Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2008 5

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Situo sur mapo Niĝerio[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus tradukis la ŝablonon {{Situo sur mapo Niĝerio}} el la suprasoraba versio (hsb:Předłoha:LocMap Nigerija). Sed nun aperas supre iu fuŝaĵo, kvankam la ekzemplo surekraniĝas. Ĉu la ĉefa ŝablono eble havas problemojn kun la parametroj Lat kaj Lon, kiuj estas uzataj en la ekzemplo? Krome la ŝablonaj koordinatoj iel alie montriĝas en la informa kesto de la ŝablono ol en la soraba versio. Kore --Tlustulimu 13:14, 13. Dec 2008 (UTC)

Dankon pro vi korekteto. - Ĉu vi jam legis mian proponon sur la diskuta paĝo de la ŝablono {{Situo sur mapo}}? Kore --Tlustulimu 15:34, 13. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus komparis la kodigon de la ŝablonoj {{Situo sur mapo}} kaj hsb:Předłoha:LocMap. Se mi ĝuste komparis ilin, ni povas ŝanĝi la jenan kodon post la vorteto left: iom sub Lat (ĉe ni) resp. lat (hsbwp):

{{#expr: 
  100 * ({{#if: {{{Lon-g|}}} 
    | {{#expr: {{#ifeq: {{{Lon-dir|}}}|U|-1|1}} * ({{{Lon-g|0}}} + ({{{Lon-m|0}}} / 60) + ({{{Lon-s|0}}} / 3600)) }} 

al

{{#expr: 
  {{#expr:{{#if:{{Situo sur mapo {{{1}}}|Krucas180}}|{{#ifeq: {{{Lon-dir|}}}|U|-36000/({{Situo sur mapo {{{1}}}|left}}-{{Situo sur mapo {{{1}}}|right}})|}}|}}}} + 100 * ({{#if: {{{Lon-g|}}} 
    | {{#expr: {{#ifeq: {{{Lon-dir|}}}|U|-1|1}} * ({{{Lon-g|0}}} + ({{{Lon-m|0}}} / 60) + ({{{Lon-s|0}}} / 3600)) }} 
Mi pensas, ke tio povas funkcii, ĉar la praulo de la ŝablonoj devus esti la sama. Krome mi proponas, ke ni kreu testan ŝablonon Ŝablono:Situo sur mapo/provejo. Mi simple serĉis la aldonan parametron, kiu en la soraba vikipedio estas cross180, sed ni ja preferas tradukon. - La kodo en la germana versio intertempe esti tre ŝanĝita, tiel ke mi komparis la nian kun la suprasoraba kaj ili estas ankoraŭ tre similaj. Kore --Tlustulimu 17:43, 13. Dec 2008 (UTC)
(+) Alternative ni povus krei tute novan bazan ŝablonon laŭ la germana versio, sed mi ne certas, ĉu ni faru tion. Krome ĝi bezonas kelkajn helpajn ŝablonojn, kiel ja jam videblas en la kodo. - Sed mi preferas la malgrandan ŝanĝon. Kore --Tlustulimu 18:00, 13. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi finfine provis kun la du testaj ŝablonoj: {{Situo sur mapo/provejo}} (Ĝi enhavas la ŝanĝitan kodon, iom alie ol supre menciita, ĉar mi pretervidis du eraretojn.) kaj {{Situo sur mapo/testoj}} (Tie mi testas lokon en Ruslando, kiu troviĝas post la meridiano.). Se vi emas vi ja povas aldoni pliajn testojn al la dua, por esti certa, ke ĉio funkcias. Kore --Tlustulimu 22:11, 17. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi proponas, ke ni finfine kopiu la testitan kodon el {{Situo sur mapo/provejo}} en la ŝablonon {{Situo sur mapo}} kaj aldonu la ekzemplojn el {{Situo sur mapo/testoj}} al la dokumentado. Ĉu mi faru tion, aŭ ĉu vi emas? Kore --Tlustulimu 11:42, 22. Dec 2008 (UTC)
Bone, Arno. Mi ĵus kopiis la kodon kaj aldonis ekzemplon kaj atentigojn al la dokumentado. Kore --Tlustulimu 15:13, 22. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Bildo de la tago/miniaturo/SekvaTago[redakti fonton]

Saluton, Arno. Ĉu eblas krei surbaze de {{Bildo de la tago/miniaturo/SekvaTago}} ŝablonon, kiu aranĝas tion por la bildo de la semajno? Mi emus krei antaŭrigardajn paĝojn en la soraba vikipedio. Kaj la tiea ŝablono por la bildo, kiu iel kalkulas la variablojn por la bildo de la sekva semajno, nomiĝu tie: hsb:Předłoha:Wobraz tydźenja/miniatura/slědowacyTydźeń. Se ankoraŭ mankas ŝablonoj kiel {{MONTHNAME}} (tie hsb:Předłoha:MJENOMĚSACA), bonvolu informi min pri tio. Kore --Tlustulimu 19:44, 14. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi jam sukcesis post kelktempa provado. Do la ŝablono hsb:Předłoha:Wobraz tydźenja/miniatura/slědowacyTydźeń (laŭvorte: Ŝablono:Bildo de la semajno/miniaturo/sekvaSemajno) nun funkcias. Sed povas esti ke ĝi nur funkcias, se oni rigardas venontajn bildojn. La funkciadon kun estintaj bildoj mi ankoraŭ ne testis. Kore --Tlustulimu 23:30, 14. Dec 2008 (UTC)

Dankon por la alinomigo! Tio estas fakte prava, devas esti subpaĝo. Amike DidiWeidmann 15:21, 19. Dec 2008 (UTC)

Alŝuto de bildoj[redakti fonton]

Por korekti la dosieronomon nepre vi realŝutu ĝin kaj zorgu renomi ĝin taŭge Dosiero:Robert Molimard Bordeaŭ.jpg. Bonvolu uzi klaran nomon (la ciferoj kiuj informas pri grandeco estas senutilaj) AL ✉@₪ 19:51, 19. Dec 2008 (UTC) ---

Jes, sed en la nuna kazo se mi tajpus la adreson tiel mi farus la saman eraron : necesas tajpi dufoje "x" por "Bordeaux". Ne malofte forgesas tion... La klarigoj por alŝuti bildojn estas laŭ mi ne bonaj, kaj tio povas bremsi personojn kiuj povus provizi la bildbankon per interesaj dokumentoj. Devus esti klare indikite kiel fari, kiel ripari eraron, kiel refari (ĉu detrui kaj refari ?) ktp. En la komunejo estas ankoraŭ pli malbone. Dankon pri la indikoj pri la grandeco. Mi tamen opinias ke foje povas utili la dato sub la plej mallonga formo, ekz. : Robert Molimard 20070412 ĉar povas esti pluraj bildoj pri la sama persono; povas gravi foje la dato (kiu havigas indikon pri la aĝo) foje la loko...--Henriko 06:54, 20. Dec 2008 (UTC)

Informkesto Monda Heredaĵo[redakti fonton]

Saluton Arno, vi redaktis kelkfoje ŝablonon {{Informkesto Monda Heredaĵo}}. Estas videble, ke ĝi faras problemon. Ĝi ne permesas al la teskto esti tute supre, se la menciita ŝablono estas sub alia ŝablono kiel la dua. Por ekzemploj vidu al Taĝ-Mahalo, Kinkaku-ji, Angkor Vat ka. Vidu ankaŭ antaŭan version de Kinkaku-ji. Tiam la teskto en la paĝo estis tute supre apud la ŝablono pri religia konstruaĵo, sed aldoninte la pluan ŝablonon, la teksto jam "sidas" ĉe la ŝablono pri la monda heredaĵo. Same estas ĉe aliaj ekzemploj. Dankon por via kontrolo. Kerio 18:47, 21. Dec 2008 (UTC)

Dankon, Arno, por via informo. Mia ideo estias tia, ke vikipediistoj el diversaj landoj povus alskribi tien la nomojn de aliaj landoj al koncernaj tagoj. Tio estus tia internacia kalendaro. Eble tio estus utila paĝo por tiuj, kiuj interesiĝas per la personaj nomoj kaj por ekscii, kiuj homoj festas siajn nomtagojn. Ankaŭ mi alskribas ŝtatajn festotagojn, dum kiuj estas la vivo "iom alia" rilate al magazenoj, vendejoj, solenoj ktp. Nun mi devos foriri, kiam mi estos reveninta, mi daŭrigos. Kerio 16:43, 22. Dec 2008 (UTC)

Se mi bone komprenis, mi devas krei ŝablonon kun minimume 366 linioj. Ĉu mi pravas? Kerio 18:54, 22. Dec 2008 (UTC)

Saluton Arno, dezirante al vi gajajn kristaskajn festotagojn mi havas unu demandon: ĉu funkcius du aŭ pluraj subŝablonoj, kiuj rilatus al unu ĉefa ŝablono tiel, ke ili estu montritaj same en tiu ĉefa paĝo? Por ke la subportala paĝo nomtagoj en landoj ne estu tro longa, se estus tie skribitaj pluraj landoj, mi aŭ iu alia kreus plurajn la samajn subŝablonajn portalajn paĝojn, kiuj nomiĝus ekzemple nomtagoj en Ĉeĥio, nomtagoj en Germanio, nomtagoj en Francio, nomtagoj en Hispanio ktp. kaj se ekzistus tiaj paĝoj, ili ĉiuj estus videblaj en la ĉefa portala sekcio, kie estus videblaj nur koncernaj informoj, ĉirilate nur homoj, kiuj festas siajn nomtagojn en la konkreta tago kaj en la konkreta, skribita, lando.

