Uzantino-Diskuto:Helga Schneider

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Helga Schneider!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 09:39, 11. Okt 2008 (UTC)


Saluton! Vi vere estas rapida! ;-) Moldur 19:56, 1. Nov 2008 (UTC)

Skribdirektaj signoj[redakti fonton]

En la de vi kreita artikolo pri André Caubel troviĝis kvar fuŝitaj ligoj kaj unu skribdirekta kodo. La fuŝitaj ligoj entenis aldonajn nevideblajn signojn koditajn per %E2%80%AD kaj %E2%80%AC kiuj laŭ mia supozo signifas skribodirekton. Ĉu vi laboras kun araba aŭ hebrea tekstoj ? Tiukaze kopiante teksterojn vi povus ankaŭ kopii tiujn nevideblajn kodojn kiuj tamen malhelpas ĝustan ligadon. Finredaktinte artikolon bonvolu kontroli ĉu bone funkcias ligiloj kaj ne denove kopiu sed retajpu por certiĝi ke ne eniras tiuj nevideblaj kodoj. Jen la fuŝaj ligoj :

Gaston‭ ‬Waringhien‭ (Gaston%E2%80%AD_%E2%80%ACWaringhien%E2%80%AD) anst Gaston Waringhien
‬La juna penso (%E2%80%ACLa_juna_penso) anst La Juna Penso
‬Orléans‭ (%E2%80%ACOrl%C3%A9ans%E2%80%AD) anst Orléans
1917‬ (1917%E2%80%AC) anst 1917

Arno Lagrange @ 23:45, 9. Nov 2008 (UTC)

Via redaktado[redakti fonton]

Esplorante ĉu aperis aliaj akcidentoj en viaj redaktoj mi rimarkis ke vi estas iom nova kontribuanto kiu jam ege kontribuis kaj tre lerte : mi rimarkas ke vi admirinde bonege regas la vikipedian stilon. Mi gratulas vin por via jam grava laboro. Kaj mi scivolas ĉu vi iel rilatas kun la germana verkistino Helga Schneider kiu edziĝis al italo. Arno Lagrange @ 00:25, 10. Nov 2008 (UTC)

Diamond Head[redakti fonton]

Kio signifas "aŭtoĥonaj"? -- Yekrats 21:59, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi neniam ajn vidis la vorton "aŭtoĥtonaj" aŭ variaĵojn Esperantajn aŭ anglalingvajn! Mi opinion la vorto estas tro faka. "Indiĝena" estas multe pli bona vorto. Mi poluris la artikolo iom plu. Ĉu la kompromiso nun akcepteble plaĉas al vi? -- Yekrats 02:14, 20. Nov 2008 (UTC)

Fariĝu revizianto[redakti fonton]

Arno Lagrange @ 17:18, 20. Nov 2008 (UTC)

Respondo[redakti fonton]

Kara Helga,

Koran dankon pro via tre afabla mesaĝo. Mi ne bezonis paciencon, ĉar vi vere estas rapida kaj diligenta lernanto ! Nun viaj artikoloj estas tiel bonaj, ke ili preskaŭ ne plu bezonas korektadon. Kvankam vi estas ankoraŭ sufiĉe nova ĉi tie, mi jam konsideras vin kiel sperta kaj "senproblema" kontribuanto.

Ĉu vi jam konsideris verki aŭ traduki elstarajn artikolojn, ekzemple el la germana ? Ili estas kernaj por la prestiĝo de nia Vikipedio kaj bedaŭrinde iom mankas. Amike, Thomas Guibal 19:59, 21. Nov 2008 (UTC)

Kial ligiloj ĉe indikoj de jaroj?[redakti fonton]

Saluton Kani, vi ĵus reviziis la paĝon pri la sveda urbo Falun. La ĉefa ŝanĝo estas, ke vi aldonis ligilojn al ĉiuj jar-indikoj kiel ekz. "kaj en 1641 Falun ekhavis la statuson de urbo" ktp. Al kio servas tio? Se oni klakas al 1641, oni trovas preskaŭ neniun informojn kaj certe ne iun, kiu alportas plian komprenon pri Falun. Mi ne komprenas, kiel la aldonitaj ligiloj plibonigas la artikolon. Male, mi legis multajn artikolojn, kie estas - laŭ mi - absolute malutilaj ligiloj, kiel en frazo "esperantisto XY donis kursojn en la urbo YZ". Mankas ligiloj ĉe XY (kiu estis tiu persono?) kaj ĉe YZ (kie situas tiu urbo?), sed ja estas ĉe la banala, baza vorto "kurso" (kies paĝo eĉ ne klarigas, kio estas "Esperanto-kurso"!). Kial do tiuj ligiloj ĉe la jaroj? Amike Helga

