаркина Варкин Игорь: "Мне нравится считать себя тюменцем" (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-10-28. Alirita 2022-06-01.
  44. Екатерина Скворцова (2012-10-25) Где искать микву? (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2021-07-28. Alirita 2022-06-01.
  45. Белов, Стас. (2009) Брандты // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 152. ISBN = 5930204209.
  46. (2004) Р. С. Гольдберг, В. П. Клюева: «Приезд и водворение в Сибирь евреям воспрещается...»: из истории еврейской общины в Тюмени: сб. статей и документов (ruse), p. 110–111. ISBN = 5899510110.
  47. 47,0 47,1 Белов, Стас. (2009) Оверштейны // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 170–171. ISBN = 5930204209.
  48. Женская миква: Хабад Центр, г. Тюмень (ruse). Хабад Центр, г. Тюмень. Arkivita el la originalo je 2022-06-01. Alirita 2022-06-01.