{{#switch:{{{Germanio}}}
{{#switch:{{{Francio}}}
{{#switch:{{{Ĉeĥio}}}
 ktp.
 }}

En {{{Ĉeĥio}}} estus la nomoj, kiuj nun troviĝas en Portalo:Homoj/Nomtagoj en landoj‎‎. Dankon. Kerio 09:27, 25. Dec 2008 (UTC)

Arno, vi havas la ĝustan ideon pri la vortoj "let alone", kiu estas uzita en la angla traduko por emfazo. Mi uzus ion kiel "...sed rimarkigante ke estas tiam multe tro frue por paroli pri rekonstruita Proto-Borea lingvo [8], kaj ja Mondan Protolingvon." -- Yekrats 13:55, 23. Dec 2008 (UTC)

Saluton Arno,

Bonvolu tamen rimarki, ke mia nura redakto celis aldoni al la artikolo la ŝablonon pri polurindaj artikoloj por atenti pri ĝiaj multaj neperfektaĵoj. Feliĉan Kristnaskon, Thomas Guibal 06:36, 25. Dec 2008 (UTC)

Dosiero:FamijeLenghistiche.jpg[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus konstatis per helpo de ligilo al uzantopaĝo, ke la bildo Dosiero:FamijeLenghistiche.jpg fakte ne estas en la rumana, sed en la piemonta lingvo. Do vi povus korekti tion sur Vikipediisto:ArnoLagrange/Monda protolingvo. Tio jam videblas ĉe la klarigaj tekstoj sub la bildo sur la bilda paĝo. Tie ofte aperas la vorto lenghe. Mi pensas, ke ĝi signfias lingvo. En rumana lingvo estus limba. Kore --Tlustulimu 18:46, 25. Dec 2008 (UTC)

Monda pralingvo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Ĉu mi povas informi min, se la artikolo Monda pralingvo estas pli malpli preta? Tiam mi emus traduki ĝin en la suprasoraban lingvon, por kiu mi jam aranĝis kelkajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 20:48, 25. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:ISBN[redakti fonton]

Saluton, Arno. Antaŭ kelka tempo Goren kreis la ŝablonon {{ISBN}}, sed forgesis kaj intervikiajn ligilojn kaj dokumentadon. Mi intertempe aranĝis tion, sed bedaŭrinde mi ne povas fintraduki la francan dokumentadon. Tio estus tasko por vi aŭ eble alia franclingvano. Kore --Tlustulimu 23:34, 26. Dec 2008 (UTC)

Dankegon, Arno. --Tlustulimu 00:31, 27. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Aŭskultu[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis dokumentadon por {{Aŭskultu}}, sed samtempe proponis sur la diskuta paĝo de la ŝablono, ke ni esperantigu la parametrojn. Ĉu vi havus proponojn esperantigi ĝin? - Ĝian bazan ŝablono {{Flanka kesto}} mi jam komplete esperantigis, ĉar ĝi ja fakte "sabotis" en la malnova versio la surekranigon de {{Aŭskultu}} pro nekonvenaj CSS-klasoj. Kore --Tlustulimu 00:31, 27. Dec 2008 (UTC)

Mi rigardos tion pli poste AL @ 00:54, 27. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Pluraj bildoj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis la ŝablonon en:Template:Multiple image, per kiu eblas meti du ĝis kvin bildojn en flanka kesteto kun subtitoloj. Ĉu mi kreu laŭ ĝi la ŝablonon Ŝablono:Pluraj bildoj? Kore --Tlustulimu 17:17, 28. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis la supre proponitan ŝablonon. Do, ĝi nun povas esti uzata, ĉar jam ekzistas ekzemploj en la dokumentado. Kore --Tlustulimu 18:52, 21. Jan 2009 (UTC)

Kara Arno, ŝajnas ke vi ĵus komplete modifis la ŝablonon komunejo kun grava efiko al multegaj paĝoj. Al mi la nova desegno ne vere plaĉas. Mi tial metas la punkton al la diskutpaĝo, ni trovu solvon, kiu kontentigas grafike plej eble ĉiujn. Amike DidiWeidmann 17:24, 28. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi proponas, ke unu el ni ambaŭ kopiu la CSS-formatojn el sia uzantopaĝo en MediaWiki:Common.css. Tiam ne nur ni ambaŭ bele vidos la kesteton, sed ĉiuj. Kore --Tlustulimu 17:28, 28. Dec 2008 (UTC)

Saluton!, kaj dankon pro via atentigo pri mia kreado de duobla ŝablono ({{ĝermo/kategorio‎‎}} kaj la jamekzistanta {{ĝermokategorio/nomo}}). Mi markis kiel forigendan mian novan ŝablonon, kiu estis nur uzata en mia sablujo, kaj ŝanĝis la sablujon tiel ke ĝi rekte uzu la jamekzistantan ŝablonon (al kiu mi kompreneble aldonis la mankantajn listerojn). --WinstonSmith 23:43, 28. Dec 2008 (UTC)

Saluton, mi rimarkis, ke vi prave utiligis al {{bio}} la ŝablonon {{vivtempo}}. Okazas tamen problemeto en tiuj paĝoj, kie la naskiĝjaro aŭ la mortjaro ne estas indikataj kiel simplaj numeroj. Tio povas okazi ekzemple kiam oni dubas pri la jaro (tiukaze skribeblas "naskiĝjaro = onitakse inter 1743 kaj 1746"), kaj aparte kiam oni ne konas la mortjaron (tiukaze skribendas "mortjaro = ?", danke al kio la ŝablono {{bio}} komprenas, ke la homo jam mortis, kaj do uzas la verboformon "estis" anstataŭ ol "estas").

Oni devus, laŭ mi, korekti la ŝablonon {{vivtempo}} tiel ke ĝi kategoriigu laŭ naskiĝjaro aŭ mortjaro nur se la intencitaj kategorioj jam ekzistas. (Tion jam faris la ŝablono {{bio}}.) Mi tamen ne plene sukcesis kompreni la funkciadon de {{vivtempo}}, ĉu eble vi kapablus tion fari? --WinstonSmith 19:23, 29. Dec 2008 (UTC)

Mi tion faris por solvi la plej urĝan problemon: homoj kies mortjaro estas nekonata jam havis "mortjaro = ?" skribitan en ilia ŝablono {{bio}}, kaj ekde la aldono de {{vivtempo}} al {{bio}} ili iĝis kategoriitaj en erara, neekzistanta kategorio "Mortintoj en ?". Mi ĵus korektis denove la ŝablonon: nun ĝi aldonas kategorion, ĉu ekzistanta ĉu neekzistanta, se la argumento estas ĉia numero. --WinstonSmith 22:22, 29. Dec 2008 (UTC)

Stranga ŝablono bio[redakti fonton]

Nu bone, ĉiuj ŝablonoj havas multajn utilajn informojn, sed mi ne komprenas, kial la komencaj informoj de la paĝoj estas en la ŝablono kaj ne en la paĝo mem. Tion faras nenia ŝablono kaj ke ni kreis multe da ili, vi scias mem. Ekzemple, se vi volus interŝanĝi la ŝablonon kun iu alia ŝablono, ekz. kun ŝablono Homoj, kion vi devus fari? Vi devus reskribi ĉiujn informojn el la ŝablono en la paĝon kaj nur poste interŝanĝi la ŝablonojn. Tial ĝi estas stranga el mia vidpunkto. Se vi ne kredas, provu, simple en Anna Magnani ŝanĝu la ŝablonon Bio kun la ŝablono Aktoro. Mi devis fari tiel, kiam mi interŝanĝis kelkajn paĝojn kun tia ŝablono. Kerio 16:49, 30. Dec 2008 (UTC)

Mi simple anstataŭis la ŝablonon Bio en Anna Magnani. La utilaj informoj estas for, ĉar for estas ankaŭ la ŝablono Bio. Ĉu ne stranga? Kerio 18:06, 30. Dec 2008 (UTC)
Nun vi faris simple tion, pri kio mi skribis al vi kaj kion mi faris antaŭe en kelkaj paĝoj, kie mi ŝanĝis la ŝablonojn. Mi volis ŝanĝi tiel ankaŭ plurajn ŝablonojn pri aktoroj, sed mi rezignis pri tio vidante, ke mi devas reskribi la komencan parton de tiuj paĝoj. Kial oni devus skribi dufoje tiun tekston? Vian komenton mi legis kaj aldonis mian komenton. Kerio 18:31, 30. Dec 2008 (UTC)

Vikiprojekto vojoj kaj ŝoseoj[redakti fonton]

Saluton, mi volus verki la vikiprojekton pri vojoj kaj ŝoseoj. Celo de projekto estus verki ŝablonojn kiujn faciligus verkado de artikoloj pri vojoj, landvojoj, aŭtovojoj ktp. en diversaj landoj. Mi jam verkis kelkajn ŝablonojn ekz. {{Aŭtovojo}} {{Informkesto landvojo}} kaj aliaj, kiuj povus esti parto de ĉi tiu projekto. --Arkadiusz Zychewicz 21:28, 29. Dec 2008 (UTC)

Ruĝa fortikaĵo kaj Fortikaĵo Agra[redakti fonton]

Dankon, ke vi skribas en viaj komentoj en redaktoliniaj komentoj malverojn - jen kaj jen. Vi skribis (Nuligis version 2109406 de Kerio ĉar identigilo de UNESKO estas la sama : 231), sed tuj en la sekvantaj momentoj vi korektas al (koord id=251). Kerio 18:26, 4. Jan 2009 (UTC)

Ŝablona problemeto en Předłoha:Rodoštom čłowjestwa[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus aktualigis la suprasoraban version de {{Genealogia arbo de la homaro}}, kiu estas en hsb:Předłoha:Rodoštom čłowjestwa. Nun estiĝis fuŝaĵo ĉe la horizontala linio de "Awstro-Tajčenjo" (ĉi tie "Aŭstro-Tajoj"). Mi jam provis solvi tion per aldona parametro "šěrokosć" (ĉi tie "larĝeco"), sed tio ne helpas. Ĉu vi havas ideon, kiel mi povas korekti tion? Kore --Tlustulimu 13:31, 5. Jan 2009 (UTC)

(+) Mi jam aldonis plian parametron al hsb:Předłoha:Rodoštom čłowjestwa, nome "wysokosć" (ĉi tie "alteco"), sed tamen restas unupiksela devio ĉe la koncernata horizontala linio. Strangas nur, ke tio ne okazas ĉe la aliaj aplikoj de la sama parametro. Ĉu vi havus ideon? Kore --Tlustulimu 16:01, 5. Jan 2009 (UTC)
Dankon pro via helpo. Kore --Tlustulimu 17:04, 5. Jan 2009 (UTC)

ĝermo-parametro[redakti fonton]

Aha! Dankon, Arno. Ĝis via mesaĝo ne estis evidenta al mi kiel aldoni bildon kun tiu ŝablono. -- Yekrats 22:45, 6. Jan 2009 (UTC)

Komunumoj en Jalisco[redakti fonton]

Saluton Arno, post la fino de la artikoloj pri la komunumoj en Oaxaca mi ŝatus enmeti la komunumojn de Jalisco. Mi preparis artikolon. Ĉu vi povus zorge kontroli? Dankon! La artikolo estas: Acatic (komunumo).--Esperantst 03:56, 7. Jan 2009 (UTC) / Arno, mi ĝojus se vi povus trarigardi la artikolon aŭ diri al mi ke vi ne povas fari. Amike, --Esperantst 00:31, 8. Jan 2009 (UTC)

Errors made by your bot[redakti fonton]

Your bot replaced xx by x in eo:WP. However we need ux to display ŭ, because ŭ displays ŭ. See [1] and please read fuŝado. Please check all your edits in eo:WP to fix all the errors your bot made. And please teach to your bot not to make such edits, that are vandalization of our wiki. Thanks. Arno Lagrange 7 jan 2009 09:53 (CET)

Hi Arno. You wrote the above on my Dutch language Wikipedia talk page[2]. The edit that you linked, was not made by me or my bot. It was an edit by Thomas from April 2007[3] - almost 2 years ago. I or SieBot has not edited that particular page on or before this date. SieBot has made some faulty edits[4], that have been corrected[5] within a day or so over 6 months ago. Have you displayed (from where I stand) hostile behaviour (calling me a vandal or my actions vandalism - assuming bad intent) in error, or did you mean to refer to different actions of mine or my bot (in which case I still resent the vandal(ism) accusation). Especially if you have acted in error, I would appreciate a rectification on my nl.wp talk page. Cheers! Siebrand 14:17, 7. Jan 2009 (UTC)
Ŝajnas stulte kion mi subskribis sed mi tion enmetis en la nederlandan vikipedion. Ĉi tie devus esti : "However we need uxx to diplay ux, because ux displays ŭ. "AL @ 14:43, 7. Jan 2009 (UTC)

ŝablono por ĝemelurboj[redakti fonton]

Ĉu ekzistas ŝablono simila al la franca Ŝablono:Jumelage, kiu prezentas la koncernan flageton. Malgraŭ mia ĝeneral malestimo de naciaj simboloj, en ĉi tiu rilato ili taŭgas. --77.22.107.226 15:53, 7. Jan 2009 (UTC) Pardono, la sistemo denove elĵetis min Illuminatus---

sekvante ligilon el fr:modèle:jumelage vi trovas {{Ĝemeleco}} AL @ 15:57, 7. Jan 2009 (UTC)

Koregan dankegon. Mi uzis ĉe Chalon-sur-Saône

Illuminatus

Ĉinaj nomoj, plumnomoj kaj nacilingvaj nomoj[redakti fonton]

Saluton, mi verketis solvon al la problemoj de vi menciitaj.

  • La ebleco respekti la ĉinan nomordon jam ekzistis, ĉar kiam la persona nomo sekvas la familian nomon sufiĉas uzi la parametron "Postnomo".
  • Nun eblas aldoni nacilingvajn formojn de nomoj, kvankam per tre baza kaj ne evoluiĝinta maniero (oni devas permane tajpi la ligilon al la lingvo, en la nova parametro "AliajLingvoj"). Jam mi trovis solvon ĉe Ban Ki-moon, kvankam eble ne tro belaspekta. Oni ja povus diskuti, pri la plej bona maniero prezenti tiun informon.
  • Pri pseŭdonomoj: mi aldonis novan parametron, "VeraNomo". Bonvolu vidi ĉe Ba Jin kiel ĝi aspektas. Ĉu laŭ vi indas translokigi tiun informon al pli elstara loko?

--WinstonSmith 20:30, 8. Jan 2009 (UTC)

Saluton Arne, dankon pro via mesaĝo. La ĉefa celo ne estas reklami la IJK-n. Kion mi celas estas reciproka helpo inter Vikipedio kaj la 65-a IJK. Preparante informojn pri tiu IJK, mi aliris ankaŭ la defion prezenti inde al la partoprenontoj pri ĉiuj temoj, kiuj estas ligitaj kun la kongreso - ekde la kongresurbo kaj la kongresejo, tra la urbaj kaj regionaj vidindaĵoj ĝis la organizantaj landoj kaj landaj sekcioj (N.B. ke kvankam fizike la IJK okazas en Ĉeĥio, ĉi-foje organizas ĝin ne nur unu lando, sed tri - inkluzive de Pollando kaj ĝuste Germanio).

Kiel vikipediisto kaj homo kiu strebas kontribui al la kresko de Vikipedio, mi do decidis anstataŭ kreadi proprajn tekstojn en la retpaĝaro kiu post kelkaj jaroj eble ne plu ekzistos, anstataŭe sendi homojn al la Vikipedio, kaj verki pri la temoj tie. Tio havu pozitivajn efikojn ne nur por la kongreso (ĉar ekzistas jam iu informa bazo ĉe la Vikipedio, kvankam fakte ne tro granda kaj plejmulton ni tamen devas verki), sed ĉefe ĝuste por la Vikipedio - ĉar tiel ni ĉiujn esperantlingvajn tekstojn kiujn ni verkas aŭtomate liberigas sub GFDL kaj igas poreterne parto de la enciklopedio, kontribuante tiel al ties disvolviĝo. Krome, ni faras bonan reklamon por la Vikipedio, venigante multajn vizitantojn kiuj volas en ĝi legi pri la kongresrilataj temoj, kaj ankaŭ atentigante plurajn pri ĝia ekzisto mem kaj pri la utileco de verki tekstojn vikipedie anstataŭ por unufoja uzo kaj posta forĵeto.

Por vidi konkretajn ekzemplojn pri tio kiel tiu agado jam helpis, vidu ekzemple la artikolon Liberec kiun mi draste plivastigis (kaj daŭre laboros pri ĝi), la artikolon IJK 2009 mem en kiu mi multe pli detale ol kutime priskribas la kongreson kaj donas aktualajn informojn pri ĝi, la artikolon pri la IJK-flago uzata jam de keldek jaroj sed neniam antaŭe ie inde priskribita, aŭ la artikolojn pri Miloslav Vlk (ĵus akceptinta aŭspicion super la kongreso) aŭ lasta la monto Ještěd kaj la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 (okazonta tuj antaŭ la IJK, parte en samaj ejoj). Krome rimarku ke jam nun iras kelkaj ligiloj al la Vikipedio el la IJK-paĝaro, kaj same ni indikis Vikipedion kiel ĉefan fonton de informoj pri la kongresrilataj temoj ankaŭ en la alvoko aliĝi en la dissendolisto "pri-ijk".