Saluton, Helga, kaj dankon pro la kontakto. Mi vere multe aldonas al artikoloj (ĉefe ĵusaj) kie multaj apenaŭ enmetas ligilojn, aŭ alilingvajn ligilojn, kategoriojn ktp. Mi neniam certas ĉu tio kion mi faras iam utilos al iu, sed tion mi celas. Eble al vi ne utilas scii kio okazis tiujare, sed eble iu enmetos utilan informon en tiu jaro, ĉu pri Svedio, ĉu pri kupro ktp. Tiam utilos mia ligilo. Eble ne antaŭ, sed kiu scias? Same okazas pri kurso aŭ foje pri ligiloj de nekomprenebla utilo, tamen kiu scias kiu pasos tra tiu punkto kaj kion serĉos? Ĉiukaze se vi volas havi precizan stetikan aŭ idearan strukturojn en viaj artikoloj kompreneble vi rajtas malfari ion ajn ĉefe se vi aŭtoris ĝin. Kompreneble mi ne insistas ĉefe ĉar mi kunsentas vian kritikon. Foje mi ne ŝatas tiom da ruĝaj ligiloj, sed kiu scias kiu venos kaj plenigos ilin?--kani 19:30, 22. Nov 2008 (UTC)

Saluton Helga, kiel novulo ĉe Vikipedio mi jam komencis iom redakti en la fervoj-rilataj paĝoj ĉar mi kiel multjara kunlaboranto kaj ekde 2000 estra de la Faka Komisiono ĉe IFEF bedaŭrinde konstatas ke estas kelkaj mankoj en la lingvo uzo ĉe mia fako (fervojo). Tiuj mankoj estas kaj terminologia kaj fakaj - mi skribas al vi ĉar mi grave volas redakti en 'via' artikolo dentrada fervojo, kiu por fakuloj ne temas pri fervojo sed tramvojo. Do ĉu vi kontraŭas ke mi sanĝos la titolo kaj la komenco ĉe: Dentrada fervojo tiel: Dentotramvojo Dentotramvojo estas speco de tramvojo, kie dentradaj trakciiloj movas sin per endentiĝo en trakan dentorelon. Dentotramvojoj estas konstruataj en tre kruta tereno, ĉefe por faciligi al turistoj atingon de altaĵoj. Cetere mi ne volas forigi vian bonan tekston pri dentotramvojo. Amike Jan /trajnestro

Supra linio[redakti fonton]

Mi konsentas kun vi pri viaj komentoj al Roberto Weemeyer pri liaj ŝanĝoj al Frua Esperanto-gazetaro krom pri la lasta punkto : la supra linio estis kreita en tempo kiam ne ekzistis kategorioj en Vikipedio. Sed de kiam tiu ebleco ekzistas ni forigas la supran linion kaj anstataŭigas ĝin per ordigo en kategorio(j)n. La paĝoj kie ĝi postrestas estas spuroj de pratempoj de Vikipedio. Arno Lagrange @ 08:39, 26. Nov 2008 (UTC)


koncerne vian kritikon de mia artikolo pri Ĉeburaŝko[redakti fonton]

Saluton Helga,

  • Kial en esperanta Vikipedio sekcititoloj kaj subbildaj tekstoj necesus skribati kun majusklo? Ili ja aligrafike distingeblas! Laŭ mi, tiu malnoveca kutimo el aliaj lingvoj superfluas en Esperanto.
  • Mia artikolo ne traktas realan zoologion sed elpensitan kvazaŭpersonon home agantan je objektoj aŭ personoj. Ĉi-kaze ĝi-o ne oportunas, ĉar fojfoje ne tuj kompreneblus, al kio aŭ kiu ĝi rilatas. La uzo de "li" por Ĉeburaŝko do ne nur legitimas stile sed ankaŭ evitas konfuzon. Ekzemple: "Ĉeburaŝko estas leganta libron. Krokodilo ĝin vidas ..." - la krokodilo vidas ĉu la libron aŭ ĉu Ĉeburaŝkon? Cetere, ke Ĉeburaŝko estas li kaj ne ŝi scieblas el la rusa originalo. Do ne "ĝi" sed "li"!
  • "en Sovetunio kaj landoj ties devenintaj" ne estas malĝusta Esperanto sed "en Sovetunio kaj landoj ekestintaj de ĝi" fakte pli bona.
  • Streketo en "pluŝ-urseteska" fakte preferindas al piednoto.

