Trifingra potentilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trifingra potentilo
Kwiat 2006.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Rozaloj Rosales
Genro: Potentilo Potentilla
Specio: Trifingra potentilo
Potentilla erecta
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La trifingra potentilo (Potentilla erecta), ankaŭ nomata tormentilo, estas flavflora herbo el la genro de potentiloj el la familio de rozacoj.

Oni ne konfuzu la nomon de tiu planto kun parenca specio de rekta potentilo (Potentilla recta).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La trifingra potentilo hejmas en la borealaj kaj modere malvarmetaj zonoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio; en suda Eŭropo ĝi troviĝas nur en montaraj regionoj. Ankaŭ en Ameriko troveblas ekzempleroj, sed ili supozeble estis enkondukitaj.

Ĝi kreskas sur humida kaj acideta grundo, kiel marĉoj, erikejoj kaj magraj herbejoj. La planto estas indikilo por magreco. Ĝi troveblas ĝis meza alteco de montaroj. En la Alpoj ĝi kreskas ekzemple ĝis la alteco de 2000 m.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La trifingra potentilo estas staŭda herbo, kreskanta ĝis alteco de 10 ĝis 30 cm, kelkfoje ĝis 50 cm. Ĝi posedas fortan rizomon kun diametro de 1-3 cm, kiu inklinas al ligniĝo kaj montras sangoruĝan tranĉofacon. La tigoj disbranĉiĝas; la eksteraj tigoj kuŝas kaj grimpas super la grundon, la interne kreskantaj tigoj estas pli rektaj. Ili portas foliojn kaj estas iomete harhavaj.

La folioj troviĝas en grupoj de po kvin (3 ĉefaj folioj kaj 2 kromaj) ĉirkaŭ la tigoj. Ili havas inverse lancetan formon kun denta rando.

Floro kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La floroj grandas proks. 1 cm en la diametro, la sepaloj estas proksimume samlongaj kiel la petaloj. La floroj konsistas el kutime 4 (kelkfoje ankaŭ 5 aŭ 6) flavaj, radiaj petaloj kun inverse kora formo. Per la nombro de petaloj oni povas distingi la trifingran potentilon de aliaj specioj el la potentiloj, ĉar la aliaj havas ĉiuj 5 petalojn. La florado daŭras inter majo kaj septembro. Kromosomoj estas 2n=28.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Uzo kiel kuracplanto[redakti | redakti fonton]

La trifingra potentilo estas uzata jam de longa tempo kiel kuracplanto. Ĝi enhavas kiel efikantojn tanaĵojn, flavonoidojn, saponinojn kaj volatilajn oleojn kaj la glikozidon tormentilino.

La efiko estas precipe adstringa. Pro tio la planto uzata kontraŭ diareo, stomakaj doloroj kaj inflamo de la intesto.

Tamen dum mezepoko oni uzis la planton ankaŭ por haltigi sangoverŝon (en la germana la popola nomo estas Blutwurz „sangoradiko“). Intertempe laboratoriaj esploroj povis pruvi, ke la suko de la planto efikas malhelpa al la reproduktado de bakterioj kaj virusoj kaj ankaŭ estas kontraŭinflama, pro tio la aplikado sur vundoj povas esti helpa. Same gargarado per dekoktaĵo de potentilo plibonigas inflamojn de la faringo aŭ de la buŝa mukozo.[1] La sangohaltiga efiko tamen ne ekzistas laŭ tiuj modernaj esploroj.[2]

Uzo kiel farbo[redakti | redakti fonton]

La trifingra potentilo enhavas kelkajn efikantojn, kiuj povas farbi kaj estis uzata kiel farbo por lanoŝtofo en antaŭaj tempoj. Precipe la katekinoj kaj elaga acido povas per aldono de aliaj substancoj kiel aluno aŭ kuprosulfato farbi ŝtofojn flavbrune respektive ruĝbrune.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die grosse Encyklopedie der Heilpflanzen. Ihre Anwendung und ihre natürliche Heilkraft. Neuer Kaiser Verlag: Klagenfurt 1994, p. 470-471
  2. Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: . 7., korrigierte und erweiterte Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1, S. 618.