Tokaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tokajo)
Tokaj
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3910
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 801  (2023) [+]
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 7′ N, 21° 25′ O (mapo)48.1221.41Koordinatoj: 48° 7′ N, 21° 25′ O (mapo) [+]
Areo 28,2 km² (2 820 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tokaj (Hungario)
Tokaj (Hungario)
DEC
Tokaj
Tokaj
Situo de Tokaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tokaj, Hungary [+]
vdr

Tokaj estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj, kies centro ĝi estas. Tokaj estas nomdonanto de vinregiono, kiu estas ankaŭ Monda Heredaĵo.

Strato en Tokaj

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tokaj situas inter vulkana monto Tokaj kaj kunfluejo de riveroj Bodrog kaj Tiso (kontraŭe situas Rakamaz), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Nyíregyháza.

Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

Tokaj estis menciita unufoje en 1067 kiel regioneto. Oni menciis la komunumon mem en 1353 kun nomo Tokaj. Ĝia unua fortikaĵo estis el tero, kiu estis detruita dum la mongola invado de Hungario. Post la invado italoj alvenis. En la 14-a jarcento jam estis tie ŝtona fortikaĵo.

Komence ĝi apartenis al Diósgyőr, poste ĝi iĝis en 1450 posedaĵo de la Hunyadi-familio, poste tiu de Szapolyai. Danke al enspezoj de la fama vino, Tokaj iĝis kampurbo, la loĝantaro kreskis. La fortikaĵon detruigis en 1705 la hungara Ferenc Rákóczi la 2-a pro nekonata kaŭzo.

Post la Interkonsento ĝi evoluis en paco, sed tion rompis la du mondmilitoj. En 1944 okupis ĝin la germanoj poste la Ruĝa Armeo.

Tokaj rericevis sian urban rangon nur en 1986, kiu helpis la evoluon. La interna urbo de Tokaj havas ĉarmajn historiajn konstruaĵojn. La urbo mem estas parto de la Monda kulturheredaĵo.

Vinberoj[redakti | redakti fonton]

Vinberoj estis kultivataj tie ekde la tempo de la keltoj kaj Romianoj. En la 11-a kaj 13-a jarcentoj la reĝoj de Hungario invitis fakulojn pri vitikulturo el Francio kaj Italio. En la 17-a jarcento la vino de Tokaj estis jam konata kiel „la vino de reĝoj kaj la reĝo de vinoj.” (Tiun eldiron oni atribuas la Ludoviko la 16-a, la „Sun-reĝo” de Francio.) Nur blankaj vinoj estas produktataj tie: furmint, hárslevelű, szamorodni, kaj la prestiĝa aszú. La marko „Tokaji” estas internacia-jure protektata.

Placo en Tokaj
Aerfoto pri palaco en Tokaj

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]