Fine direndas, ke ne decas formuli kritikon de problemetoj kiel la ĉi-supraj en tiel akra tono kvazaŭ tute kondamnante ne tute kondamnindan artikolon verkitan pli zorge ol multaj aliaj - esperantaj aŭ alilingvaj. Amike - Skribunto

Pierre de Smedt[redakti fonton]

Kara Helga, mi danke akceptis vian proponon, ke la artikolo pri Petro Desmet' nomiĝu Pierre de Smedt. Sed kiam ni citas verkojn de li, en kiuj ja aperas la esperantigita nomo, ni ja menciu la esperantlingvan nomon, ĉu ne? (kiu ja aŭtomate ligas al la "oficiala" nomo). Do mi provizore faros tiel, ĉu ne? PaulP 22:38, 10. Dec 2008 (UTC)

Saluton, kaj dankon pro la reviziado de mia artikolo infanto (kaj pro la bildoj). Ĉu intence vi uzis la vorton "lefte"? Mi supozas, ke ĝi signifu "maldekstre", sed mi neniam aŭdis ĝin en Esperanto. Al kiu ne plaĉas diri "maldekstre", tiu kutime uzas "live", ĉu ne? – Umberto 20:22, 23. Dec 2008 (UTC)

Jes, dankon pro la atentigo, Umberto. Fakte "lefta" eble estas iom tro rara "malnova neologismo" kaj "liva" (de la latina laevus kun apogo de slavaj lingvoj) almenaŭ trovebla en PIV 2002. Ĉiukaze la paro dekstra / maldekstra laŭ miaj instru-spertoj estas la plej ĝena el ĉiuj mal-paroj kaj por multaj tre konfuziga (ĉu precipe por virinoj?): Nu, Kani intertempe ja jam ŝanĝis al la klasika "maldekstra". Vd. pri la tuta demando ekzemple André Albault. Deks! Liv! Deks! Liv! en: Scienca Revuo vol. 20 (1969), n-ro 3-4 (79-80), p. 81-92, kiu (prave) jam antaŭ 30 jaroj pledis por «liva» kiel antonimo de «dekstra», sed ankaŭ jam mencias "lefta" uzata jen kaj jen jam tiuepoke. Amike Helga Schneider

Saluton. Dankon pro la kontrolado de kelkaj artikoloj. Mi rimarkas ke vi ŝanĝas mian uzon de "kolegio" rilate elementojn de la Universitato de Oksfordo. Mi kredas ke vi ne tute pravas. Kaj en Oksfordo kaj en Kembriĝo, la angla vorto "College" havas specialan signifon: ne ĉiu instituto de tiuj universitatoj estas kolegio. La ekspliko estas iom komplika sed, mallonge, estas konstitucia diferenco inter kolegioj kaj "halls" (haloj) ktp. Fakultato ja ne donas la senson de "College": en fakultato oni instruas fakon; en kolegio loĝas studentoj kiuj studas aŭ esploras diversajn fakojn, parte en kaj parte ekster la kolegio (kiel ankaŭ en pluraj aliaj universitatoj, ekz. Londono, Dublin kaj Durham). Cayley 17:06, 28. Dec 2008 (UTC)

Kolegio de Francio[redakti fonton]

Saluton, kaj denove dankon pro la kontrolo de mia kontribuo. Vi komentis rilate la vikipedian normon pri la uzo de "estas" en la komencaj frazoj de artikoloj. Mi ja ne obstinas kontraŭ tio sed simple sekvis la normon de multaj presataj enciklopedioj. Fakte mi ne rimarkis la vikipedian normon kaj ĝis nun neniu atentigis min pri ĝi, malgraŭ ke mi jam faris multmultajn kontribuojn al Vikipedio. Do, dankon al vi pro la atentigo. Amike, Cayley 22:00, 30. Dec 2008 (UTC)

Koran dankon por via fulmrapida interveno kaj kompletigo de la artikolo. Mi estas agrable surprizita ! Forstbirdo.

