Unua Kabineto Teleki
Unua Kabineto Teleki | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Unua Kabineto Teleki | ||
Dum | 19-a de julio 1920 - 14-a de aprilo 1921 | |
Antaŭulo | Kabineto Simonyi-Semadam | |
Sekvanto | Kabineto Bethlen | |
Unua Kabineto Teleki estis la dua kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1920 kaj 1921 proksimume 9 monatojn.

Historio
[redakti | redakti fonton]Kabineto Simonyi-Semadam subskribis la Traktaton de Trianon, tial la registaro tuj perdis la fidon. Guberniestro Miklós Horthy nomumis novan ĉefministron Pál Teleki. Li multe strebis por nuligi diversajn armitajn neleĝajn taĉmentojn, krome 2 milionoj da malriĉaj kamparanoj ricevis terpecojn, spite tion la grandaj bienoj restis netuŝitaj. Li kreis leĝon, laŭ tio en la studentoj ricevis kontingenton pri nacieca deveno. Tiu leĝo tuŝis nur la judojn, ja la minoritatoj jam ne estis en signifa kvanto en la lando. En la jarfino la parlamento ne akceptis la buĝeton, Teleki abdikis, sed Horthy ne akceptis ĝin, tial pli nova financministro eklaboris. En 1921 Karolo la 1-a (Aŭstrio) faris nesukcesan puĉon. Rolo de Teleki en la puĉo estas nebula, tamen Horthy nomumis pli novan ĉefministron István Bethlen.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Pál Teleki – ĉefministro
- Gyula Ferdinandy ministro pri enlandaj aferoj 7 monatojn, poste Vilmos Pál Tomcsányi
- Gyula Rubinek – ministro pri agrikulturo monaton, poste István Szabó Nagyatádi
- István Sréter - ministro pri defendo 5 monatojn, poste Sándor Belitska
- Vilmos Pál Tomcsányi - ministro pri justico
- Gyula Rubinek – ministro pri komerco en la komencaj 5 monatojn, poste Lajos Hegyeshalmi
- Imre Csáky (ministro) ministro pri eksteraj aferoj en la unuaj 5 monatoj, poste Pál Teleki monaton, fine Gusztáv Gratz
- Ágost Benárd – ministro pri sano kaj laboro
- Frigyes Korányi (ministro) – ministro pri financo en la unuaj 5 monatoj, poste Lóránt Hegedüs
- István Haller – ministro pri religio kaj eduko en la unuaj 5 monatoj, poste József Vass (ministro)
- József Vass (ministro) – senpostena ministro pri nutro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] hungare
- [3] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare