Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2006 2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forbaru 84.231.242.141 pro vandalismo, tiu viŝas la paĝojn de vikipediistoj kaj artikolojn.Roberto 08:05, 23. Jun 2006 (UTC)

Dankon por la helpo. Ŝajnas vana ajna barilo: li (mi suspektas la nulon vira, adoleskanta, aŭ ne tre matura plenkreskulo) plu invadas ĉu sub sia nula pseudonimo ĉu kiel IP. Mia celo estas malkuraĝigi lin, per konstato ke liaj fuŝaĵoj vivas nur kelkajn minutojn. Sur fr:wikie, li multe malvigliĝis. Amike --Zorhof-86 09:22, 26. Jun 2006 (UTC)

Pro malforbaro de robotoj[redakti fonton]

Saluton, Arno! Se mi ĝuste komprenas la ideon de Vikipedio, ni ja devas plenanime kaj plenpove subteni homojn, kiuj helpas al plievoluo de vikipedio. Se homo programas roboton, kiu faras iun utilan laboron -- kial do ni tuj forbaru tiun homon nur pro tio, ke li ne petis tiun flagon anticipe? Tiom pli, ke tui roboto ja havas statuson de boto en aliaj vikipedioj. La homo (niderlandano) skribis al mi angle, ke oni forbaris kaj lian konton kaj lian IP-adreson kaj li nun ne komprenas, kiel li povas pledi por sia roboto kaj pli grave kie. Ĉu ni havas iun lokon, kie fremduloj povus peti robotajn flagojn por siaj robotoj? Mi ja direktis lin al la paĝo pri robotoj, al ties diskutpaĝo -- sed ĉu vi legas tiun paĝon? Ĉu aliaj? Estus ja tre bedaŭrinde, se ni tiel facilanime protektante nian Vikipedion ja forbarus potencajn bonajn kaj kompetentajn kunlaborantojn. Alauxdo 08:09, 29. Jun 2006 (UTC)

Saluton, Arno!! Mi ne estas reprezentanto de iu robot-majstro, la homoj simple kontaktas min, ĉar mia salutnomo estas la unua en la listo de administrantoj, kaj mi komprenas plurajn lingvojn. Mi ja petus tiam la administrantojn, kiuj forbaras la robotojn ne forbari tiujn IP-ojn, por ke homoj povu almenaŭ anonime (aŭ sub alia konto) esprimi sin. kaj oni ĉiam indiku al tiuj homoj (per e-mail, persona mesaĝo aŭ iel ajn), kie oni povas peti robot-permesojn. Ĉar multaj simple ne konscias tion!! Dankas, Alauxdo 08:51, 30. Jun 2006 (UTC)
Do, mi pretas esti peranto inter E-neparolantaj Vikipediistoj kaj nia komunumo rilate la lingvojn, kiuj estas indikitaj sur mia vikipediista paĝo. Sed kun la menciito nia dialogo estis sufiĉe magra: li simple petis malbloki lian IP-adreson kaj konton pro ke li povu pledi por sia roboto, kaj mi reskribis al li, ke mi tion faris, donis la ligon al robota paĝo kaj menciis, ke li provos ankoraŭfoje funkciigi sian roboton, tiam li estos forbarita fare de mi por unu jaro. Krome, mi proponis al li, ke mi traduku lian peton, sed li respondis al la tuta letero per simpla "Thank you" kaj ne plu aperis. Alauxdo 08:58, 2. Jul 2006 (UTC)


TuvicBot[redakti fonton]

Arno, Vikipediisto:TuvicBot petas robotan statuson en Vikipedio:Permespeto por robotoj. Petro 3. Jul 2006 12:33 (UTC)

Mi simple sendis al vi mesaĝon laŭ "instrukcioj" en la artikolo pri permespeto por robotoj. Eble ni nun atendu. Mi mesaĝos ankaŭ en diskutejon, por ke ceteraj rimarku kaj eble esprimu sin, ĉu jes? Petro 4. Jul 2006 06:19 (UTC)


Thanks for translating my bot-flag-request in Esperanto. --Tuvic 09:03, 4. Jul 2006 (UTC)

Dankon pro aldono de administranta kasto sur mian paĝon![redakti fonton]