Tubkondukiloj[redakti fonton]

Kara Helga!

Mi dankas vian helpon. Mi surprizite rimarkis, ke la artikolo "Tubokondukilo jam esti prilaborita pli frue. Komence mi uzis la vorton "Tublinioj", sed poste mi konstatis, ke "tubokondukilo" uzatas en Interreto pli ofte, kaj mi ŝanĝis la bazvorton.

Aleksandro

Saluton!, mi dankas vin pro via atentaj komentoj; mi nun konformigis la informkeston al la gvidilo pri biografioj, kaj respondis viajn tiutemajn demandojn ĉe Ŝablona diskuto:Informkesto biografio. Nur, mankas respondo al la jena komento, kiu ne rilatas la informkeston:

"Vi anstataŭigis la klarigon "(en la itala)" per la ŝablono {{lingvokodo|it}}. Klara teksto estas multe pli facile komprenebla ol iuj enigmaj mallongigoj. Vikipedio estas retirema pri mallongigoj, eĉ (prave) konsilas ne skribi "ekz.", sed "ekzemple", vidu Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Vikipedio krome (prave) estas retirema pri tro multaj litero-stiloj. Ankaŭ tiun regulon malobservas la ŝablono ŝanĝanta al alia skribo kaj al grasa skribo por tute flanke informo. Do ne estas plibonigo per tiu ŝablono."

Mi kreis la ŝablonon nur pro tio, ke jam ekzistis (kaj uzatis) pluraj tiucelaj ŝablonoj, po unu je lingvo: rigardu {{fr}}, {{de}}, {{en}}, kaj tiel plu. Mi legis diskuton (mi ne memoras la lokon, malbonŝance) kie uzulo petis, "kial ankoraŭ ne ekzistas tia ŝablono pri la araba lingvo?", kaj iu alia respondis, "ĝin kreu". Ĉar sensencas havi tiom da tiaj ŝablonoj kiom estas lingvoj surtere, mi pensis krei ununuran ŝablonon por ilin kunigi kaj anstataŭigi.

Post via rimarko, mi ŝanĝis iomete la ŝablonon, kiu nun montras la plenan nomon de la lingvo, anstataŭ ol dulitera mallongigo. Tamen rimarkindas, ke en pluraj vikipedioj (la itala, la nederlanda, la rumana, ...) uzatas ĝuste tiuj duliteraj mallongigoj, kaj ili ŝajne alportas neniun mankon da komprenebleco.

Pri la grasa stilo de la ŝablono diskuteblas, sed tio ja estas problemo komuna al la "malnovaj" polingvaj ŝablonoj, do eble uzindus la diskutejo por eltrovi taŭgan unuecan stilon.

Amike, --WinstonSmith 21:26, 3. Jan 2009 (UTC)

Marbestokaptado[redakti fonton]

Saluton Helga. La kialo, pro kiu mi forigis vian lingvan noton el la artikolo marbestokaptado estas ke ĝi parolis pri la Vikipedio mem kaj pri la diskutpaĝo de la artikolo. Tia parolo pri Vikipedio mem en artikolo kiu ne klare temas pri Vikipedio estas evitinda (vidu ĉi tiun regulpaĝon el la anglalingva Vikipedioĉi tiun (malpli ampleksan) regulpaĝon el la germanlingva Vikipedio). Aldone, tiu mencio de la Vikipedio estis la sola fontindiko de via lingva noto, kaj uzi la Vikipedion kiel fonton kontraŭas la regulojn pri fontindikoj. Fine, la radiko "pesk-" tute ne troviĝas en la Tekstaro de Esperanto, kaj nur treege malofte en la ekster-Vikipedia Interreto, do estas tre dubeble ĉu entute indas mencii ĝin en la Vikipedio. Se oni tamen mencias ĝin, oni devas indiki en la lingva noto ankaŭ, ke laŭ kelkaj ĝi estas tute samsignifa al "fiŝkaptado" (tion indikas almenaŭ unu el la malmultegaj retpaĝoj, kiuj mencias tiun vorton). Marcos 16:37, 6. Jan 2009 (UTC)

