Utturpara Kotrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utturpara Kotrong
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 712258
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 147  (2011) [+]
Loĝdenso 13 544 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 40′ N, 88° 21′ O (mapo)22.6788.35Koordinatoj: 22° 40′ N, 88° 21′ O (mapo) [+]
Areo 11,75 km² (1 175 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Utturpara Kotrong (Okcidenta Bengalio)
Utturpara Kotrong (Okcidenta Bengalio)
DEC
Utturpara Kotrong
Utturpara Kotrong
Situo de Utturpara Kotrong
Utturpara Kotrong (Barato)
Utturpara Kotrong (Barato)
DEC
Utturpara Kotrong
Utturpara Kotrong
Situo de Utturpara Kotrong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uttarpara [+]
vdr

Utturpara Kotrong aŭ pli sumple Utturpara bengale: উত্তরপাড়া estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Strato en Utturpara Kotrong
Haltejo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Utturpara Kotrong havis 159 147 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Utturpara Kotrong situas laŭ la dekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de ĉirkaŭ 12 m super la marnivelo. La suda limo estas kanalo, kiu disigas de Balli. Norde la urbego jam kontaktiĝas kun Serampore. Balli troviĝas nur 2, Kamarati 3, Borahonogur 4, Dankuni 5, Norda Dumdum kaj Serampore po 9, subŝtata ĉefurbo Kolkato 12, distrikta sidejo Hugli-Ĉuĉura 24, tutlanda ĉefurbo Delhio 1297, Mumbajo 1664 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Biena centro estis establita en tiu loko en 1709. La kreskiĝinta loko estis fama pri eduko kaj kulturo en la 19-a jarcento. La komunumo oficiale estiĝis en 1853. La malnova loknomo estis "Norda Balli". Ponto estis konstruita en 1846 super la disiga kanalo por ligi Utturpara kun Balli.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Utturpara Kotrong estas grava industria urbego, kie funkciis la unua barata fabriko de aŭtoj. En 2014 tiu fabriko malfermis. Nuntempe alia fabriko produktas aluminiajn metrovagonojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Utturpara Kotrong estas la bengala kaj la angla lingvoj.

Templo en Utturpara

Religio[redakti | redakti fonton]

En Utturpara Kotrong vivas plejparte hinduoj (97%), poste islamanoj (2%), iomete aliaj religioj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Utturpara Kotrong 2 altlernejoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Utturpara Kotrong estas la sama, ol la proksima Kolkato. En la plena jaro pluvas po 1770 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro pro la musono.

Stratpanoramo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Utturpara Kotrong havas trairan fervojan linion inter Haora-Hugli-Ĉuĉura kun stacidometo. Estas ankaŭ traira ĉefvojo kaj sola flankovojo al Dankuni. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Norda Dumdum. La rivero estas navigebla, sed informoj mankas pri eblaj pramtrafikoj.

Biblioteko

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
  • biblioteko, la plej malnova libera publika biblioteko de Azio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans