Distrikto Torgau-Oschatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torgau-Oschatz)
Distrikto Torgau-Oschatz
Origina nomo Landkreis Torgau-Oschatz

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio
Administra centro Torgau
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007) 93 409
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Areo 1167,52 km²
Distrikto Torgau-Oschatz sur la mapo de Saksio
Distrikto Torgau-Oschatz sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 33′ 36″ N, 13° 0′ 36″ O (mapo)51.5613.01Koordinatoj: 51° 33′ 36″ N, 13° 0′ 36″ O (mapo) [+]
Distrikto Torgau-Oschatz (Germanio)
Distrikto Torgau-Oschatz (Germanio)
DEC
Distrikto Torgau-Oschatz
Distrikto Torgau-Oschatz
Situo de Distrikto Torgau-Oschatz
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj TO
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La distrikto Torgau-Oschatz (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Delitzsch kunfandiĝis al nova distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Norda Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

La samnoma urbo Torgau estis la administra centro de la distrikto Torgau-Oschatz. Sur ties areo de 1.167,52 km² fine de la jaro 2007 loĝis 93 409 homoj; do meznombre 80 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la eksa distrikto Torgau-Oschatz estas signita per 19.

Najbaraj distriktoj estis okcidente Muldental kaj Delitzsch, sude Döbeln, en la oriento Riesa-Großenhain kaj la brandenburgia distrikto Elbe-Elster, en la nordo la distrikto Wittenberg (Saksio-Anhalto).