Responde al via lasta komento sur mia diskutpaĝo, mi petas vin ĉesi komparadi la bonlingvan skolon al dogma religio. Mi ne estas "obeema disĉiplo" de iu ajn, kaj povas facile listigi punktojn pri kiuj mi malkonsentas kun Piron kaj/aŭ Corsetti. Fakte, se vi iom esplorus la viglajn diskutojn, kiuj okazadas en la diskutlisto la-bona-lingvo, vi facile rimarkus, ke estas multe tro granda diverseco de opinioj en tiu skolo por kompari ĝin al dogma religio.
Mi aparte malĝojas pri la fakto, ke vi denove ofendis min per komparo al fanatika religiulo, kvankam mi jam estis klariginta al vi, ke por mi tia komparo vere estas tre ofenda. Samtempe, vi provas ŝajnigi ke mia mencio de la 'novradiko' "ĥesdo" estas ofendo kontraŭ vi. Tamen mi tute ne esprimis la (laŭ vi ofendan) penson, ke vi ne konas tiun ekzemplon el la verko de Piron.
Vi pravis ke mi ne sciis pri Prof. Støp-Bowitz el Oslo. La fakto ke li mem estis kunlaboranto de PIV tamen eĉ ŝajnas konfirmi mian antaŭan aserton. Verŝajne la vorto "animalo" eniris PIV-on nur pro Prof. Støp-Bowitz. Do eĉ se la vorto ne estas lia persona elpensaĵo, ĝi almenaŭ estis forte puŝita de li antaŭ ol ĝi estis registrita en iuj ajn vortaroj kaj antaŭ ol ĝi estis uzata de pluraj Esperantistoj.
Aldone, vi ĉi-kaze ofendis min per aserto pri malmultscio: "mi malbone povas "diskuti" kun homoj, kies pia fervoro staras en reciproka rilato al eĉ plej bazaj scioj". Kompreneble mankas al mi (kiel al ĉiu alia homo) ankoraŭ multaj utilaj scioj; sed mi tamen pensas, ke mi bone posedas la bazajn sciojn pri la lingvaj ecoj de Esperanto (almenaŭ kompare kun averaĝaj partoprenantoj de junularaj Esperanto-aranĝoj, miaj scioj en tiu kampo estas fakte tre altaj).
Por ke vi pli bone komprenu miajn (tute ne dogmajn) vidpunktojn, kaj por ke vi vidu, ke al mi ne mankas bazaj scioj, mi invitas vin legi mian eseon El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto sur la paĝaro lingvakritiko.com, kiun la Akademiano kaj prizorganto de tiu paĝaro Bertilo Wennergren nomis "tre bona".
Pri la ekzisto de pluraj sublingvoj mi tute konsentas kun vi, kaj mi ankaŭ konsentas, ke Piron malpravis skribante pri nur du sublingvoj.
Tamen akcepto de la ekzisto de pluraj sublingvoj tute ne solvas la problemon pri la du artikoloj besto kaj animalo: en mia lasta kontribuo ĉe Diskuto:Animalo mi argumentis ankaŭ per ne-lingva argumento por la kunigo de la du artikoloj. Pri tiu argumento oni povas konsenti antaŭ ol ekdiskuti pri la lingva demando, kiun el la du eblaj vortoj ni uzu por la titolo de la kunigota artikolo. La akcepto de la ekzisto de pluraj sublingvoj tute ne decidas por ni, kiun el tiuj sublingvoj ni uzu en la titolo de la artikolo.
Ĉu mi rajtas tre ĝentile peti vin iom mildigi vian ofendeman diskutmanieron per ioma zamenhofa malofendemo? Marcos 15:15, 15. Jan 2009 (UTC)

Saluton Helga, dankon pro la plivastigo de Gesellschaft für Interlinguistik! Tamen, kiel partopreninto de la lastaj du sesioj, mi tuj rimarkis, ke la temoj de ili kiujn la artikolo nun donas ne ĝustas. Rigardante la retpaĝaron, bv. rimarki pli atenteme, ke dufoje okazis iuj ekstervicaj kolokvoj, pro kio la lasta temo de vi menciata efektive estas tiu de 2006. La lastaj du, kiujn mi partoprenis, temis pri "Plansprachliche Bibliotheken und Archive" (2007) kaj "Esperanto und andere Sprachen im Vergleich" (2008). Ