Alfred Tomatis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tomatis-metodo)
Alfred Tomatis
Persona informo
Naskonomo Alfred Ange Auguste Tomatis
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01)
en Nico
Morto 25-an de decembro 2001 (2001-12-25) (81-jaraĝa)
en Karkasuno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo
Okupo
Okupo otorinolaringologo • kuracisto
TTT
Retejo http://www.tomatis.com
vdr

Alfred August Tomatis (naskiĝis la 1- an de januaro 1920[1], mortis la 25-an de decembro 2001) estis internacie fama specialisto pri orelo-nazo kaj gorĝo kaj inventisto[2]. Li doktoriĝis pri medicino en la Pariza Medicina Lernejo[3]. Liaj teorioj pri alternativa medicino ĉe aŭdado estas konataj kiel Tomata Metodo aŭ Aŭdo-Psika-Fonologio (APP). Ekde la 1940-aj jaroj li laboras pri la rilato inter la homa orelo kaj la voĉo, kaj pli ĝenerale inter aŭskultado kaj komunikado[4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel trofrua bebo - ĉirkaŭ 2,5 monatojn antaŭ la supozebla dato, kiu estis la kaŭzo de liaj postaj sanproblemoj, inkl. bronka astmo. Kiel infano, li multe vojaĝis kun sia patro - Hubert Tomatis, operkantisto (baso ) ĉe la Pariza Opero. Oftaj kontaktoj kun kuracistoj instigis lin komenci medicinajn studojn. Dum la Dua Mondmilito, li esploris laboristojn de la aviadila industrio kaj trovis rilatajn aŭdajn kaj voĉajn malsanojn. Similajn problemojn li rimarkis kun la amikoj de sia patro - profesiaj kantistoj. Pro la modesta bibliografio pri tiu temo, li faris multajn sendependajn eksperimentojn kun homa aŭdo kaj voĉo. Li ankaŭ esploris la rilaton inter aŭda lateraligo kaj voĉkvalito, kaj la rolon de la orelo kiel filtrilo, kiu determinas, kian sonan spektron finfine atingas la internan orelon [5].

Metodo Tomatis[redakti | redakti fonton]

Tomatis®-Metodo estas metodo por reeduki la orelon per specifa programo de aŭdvoĉa fizioterapio de la orelo cele al plibonigo de problemoj de la voĉo, de aŭdado aŭ de koncentriĝo kaj memorigo. Krome ĝi funkcius kiel akcelilo por lerni lingvojn.

Iuj retejoj raportas, ke inter 2005-2007 la pola Ministerio pri Edukado enkondukis la metodon Tomatis en centoj da lernejoj[6] kun financa subteno de programo lanĉita de Eŭropa Unio[7], kun la scienca subteno de la Instituto de Orela Fiziologio kaj Patologio de Varsovio (Instytut Fizjologii i Patologii Słuchu, Warszawa)[8]. Enketo de 1 333 infanoj en 72 lernejoj en Pollando montris, ke edukado plibonigis bazajn lernejajn kapablojn (lernokapablon, sociajn kapablojn, lingvokapablojn, muzikajn kapablojn).

Elektronika Orelo[redakti | redakti fonton]

Por subteni la aŭdan funkcion, profesoro Tomatis disvolvis aparaton nomatan "Elektronika Orelo", rivelita en 1958 okaze de la Monda Ekspozicio en Bruselo kie li gajnis la Oran Medalon "por pli humana mondo"[9]. La Elektronika Orelo celis "trejni" la orelon de la paciento por ĝuste funkcii.

La Elektronika Orelo mem grave ŝanĝiĝis. La plej nova aparato (2021), nomata TalksUp®, estas la frukto de la plej nova esplorado en la Tomatis®-Metodo. Ĝia pionira kaj efika teknologio igas ĝin la plej efika portebla aparato por hejma uzo de la Metodo Tomatis®.

Specialaj kapaŭdiloj por terapio kaj akompana muziko de Mozart, gregoriaj ĉantoj aŭ la voĉo de propra patrino estas ŝanĝitaj per speciala elektronike kontrolita amplifilo kaj filtrila sistemo. La neŭrologia efiko de la stimulado montriĝas en pli bona aŭda percepto kaj reorganizado de la aŭda prilaborado[10].

Akcelilo por lerni lingvojn[redakti | redakti fonton]

La metodo Tomatis baziĝas sur la esploroj kaj malkovroj de d-ro Alfred Tomatis en la kampo de homa aŭdado kaj sonpercepto. La baza principo ke oni ne povas reprodukti sonon, kiun oni ne aŭdas, estis fundamenta por la laboro de d-ro Tomatis. Ĝuste tiu koncepto estis plivastigita kaj ludas tiel gravan rolon en la lernado de diversaj lingvoj. La malkovroj de Tomatis ankaŭ prilumas kial estas tiel malfacile por iuj homoj lerni kaj paroli aliajn lingvojn ol sian denaskan kaj kial denaskuloj de iuj lingvoj havas ekde sia naskiĝo avantaĝon kompare al alilingvanoj.

La ritmo de la lingvo estas determinata per tonaj akcentoj en la komenco de vortoj kaj per longaj vokaloj. La kapablo paroli dependas de la kapablo konscie uzi sonojn. Oni nomas ĉi tiun kapablon fonologia konscio. Manko de fonologia konscio malfaciligas percepti sonojn kiel denaskuloj perceptas ilin[11]. Tial li disvolvis metodon kaj ekipaĵon por superi ĉi tiun malfacilaĵon kaj malavantaĝon. La Tomatis-Metodo laboras sur la alkutimiĝo de la orelo al la sonoj de nova lingvo. Ĉi tio rezultas en pli granda kompreno kaj drasta redukto de la tempo bezonata por lerni lingvon[12].

Tomatis ankaŭ ellaboris metodon por pli facile lerni la strukturon de la lingvo[13].

Efikoj en lernado de lingvoj[redakti | redakti fonton]

La metodo Tomatis celas trejni viajn orelojn antaŭ ol oni eklernas lingvon. Kiel rezulto, eblos lerni lingvon multe pli rapide aŭ se oni jam parolas alian lingvon, ĝi signife plibonigos la elparolon[13].

La rezultoj de studo (Audio-Lingua), financita en la kadro de la eŭropa programo SOCRATES, realigita dum 3 jaroj (1993-1996) en diversaj eŭropaj universitatoj, montris, ke la teknikoj de profesoro Tomatis ebligas gajnon de 50% da tempo por regi fremdan lingvon, kompare kun aliaj tradiciaj metodoj (instrua kaj lingva laboratorio)[14][13].

Dum la Konsilio de Eŭropo taksas, ke necesas ĉirkaŭ 700 horoj por lerni flue paroli fremdan lingvon, Eurocopter, firmao kiu aplikis la metodon Tomatis por lingvotrejnado, starigis iom agreseman celon atingi fluecon en 620 horoj. Tamen dungitoj, kiuj ricevis la metodon Tomatis, kune kun regula horaro de klasoj, atingis ĉi tiun celon post nur 520 horoj, do en 180 horoj malpli[13].

  • signife akcelita lernado de la vortprovizo,
  • pli mallonga lernotempo - pli rapida kaj pli daŭranta parkerigado,
  • pli bona elparolo, ekzemple optimumigo de akcento,
  • pli bona esprimkapablo,
  • plibonigo de lingva kompreno.

La Mozart-Brain-Lab (MBL) en Belgio, ofertas kajutojn (lingvo-kabinojn) por la instruado de fremda lingvo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis 14 librojn kaj multajn artikolojn, i.a. pri lingvolernado:

(franca) Nous sommes tous nes polyglottes (Ni ĉiuj estas poliglotoj), Editions Fixot, 1991 (ekzistas traduko en la japana lingvo)

(franca) L’Intégration des langues vivantes, Éditions Soditap, 1970.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis oran medalon por scienca esplorado inter jeno.

  • Honora Kavaliro de Publika Sano de Francio (1951)
  • Médaille d’Or de la Recherche Scientifique Bruxelles - Ora Medalo de scienca esploro Bruselo (1958)
  • Granda medalo de Vermeil de la urbo Parizo (1962)
  • Premio Clemence Isaure (1967)
  • Ora medalo de la akademia societo "Arts, Sciences et Lettres" (1968)
  • Komandanto pri Kultura kaj Arta Merito (1970)
  • Honora medalo de la Societo por akceli artojn kaj literaturon (1992)
  • Membro Honoris Causa de la Instituto Dorstmundt de Munkeno
  • Membro Honoris Causa de la Universitato de Potchefstroom, faktultato de psikologio

Sekvantoj de Alfred Tomatis[redakti | redakti fonton]

Atlantis (1983) kaj Mozart-Brain-Lab (2000) estas la sekvantoj de la laboro de Tomatis. En la periodo inter 2002-2016 almenaŭ 165 novaj terapiistoj el la tuta mondo, venis al tiuj ĉi du institutoj en Belgio por lerni la metodon kaj malfermi centrojn Tomatis en siaj landoj (ekzemple en Barato (Aurourbo), Germanio, Francio, Pollando). En Pollando la terapio estis enkondukita de Young Digital Planet en pli ol 200 lernejoj kaj psiko-pedagogiaj centroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Martien de Voght kaj Jozef Vervoort, Listen to Live - Our brain and music (2018), 214 paĝoj.

Jozef Vervoort kaj Astrid Vervoort, A Guide to prof.Alfred Tomatis' method (2017)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Jozef Vervoort, 100 jaar Tomatis Arkivigite je 2021-04-14 per la retarkivo Wayback Machine (100 jaroj Tomatis), Atlantis vzw,
  2. (en) The Gale Encyclopedia of Alternative Medicine. 2-a eldono, Jacqueline L. Longe, redaktoro. Farmington Hills, Mi: Gale Group, 2005.
  3. (en) Sollier, Pierre, Listening for Wellness (Aŭskultante por Bonfarto), Mozart Center Press, 2005
  4. Tomatis, Historio kaj Disvolviĝo
  5. (pl) Megamocni. Terapia Wspomagająca Rozwój Dziecka, Życiorys Alfreda Tomatisa Arkivigite je 2017-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Wayback Machine (PDF), arkivita el la originalo Arkivigite je 2015-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), la 11-an de majo 2016.
  7. (en) Eŭropa Socia Fonduso - Eŭropa Komisiono . ec.europa.eu, arkivita el la originalo, la 20-an de januaro 2015.
  8. "World Hearing Centre - Direktoro: prof. Henryk Skarżyński", Arkivita el la originalo, la 19-an de januaro 2013.
  9. Ora Medalo Monda Ekspozicio Bruselo 1958, por pli humana mondo, Prof. Tomatis
  10. (nl) Brain Activator, Mozart-Brain-Lab
  11. (plurlingve) Voix et langage, Tomatis.com
  12. Tomatis, L'intégration des langues vivantes, Eld. Soditap, 1970.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 (en) Jan Gerritsen, How the Tomatis Method Accelerates Learning Foreign Languages (PDF)
  14. (fr) Nous sommes tous nés polyglottes, Parizo, eld. Fixot, 1991

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Propedeŭtika valoro de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(15ngvoj) Oficiala retejo de Tomatis

Mozart Brain Lab

(de, en, fr, nl) Tomatis-muzeo en Sint-Truiden, Belgio