Kara Arno, ĵus mi ja vidis ĉe vi la kaston pri administranto sur via paĝo kaj eĉ esploris la kodon por la samon starigi ĉe mi -- kaj mi jam trovas tion efektivigita sur mia paĝo. Grandan dankon!! Mi havas plian demandon: tie vi ankaŭ aldonis, ke mi venas el Kazano, Ruslando -- tio ja veras, sed mi jam dum pluraj jaroj loĝas en Germanio kaj dume ne planas reveni al Ruslando -- do, eble mi uzu iun apartan ŝablonon, por ke Germanoj ja ankaŭ identu min? Amike, Alauxdo 19:57, 10. Jul 2006 (UTC)

Kandidato por fariĝi administranto[redakti fonton]

Dankon pro via denova atentigo ĉi-tiurilate. Tri monatojn post mia unuafoja kandidatiĝo, vi same instigis min refari mian peton (pasintaprile) pro ĝia ŝajna forgesiteco/nerimarkiteco. Tion mi faris. Kvankam mi ja ankoraŭ pretas kandidatiĝi kaj/aŭ administrantiĝi, se neniu (krom tiuj kvar) rimarkis mian kandidatiĝon la pasintajn du fojojn, mi dubas, ĉu tria provo provindas. Ĉu estas io, kiun mi ne faris, por atentigi pri mia kandidatiĝo? Mi verŝajne kandidatiĝas en la ĝusta paĝo, do ne komprenas, kial misadas miaj provoj... Dankon pro via helpemo. Keldan 06:29, 11. Jul 2006 (UTC)

en and pl[redakti fonton]

heh, nie ma sprawy, mogę i po polsku pogratulować. Zazwyczaj w Wikipediach używam angielskiego, bo zadję sobie sprawę, że polski jest rzadziej znany, po prostu :)

I can congratulate in Polish of course. Usualy in Wikipedias I use English, cause I think, that many people know English, and this language is more popular that Polish :) Przykuta

forbaru 84.152.30.218[redakti fonton]

Forbaru 84.152.30.218 pro vandalismo.Roberto 06:58, 14. Jul 2006 (UTC)

Via sango estas tro malvarma. Kiam mi vidis ke tiu ĵus vandalismis la artikolon, mi pensis ke tiu intencis fari plion kaj tuj atentigis vin. Feliĉe tio ne okazis kaj tiu agis nur en unu artikolo. Ĉu vi komprenas ke vi estas ironiema homo? Eble ne.Roberto 05:12, 15. Jul 2006 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]

Saluton, Arno!! Dankon pro viaj atentigoj. Ni interkonsentis kun Valentin pere de retpoŝto, li alsendis al mi kelkajn siajn ideojn kaj demandojn kaj nun mi ĉefe redaktas, kaj li sendas sian opinion regule legante la artikolon. Mi havas demandon: ĉu ni havas ŝablonon por referencoj, do, por ke ciferoj aperu iom super la baza linio en la teksto? Mi havas fontojn por la artikolo. Amike --Alauxdo 14:53, 20. Jul 2006 (UTC)

Thijs!bot[redakti fonton]

It's not clear to me which page you meant in your remark at my discussion page. Can you clarify more, my esperanto is too bad to understand every single page on this wikipedia. Thijs! 10:37, 22. Jul 2006 (UTC)

Respondo al via mesaĝo pri miaj admin. rajtoj[redakti fonton]

Mi ĝojas, ke multaj ŝatas kritiki nur min, sed rigardu ankaŭ Narvalon, kion li faras. Rilate al nia redaktobatalo, li provokis min, eble mi (aŭ iu alia) plenigus paĝon pri Ř, ř, simile kiel tio okazis kun paĝo pri ů, sed li ne lasis al mi tempon por tio. Al Narvalo estas simple permesita fari ĉion ajn sen kritiko. Vidu kion li faris kun paĝo pri David Thompson (esploristo) vidu. Post unu minuto li forigis ĝin eĉ ne demandinte iun. post pluaj 7 minutoj la paĝo estis denove alŝutita. Mi demandas vin, kian li havis motivon por forigi ĝin? Kial neniu kritikas lin pro tio? Mi komprenas la konduton de esperanta vikipedia komunumo tiel, ke tiu estas celita nur al mia farado en viki. Tial estas, kiel ŝajnas al mi, nur mi forte observata, kion mi faras. Ĉi tie havas pli fortan vorton ia anonimulo ol longdaŭra kontribuanto. Pri ŝlosado de Ido kaj esperanto mi volis malhelpi redaktomiliton kaj ekscii, kiu volas forigi ĝin, kaj jen - mi estis tiu malbona. Ĉi tie mankas multaj paĝoj por uzado de rajtoj de administrantoj.

Rigardu ankaŭ, kio okazis kun nia vikipedia diskutejo kaj similaj paĝoj.