La enkategoriigadon de artikoloj en la kategorion IJK 2009 mi komencis por montri kiuj temoj rilatas al tiu IJK kaj tial povas esti interesaj por leganto volanta ekscii pli pri tiu kongreso. Kaj mi povas ja bone imagi, ke persono venanta el Afriko kun scivolo legos ankaŭ pri Germanio kiel unu el la organizantaj landoj (aŭ ekz. pri soraboj kiel popolo loĝanta en la regiono kaj kies kulturon oni dum la IJK ankaŭ strebos prezenti). Kompreneble tia kategorio tamen ne nepre estas permanenta kaj multaj artikoloj povas el ĝi poste malaperi, ĉar ja el longtempa perspektivo eble ne ĉiuj rilatas tiom proksime al la temo. Tamen, la kategorian sistemon mi ĝis nun trovis plej taŭga por plenumi la menciitan celon. Se vi scias proponi manieron laŭ vi pli taŭgan, mi volonte legos pri viaj proponoj. Ĉu eble iu speco de listo, aŭ eble portalo, utilus pli? Parenteze, mi ja scias ke ligiloj al la temoj facile povas troviĝi (kaj multaj jam troviĝas) ankaŭ simple en la artikola teksto de IJK 2009 - tamen la celo de ĉi tio estas ke homoj povu facile vidi ordigitan menuon de kongresrilataj temoj kaj ke nia teamo povu facile tiujn temojn indiki, verkinte/ante/onte pri ili en la taŭgaj vikipediaj artikoloj. Havante nur bonan intencon, provinte klarigi siajn celojn kaj esperante je identigo de kontentiga solvo salutas vin Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:12, 11. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro via reago kaj kompreno de mia bona intenco. Sekve al via konsilo, mi strebos baldaŭ lerni pri portaloj kaj rearanĝi la aferon tiel, por ke pere de tia portalo oni povu ankaŭ legi pri temoj kiuj interesas rilate al la kongreso, sed kiuj laŭ vi ne nepre estu parto de la koncerna kategorio. Tamen la difinon de tio, kio rajtas eniri tiun kategorion, mi tamen daŭre vidas iom malklara, malgraŭ la bona helpilo pri la "nekonateco" kiun vi donis. Ĉu ekzemple Ĉeĥio rajtas eniri la kategorion, ĉar la IJK en ĝi ja okazas la unua fojon kaj tial por partopreninto eĉ se de ĉiuj antaŭaj IJK-j, ĝi daŭre ja restas "la nekonata lando en kiu okazos la ĉi-jara IJK"? Kaj kial Germanio ne rajtas esti tie? Ja por vizitanto el Malagasio ĝi povas esti same fremda kiel Ĉeĥio. (Kaj notu bonvole ankoraŭfoje ke apenaŭ gravas la diferenco ke la IJK fizike ne okazos tie, ĉar krom la fizika situo de la IJK-ejo (kiu tamen tre proksimas ankaŭ Germanion kaj Pollando), ĉiun laboron pri la 65-a IJK faros komune kaj egaleme homoj el la tri landoj, do Ĉeĥio ne havu ajnan tro superan pozicion super la aliaj du.) Tial Germanio daŭre ja povus esti komprenata por ekstereŭropano kiel "la nekonata lando kiu kunorganizos la ĉi-jaran IJK-n". Plie, ĉu ekzemple Bezděz (burgo) meritas esti en la kategorio, kvankam tute ne plu eĉ en la distrikto Liberec, se ĝi estos celo de turista ekskurso dum la IJK kaj alie restas nekonata ekster Ĉeĥio kaj sen la IJK malmultaj interesiĝus pri ĝi? Kaj kiel pri la lokaj lingvoj pri kiuj oni surloke lernos? Ĉu trakti aparte pri la ĉeĥa lingvo, la germana lingvo, la pola lingvo, aŭ la soraba lingvo? Ja nekonateco tamen estas relativa fenomeno kaj se mi sekvu viajn instrukciojn, malfacilos distingi al mi kio restu en la kategorio kaj kio ne. Per tiuj ĉi argumentoj, mi ja tamen ne celas konvinki vin, ke artikolo pri Germanio plu restu tie. Mi nur provas montri eblajn manierojn, kiel mi tamen sciu imagi kialigi tion, kaj atentigas ke similaj kialigoj povas ekzisti por preskaŭ ĉiu kongresrilata artikolo, tiel malfaciligante la elekton de tiuj kiuj restu en la kategorio. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:44, 11. Jan 2009 (UTC)

Arno, ne estas grave nun, kia mi estas, des pli multe post la afero de la antaŭaj tagoj. Ankaŭ mi demandis vin pri io en via supra sekcio, sed bedaŭrinde mi ne ricevis respondon de vi. Mi akiris impreson, ke io okazis. Nun tiu demando, respektive respondo, ne estas grava kaj ĝi estas tute indiferenta por mi, ĉar mi timas, ke mi ne plu havos tempon por kompletigi la aferon. Kerio 18:51, 12. Jan 2009 (UTC)

Demando pri ŝablono funkcio[redakti fonton]

Ĉu eblas en ŝablono difini kondiĉon laŭ kelkaj unuaj literoj de parametro? Mi bezonas, ke iu kondiĉaro kapablu ligi ankaŭ al la nunaj Esperantaj dokumentoj en la Vikifontaro, do ekz.

kaj simile?

Antaŭdankante --PAD 18:43, 13. Jan 2009 (UTC)

Bedaŭrinde jes, mi bezonas funkciigi ligadon post enskribo de nomo de koncerna paĝo (situanta en la Vikifontaro) en iun parametron: do ekz. laŭ la valoroj |vikifontaro=eo:Baza_Radikaro_Oficiala|vikifontaro=cs:Zachovej nám, Hospodine krei ligilojn [[:oldwikisource:Baza_Radikaro_Oficiala]][[cs:s:Zachovej nám, Hospodine]]. La problemo ne estus, se ekzistus aparta Esperanta Vikifontaro aŭ almenaŭ ekzistus pluligado de eo.wikisource.org al wikisource.org, nun tamen necesas krei la ligilojn aliforme. --PAD 19:05, 13. Jan 2009 (UTC)

Mi petis en bugzilla.wikimedia.org fari alidirekton, do se ili konsentos, la problemo solviĝos tiel. --PAD 21:57, 14. Jan 2009 (UTC)

La ŝablono Dok[redakti fonton]

Kial la subpaĝoj kreitaj per {{dok}} nomiĝas /dokumentado? La vorto dokumentado ja indikas agon, ne povas signifi rezulton de ago. Sed dokumentaĵo por ŝablono ja estas la rezulto, ne la ago. La subpaĝoj devus nomiĝi /dokumento. Nun tamen ĉiu ŝanĝo estus ekstreme malfacila, ĉar jam ekzistas multcent ŝablonoj uzantaj {{dok}}. Ni jam diskutis pri tio kun Tlustulimu, kiu samopinias. --PAD 22:04, 14. Jan 2009 (UTC)

Just pointing you to my request as the message at the top of the page asks me too. Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#SassoBot_.282009-01-05.29. -Djsasso 19:26, 15. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Bildo de la tago laŭ monato[redakti fonton]

Saluton, Arno. La dokumentado de Ŝablono:Bildo de la tago laŭ monato iom strange aspektas, havante duoble la dokumentadan ĉirkaŭkeston. Ĉu mi provu ripari tion, ĉu vi eble emus fari tion? Kore --Tlustulimu 13:28, 16. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arno. Dankon pro via korekto. Kore --Tlustulimu 14:06, 17. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Ŝablona dokumentada fino/provejo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus testis novan version de la ŝablono {{Ŝablona dokumentada fino}} en {{Ŝablona dokumentada fino/provejo}}. La ideon pri ĉi tiu aldono mi trovis en la germana vikipedio, kvankam la kodo tie troviĝas en la ĉefa ŝablono por dokumentadoj. Krome mi jam antaŭe testis en la du sorabaj vikipedioj, kie ne aperis iuj problemoj. - Ĉu mi proponu la aldonon en Vikipedio:Diskutejo, ĉu ni diskrete faru la aldonon? - Krome mi samtempe aranĝis novan version de {{Dok}} en {{Dok/provejo}}, kiu estis necesa por la antaŭe menciita. Kore --Tlustulimu 21:07, 17. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus aktualigis la ŝablonon {{Ŝablona dokumentada fino}}, sed ankaŭ {{Dok}} surbaze de la provejaj versioj. Krome mi korektis malgrandajn eraretojn kaj aktualigis la dokumentadon de {{Dok}}. - Kaj mi jam komencis okupiĝi pri la paĝo Vikipedio:Provejo de Ŝablono. - Sed mi ankaŭ aktualigis la ŝablonon {{Ŝablona navigado}} tiel, ke ĝi nun povas aranĝi diversajn ligilojn depende de la ŝablonnoma fino. Do ĝi funkcias iom truke, sed mi testis ĝian ekvivalenton en la suprasoraba vikipedio kaj ne trovis problemojn. Kore --Tlustulimu 19:46, 18. Jan 2009 (UTC)

Saluton Arno, ĉu vi hazarde ne scias, kion mi faris malĝuste en {{Informkesto politikisto}}, ke la ŝablono aperigas sensencan anoncon, kiun vi povas vidi en Benjamin Franklin. Mia lasta ŝanĝo estis ĝustigo de frazo Grandambasadoro de lando en lando. Antaŭe aperis frazo Lando Grandambasadoro de lando. Kerio 15:56, 20. Jan 2009 (UTC)