Do venontfoje mi ŝatus, ke aliaj rigardu ĉirkaŭ si kaj memkritike taksu siajn laborojn kaj se ili estus tiel afablaj, unue ili eksciu pri detaloj kaj motivoj de mia traktado. Petro 23. Jul 2006 07:38 (UTC)

Vi nun protektis paĝojn pri Vikipedio:Diskutejo. Se tio farus mi, mi estus kritikata pro tio, ĉar anonimuloj ne povus veni en diskuton, ĉu ne? Petro 23. Jul 2006 07:47 (UTC)


::Ĉu forigoj de Vikipediisto:Narvalo estis en ordo?


Pri protekto de bonsajo:

- Mi komencis frazojn tiel, ĉu tio estas malĝusta? Ili estis anstataŭigitaj per
  • ĉu tio estas ĝusta? Brila redakto! Kiel longe mi devas ĉiokaze reveni tiel ĉi redaktitan paĝon al devena stato, por ke tio ne estu redaktomilito?

Tiajn ŝanĝojn mi konsideras kiel malicaĵo aŭ senbezonaĵo, ili havas nenian utilon al iu ajn tiel ĉi redaktita paĝo. Bedaŭrinde. La konduto de pluraj vikipediistoj konvinkis min, ke pluraj volas puni nur min.

Imagu situacion, ke neensalutinta anonima esperantisto aŭ fremdulo ĝenerale venus enmeti ŝablonojn por forigo en aliajn lingvajn vikipediojn (germano en la francan, hispano en la italan...), iu tie protektus paĝon post dufoja tia enmeto kaj la neensalutinto kurus plendi je konduto de protektinto de la paĝo. Absurda. Tiel aspektas esperanta vikipedio. Tute absurde! Ĉar oni ne ŝirmas "hejman" kontribuanton, sed oni defendas neensalutintan fremdulon! Petro 23. Jul 2006 13:51 (UTC)

Sinforbaro de administrantoj[redakti fonton]

Kial eblas, ke vikipediisto-administranto povas forbari sin mem - aŭ hazarde, aŭ intence, aŭ nevole aŭ pro misklako? Mi provis tion kun mi mem kaj tio eblis - mi forbaris min mem. Ĉu ne eblus aranĝi, por ke tiu ĉi klavo ne funkciu por administrantoj en propra vikipediista nomo? Por ke ĝi estu blokita? Petro 23. Jul 2006 07:55 (UTC)

Mi intence provis forbari min mem, ĉu tio eblos - kaj eblis. Do tio estis nenia mia malzorgema faro. Laŭ mia opinio tiu ĉi klavo devus esti malfunkciigita por administrantoj, kiuj volus forbari sin mem pro la kaŭzoj menciitaj supre. Tio estas unu neperfekteco de Vikipedio.Petro 23. Jul 2006 13:35 (UTC)

Aliaj administrantoj[redakti fonton]

Mi ŝatus ricevi respondon rilate al administranto Vikipediisto:Narvalo kaj al lia forigado, pri kiu mi skribis al vi iom supre. Forigo de David Thompson (esploristo), ř (nun redirektita de li): liaj motivoj rilate al ř estas ridindaj (netitoltema), liadire li havas nervajn perturbojn. Kio poste aliaj literoj, kiujn vi trovos en Kategorio:Alfabeto? Petro 23. Jul 2006 14:32 (UTC)

La konduto de Narvalo rilate al ř ankaŭ estis kritikata. Tamen, via ago en tiu kazo certe ankaŭ estis kritikenda: Komence vi verkis la paĝon kun la enhavo "Ř, ř estas bela kaj gaja litero en la ĉeĥa. Kiel oni prononcas ĝin? Malbone." Tio aspektas kiel provoko aŭ kiel provo pruvi sian vidpunkton. Ambaŭ aferoj pravigas la komencan reagon de Narvalo. La fakto, ke vi poste enmetis pli bonan enhavon, ne ŝanĝas la fakton ke vi origine kreis la artikolon kun fuŝaj itencoj, kaj pro tio iomete pravigas la pluan konduton de Narvalo (kvankam mi persone malrekomendus la pluan konduton de Narvalo).
Lia senanonca forigo de David Thompson (esploristo) estas pravigebla, ĉar la paĝo ne enhavi ajnan esperantan vorton, kaj pro tio tute ne povas esti konsiderata artikolo de nia enciklopedio.
Ĉiookaze, ne multe gravas la pekoj de Narvalo en la diskuto pri via konduto. Se Narvalo foje malbone kondutis, tio signifas, ke li ankaŭ devas ŝanĝiĝi, kaj ne signifas, ke vi ne bezonas ŝanĝiĝi. Marcos 20:09, 23. Jul 2006 (UTC)

Maladministrado[redakti fonton]

Estimata sinjoro Lagrange, bonvolu senigi min de administraj rajtoj. Mi ne plu bezonos ilin. Adiaŭ Vikipedio kaj Esperanto. Petro 23. Jul 2006 19:27 (UTC)

Ĉu vi scias, ke...[redakti fonton]

Kara Arno, ĉu vi bonvolus helpi al mi enmunti mian ĵus kreitan ŝablonon Ŝablono:Ĉuviscias en la ĉefpaĝon sub la kasto kun aktualaĵoj? Amike, Alauxdo 17:04, 24. Jul 2006 (UTC)

Artikolo en Monato[redakti fonton]

Saluton Arno, mi planis sendi la numeron de Monato en kiu aperas via intervjuo okaze de la 50000a artikolo, sed mi vidas, ke mi ne posedas vian kompletan adreson. Bv. sendi ĝin al redakcio (ĉe) monato.net. Koran dankon!


Arkivigo de diskutejo[redakti fonton]

Saluton Arno! Mi vidas ke vi jam dufoje arkivigis la diskutejon per tio, ke vi uzis la "movu"-funkcion. Tio tamen kaŭzas, ke oni ne plu trovas la malnovajn versiojn de la diskutejo, kiam oni alklakas "historio". Laŭ mi tio malbonas. Prefereble ni arkivigu la diskutejon per kopio de ĝia enhavo al arkiva paĝo, kaj forigo de la arkivigita enhavo el la diskutejo. Ĉu vi komprenas mian intencon? Marcos 10:15, 26. Jul 2006 (UTC)

Planlingvo[redakti fonton]

Dankon pro atentigo. Mi ne ĉeestas tiel ofte en Vikipedio pro laboro, sekve mi ne partoprenis diskuton, sed la solvo plaĉis al mi. Roberto 12:10, 28. Jul 2006 (UTC)

Forviŝo de bildo[redakti fonton]

Mi deziras forigi la bildon 2bis.png el la vikilibroj. Kiel fari ? Dankon. Mi alŝutis grandan nombron da bildoj, kies nomoj komenciĝas per Xymatrix (tiel ili estas facile retroveblaj). Mi simple forgesis ŝanĝi la nomon de ĉi tiu. Do mi alŝutis ĝin duan fojon, sub la bona nomo Xymatrix2bis.png. Ĉiuj ĉi bildoj utilas por ilustri vikilibreton, kiun mi verkis : http://eo.wikibooks.org/wiki/Enkonduko_pri_xymatrix

Dankon pro korekto[redakti fonton]

Dankon pro korekto de la ŝablono {{Audioartikolo}}. Ĉu vi mem aŭskultis la artikolon? Kion vi pensas pri la kvalito? Alauxdo 08:17, 30. Jul 2006 (UTC)

Dankon pro viaj komentoj, Arno!! Ili estas tre bonvenaj. Mi respondis al vi en mia diskutpaĝo jen la rekta ligo. Alauxdo 08:17, 31. Jul 2006 (UTC)

Arno, mi neniam ie skribis, ke vi iel rilatas kun tiu ĉi vikipediisto. Se mi kaŝis lian nomon sub Arnaud, mi opiniis, ke li tiel subskribis sin, ĉar li ankaŭ aldonis diskuteron. Do, se vi sentis, ke mi trafas vin, tio estis certe nia miskompreno. Do ankoraŭ unufoje, se vi iel ajn sentis vin iel kunigata kun li, kredu, ke mi celis al vikipediisto:IVLIVS, kies vikipediistan nomon mi tiel markis. --Petr Tomasovsky 05:42, 4. Aŭg 2006 (UTC)

Arno, mi jam esprimis mian opinion pri Arnaud, sed se vi ne estas Arnaud, mi ne komprenas, kial vi tiel koleriĝas. --Petr Tomasovsky 06:28, 6. Aŭg 2006 (UTC)
Simple do forbaru lin pro liaj intencaj fuŝitaĵoj. --Petr Tomasovsky 06:32, 6. Aŭg 2006 (UTC)

Bot flag for JAnD?[redakti fonton]

Hello, on the bot request page is under my request written something about 5th august. Can I ask, when will be my bot flagged? And can you rename it to JAnDbot? Thanks, JAnD 07:31, 8. Aŭg 2006 (UTC) (cs:Wikipedista:JAn Dudík)

(Tiens, ça m'amène sur eo :)
Ouep, parfait ton modèle. Là, j'ai déjà converti toutes les langues de c à f (cz -> fr) avec Board candidate/ ... C'est du boulot. Pas de problème pour remplacer, mais j'avoue que je n'ai pas le courage ce soir ^_^. Pour garder une certaine homogénéité, je vais terminer mon boulot avec le modèle actuel, sans ça se serait bancal, d'accord ? 82.124.239.78 22:44, 10. Aŭg 2006 (UTC) (jd pas log)

Par ailleurs, grâce aux modèles, on a un meilleur suivi des traductions (cf. la page de coordination). À terme (court, si possible), il faut absolument que les discussions prennent place sur Meta, et pas sur en par exemple. Mon idée était d'utiliser Talk:Election candidates 2006/BiduleTruc comme page de discussion de la candidature, et de rediriger toutes les Talk des pages locales vers elles (ie. les pages Talk:Election candidates 2006/BiduleTruc/Fr, /De, /Eo etc.) Jd 22:48, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Après réfléxion, j'imagine que le plus simple est de conserver les c de Board candidate mais de modifier ces templates. La difficulté est : j'ai traduits les paramètres, or je vois que ton modèle conserve les noms anglais. Quelle que soit la solution adoptée (j'ai une préférence pour la première, plus sympa pour les contributeurs non anglophones :), ça va demander des diffs à gogo. Robot, ou alors, il faut utiliser les arguments conditionnels (http://meta.wikimedia.org/wiki/ParserFunctions). Jd 22:56, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Daaaah, cool ! Je n'avais pas bien regardé :) Bon, je suppose qu'on pourra passer un coup de robot, alors ? Je termine d'homogénéiser (on va se faire taper sur les doigts si je change de modèle en cours de route :) et on s'attaque à ça après. Ok ? Merci ! Jd 23:13, 10. Aŭg 2006 (UTC)
Chouette :) Cette élection finira par ressembler à quelque chose... Jd 23:20, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Bon, j'allais attaquer Nl mais je vois que tu as commencé les templates ^_^ Je te laisse faire pour Nl ? J'aimerais bien prendre une pause, là ;) et ça m'éviterait de faire une bêtise ; je vais d'abord regarder comment tu l'utilises avant de corriger les langues dont je me suis occupé précédemment. Jd 00:24, 11. Aŭg 2006 (UTC)

Board Candidacy[redakti fonton]

Hi, I thought I'd give you a more idiomatic english platform statement. I was reluctant to edit it in for you, given that we're both candidates, so see below. Take care. --Improv 23:45, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Revised: I am running as a candidate for the board of trustees in order to defend linguistic equal rights. We must try to find a way that any person from any project, speaking any language, can participate in discussions and decisions. Unfortunately, important discussions/decisions all happen in American English, making those who are not good speakers of that language unable to take part. True multilingualism and perspective, provided by an international neutral aŭillary language (Esperanto) is absolutely necessary.


Vikifontoj[redakti fonton]

Mi konsentas pri via komento, Arno. Mi ne konscias pri la kvanto da aktivaj vikipediistoj... Mi demandis simple pro bezono de la projekto por plibonigi artikolon en la portugallingva Vikipedio. Mi volonte prizorgus ĝin, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe alkutimiĝinta al vikipediaj kodaĵoj, ŝablonoj, interviki-ligoj, kopirajtoj, k.t.p. Fojfoje mi perdiĝas en tiom multe da paĝoj. Nu, fine: ja pli bonas, ke ni zorgu pri tio, pri kio ni povas bone zorgi. Raoni Sousa 17:12, 15. Aŭg 2006 (UTC)

Multilingualisation[redakti fonton]

Salut,

Oui, j'ai vu que tu étais assez actif sur les modèles ce matin, alors j'ai attendu pour voir ce que ça donnerait une fois finis. C'est plus clair comme ça, bravo.

Guillom 10:50, 16. Aŭg 2006 (UTC)

Pri via kandidatiĝo[redakti fonton]

Saluton, Arno!! Estas kelkaj problemoj pri bildoj en la germana kaj rusa versioj. En la germana:

    • La titolo "Weltsprachen" estas ambigua, oni ofte uzas la vorton "Weltsprache" (monda lingvo) por Esperanto, pli ĝuste estus "Sprachen der Welt" (Lingvoj de la mondo).
  • La kolumnoj devas esti jenaj:
    • Gesamtsprecher (ĉiuj parolantoj)
    • Muttersprachler (denaskuloj)
    • Ökonomie (ekonomio, tie estas mia mistajpo en la artikolo, mi korektos ĝin, devas esti Ö, sed ne Ä!)

pliaj kolumnoj estas ĝustaj. En la rusa:

    • La titolo estu "Языки мира" (Lingvoj de la mondo)

La kolumnoj estu:

    • говорящих (jam!)
    • носителей (jam!)
    • экономическое развитие (pli bonas!)
    • пользователей Интернета (jam)
    • веб-страниц (jam!)
    • статей в Википедии (vi skribis "de Vikipedio", forgesis la vorton "artikoloj").

Ĉion bonan, Alaŭdo ۩ 09:31, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Interalie, la ukraina traduko de via kandidatiĝo estas terurega (spite al la rusa, kiu eĉ antaŭ mia veno estis pli-malpli en ordno), mi provos ĝin plibonigi. Alaŭdo ۩ 09:49, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Inspirita de la lasta artikolo en "Libera Folio", mi iom promociis viajn ideojn ruslingve en mia priesperanta novaĵbendo "Esperanto novosti" ([1]) kaj en la ruslingva komunumo pri Vikipedio ĉe LiveJournal ([2]). - Slavik IVANOV 23:44, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Translation of words in image[redakti fonton]

In Swedish:

  • world languages - världsspråk
  • speaker - talare människor
  • native - modersmål
  • economy - ekonomi
  • net surfer - nätsurfare
  • web pages - internetsidor (or nätsidor, if that is too long)
  • Wikipedia - Wikipedia

(I guess you prefer to get the response here, since that was the link with which you signed with on my talk) // Habj 13:12, 20. Aŭg 2006 (UTC)

I replaced "talare" with "människor" (people). Not a direct translation, but IMHO more natural to use in context in Swedish. // Habj 18:57, 20. Aŭg 2006 (UTC)

Bonjour![redakti fonton]

ici Steven Fruitsmaak qui traduit en néerlandais sur meta.

  • Quelle phrase n'est pas traduite?
  • J'ai traduit le graph. "World languages" a plusieurs traductions possible en néerlandais: est-ce que vous voulez dire "les langues qui sont dominantes actuellement" ou "des langues qui s'utilisent beaucoup dans le monde"?

Communiquer avec Steven Fruitsmaak

Nu... http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Junulara_Kongreso&diff=prev&oldid=701935

Pardonu, mi estu dirinta ke la nura kongreso kun pli ol mil aliĝintoj okazis TUTE HAZARDE la jaron de la jubileo. Jen kredeble.

Ni mankas decido pri roboto Soul.[redakti fonton]

Vidu Vikipedio:Permespeto_por_robotoj

Board of Trustees elections[redakti fonton]

Hello! This is just a friendly reminder that responses to the "interview" questions for the Wikipedia Signpost are due soon. The important message and questions were left on your meta talk page. If you have not already done so, please kindly take a look at them, and we would appreciate your reply as soon as possible. If you have any questions, please don't hesitate to contact me. Flcelloguy 01:51, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Multilinguisme[redakti fonton]

Bonjour Arno.

Je sais que tu dois être très occupé avec les élections du Board, mais je tente de mettre en place un système de discussion multilingue sur Wikiversity Beta, et comme je te sais très impliqué dans ce domaine, j'aimerais avoir ton opinion. Pour l'instant ce n'est qu'une proposition, qui est certainement améliorable, et peut-être pas la meilleure, mais j'ai du mal à avoir du recul (même s'il m'a fallu 3 jours pour arriver à pondre quelque chose de cohérent). La proposition est ici : [3], tu peŭ me répondre sur ma page de discussion sur meta, ça t'évite de créer un compte sur Beta.

Merci ! guillom 10:30, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Re:Félicitations[redakti fonton]

Respondí a tu mensaje en meta. Un saludo. --Zuirdj 15:24, 28. Aŭg 2006 (UTC)

BabelLando[redakti fonton]

Kara Arno,
Ŝajne vi antaŭ kelkaj minutoj anstataŭigis Babel kaj lando per BabelLando. Eble estis bona ideo je unua rigardo, sed en la praktiko ĝi kaŭzis ke miaj, viaj - eble ĉies - babelinformoj anstataŭiĝis per la fatraso de la sekvaj linioj. Mi petas ke vi korektu ĉi tion k.e.p.b. Antaŭdankon! Vikipediisto:Kanadano

eo-4|en|de-3
[[dosiero:Flag of Ne estas lando kun tia nomo. Bv rigardi je
Naciaj flagoj en la Vikipedio.svg|40px|]] Mi venas el
[[{{{Rusio}}}]] el loko nomata [[{{{Moskvo}}}]].
[[:Kategorio:Vikipediistoj de {{{Rusio}}}|{{{NikSt}}}]]

Felichan Naskightagon[redakti fonton]

Felichan Naskightagon Arno! Angela 14:53, 1. Sep 2006 (UTC)


Pola traduko[redakti fonton]

La Deklaro finfine plene tradukita en la polan lingvon.

Jes, "Esperant-" oni ciam skribas majuskle, se temas pri la lingvo (ne pri la generala ideo de "esper-"): vidu en ĉiuj bonaj, oficialaj vortaroj (kiel la PIV-o). Mi partoprenis la AIS-seminarion en Bjalistoko ĉirkau 1989 pri la temo, mi audis ĉiujn eblajn kontraŭaĵojn kaj me estas tute kunvenkita. Tiu regulo ne validas por aliaj lingvo- (kaj nacio-) -nomoj.

Dankon por "kalkano".

86.63.141.77 NoychoH 16:38, 2. Sep 2006 (UTC)

Misuzo de "je"[redakti fonton]

Kara Arno, mi rimarkis, ke en pluraj lokoj en Vikipedio oni mise uzas la prepozicion "je", ekzemple por indiki la daton ("je 12.02.04"), daton kun ekzakta tempo ("je 11:22 22.03.04") kaj eĉ loko (via lasta mesaĝo, "je http://www.frappr.com/eowikipedia"). Ĉiuj ĉi uzoj estas laŭ gramatiko eraraj, ĉar "je" estas uzata ĉefe por tempo, sed ne por dato kaj des pli -- loko. Eblas uzi ĝin ankaŭ ĉe necerta religia dato ("je Kristnasko"), sed tio jam estas stila afero, ne vere gramatika. Mi emus korekti ĉie "je" al "en", kiu estas pli neŭtrala kaj tute taŭga ĉi-loke, kaj por dato, kaj por dato kaj tempo, kaj por lokoj. Ĉu vi konsentas? Tiam eble ni faros tion per unu roboto. Kaj, cetere, feliĉan naskiĝtagon!!! Amike, Alaŭdo ۩ 11:09, 5. Sep 2006 (UTC)

Laŭ mia scio "je" uzeblas anstataŭ iu ajn prepozicio. Tio estas tipa eraro de multaj E-istoj. Tute ne, "je" uzeblas nur en certaj okazoj kaj misuzo de je estas ofta pro tio, mi ne scias pro kiu disvastiĝinta misopinio. Legu ekzemple en PMEG pri tio. Aldone al PMEG mi ankaŭ havas ie citaĵon en PAG, kiu malaprobas uzon de "je" antaŭ la ekzaktaj cifer-indikitaj horoj (do "je 11:23"). Por mi tiu "je" estas gramatike klare malĝusta kaj mi instruas tion kiel tipan "kutiman eraron de multaj E-istoj" dum miaj superaj gramatikaj ILEI-Kursoj (mi respondecas en ILEI-estraro pri gramatikaj kursoj, "Flugiloj de malfacila vento"). Amike, Alaŭdo ۩ 11:58, 5. Sep 2006 (UTC)

Saluton. Mi aldonis saleron en diskutpaĝo de Vikipediista_diskuto:Alaŭdo. Aliteme, ŝajnas ke mi havis sufiĉe da benzino, Nulnulo preskaŭ ne plu aperas ĉi tie, nur sporade en la fr:wikio...Plej kore--Zorhof-86 06:21, 15. Sep 2006 (UTC)

Kartografio de Vikipediistoj[redakti fonton]

Jes,

Mi konsentas. Sed konsideru ke temas pri du marbordaj urboj. Prenis mi la numerojn el GoogleEarth, sed provos rekalkuli.

Dankon!

Golbery [Goŭberi'] 15:14, 5. Sep 2006 (UTC)

Dankon! Anonco de mia plia laboro[redakti fonton]

Estimata sinjoro Lagrange, mi dankas pro via bonveno al mi. Mi estas novulo koncerne Vikipedion. En la lastaj tagoj mi formale harmoniigis kaj unuecigis la kalendarajn paĝojn (Historio > Tagoj). En la venontaj semajnoj mi volas ampleksigi la liston de la naciaj tagoj kaj samtempe kontroli, ĉu ili estas ĝustaj en la kalendaro. Mi elektis la formon "Nacia tago en (ekz.) Germanio" kaj eble post komo aŭ en krampoj la titolon (ekz. tago de la sendependiĝo). Mi trovis tre fidindan bazon por la naciaj tagoj: estas oficiala datumbanko de germana "Auswärtiges Amt" (registara ofico pri eksteraj aferoj), kiu prezentas liston de ĉiuj ŝtatoj, kaj po unu paĝon kun ĉiuj informoj. Do: post eble du semajnoj, nia paĝo "Nacia tago" estos kompleta kaj la kalendaro pli riĉa. Kore salutas vin Albrecht Kronenberger. --Albrecht 16:08, 7. Sep 2006 (UTC)


Via helpo[redakti fonton]

Dankon! BabelLandon mi trifoje provis, sed ne kapablis. Nun pri palatinata dialekto mi memstare sukcesis. Mi deziras al vi agrablan sun-plenan tagon! --Albrecht 05:50, 12. Sep 2006 (UTC)

WiktionaryZ[redakti fonton]

Hoi,
I have given you edit rights at WiktionaryZ .. Esperanto is supported as one of the languages that you can add Expressions to. I take it you have read the article on the DefinedMeaning. GerardM 20:07, 12. Sep 2006 (UTC)

Protektpeto[redakti fonton]

Saluton,

mi havas peton: Mi kreis tion panelon. Ĉu vi povus protektigi ĝin kiel estas en la germana versio [4]?

Koran dankon, Lupíro 23:25, 15. Sep 2006 (UTC)

Demando pri la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Ni havas nun belan ĉefpaĝon. Ĉu vi povus restarigi ĝin? Bonvolu rigardi. --Petr Tomasovsky 07:25, 19. Sep 2006 (UTC)

Mi rigardis ĝin denove kaj ĝi estis ĝusta. Eble ies ŝerco. Mi vidis nur ŝablonojn ĉefpaĝo kelkfoje skribitaj unu post la alia. --Petr Tomasovsky 07:28, 19. Sep 2006 (UTC)
Pardonu por miaj diskuteroj, sed unue mi rigardis ĝin neensalutinta kaj poste salutinta. Mi komprenas jam. --Petr Tomasovsky 07:33, 19. Sep 2006 (UTC)
Mi ĵus vidis vian interŝanĝon, kaj volis nur aldoni ke same okazis al mi ĉi-matene, eĉ post refreŝigu de la paĝo (post kelkaj minutoj ne plu estis problemo), kaj same antaŭ kelkaj minutoj, post ensalutado la paĝo bone aperis. Amike, -- Bea 12:39, 19. Sep 2006 (UTC)
Mi vidis tion, pri kio ili demandas vin en la suba diskutero. --Petr Tomasovsky 17:08, 19. Sep 2006 (UTC)

kio okazas al la ĉefa paĝo?[redakti fonton]

Saluton!

La ĉefpaĝo de esperanta vikipedio ( http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do ) aspektas tre strange nun...

se mi ne unue ensalutas, mi vidas la jenon (ŝajne tio estas la "vikiteksto"...) :

"Ŝablono:ĈefPaĝaKomenco Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaDuaKolumnoŜablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio |}

Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaDuaĈelo Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaPlenLarĝaKolumno Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaPlenLarĝaKolumno Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio Ŝablono:ĈefPaĝaPlenLarĝaKolumno Ŝablono:ĈefPaĝaSekcio"

Tamen, kiam mi rigardas la aktualan paĝon en "historio", ĝi ŝajnas esti ĝusta kaj post ensalutado ĉio estas en ordo. Mi provis vidi la paĝon per Internet Explorer kaj Firefox... kaj per ambaŭ la problemo okazas.

Kio estas la problemo? Ĉu nur mi havas tiun problemon?

Boris-Antoine LEGAULT

Ne, ĉe mi estas same, jam la tutan tagon. PaulP 16:18, 19. Sep 2006 (UTC)
Nu, la problemo ĵus malaperis ĉe mi... mi ne scias kial. Tamen, mi lasas la informon en la diskuto, ĉar eble aliaj havis dumtempe similan problemon (kaj ankaŭ ĉar mi ne komprenas kial ĝi okazis...). Boris-Antoine LEGAULT
Ĝuste la samo okazis al mi antaŭ horo kiam mi pretigis por ensaluti. Kaj ankaŭ ĉe mi la problemo poste malaperis. --Oryanw 16:32, 19. Sep 2006 (UTC)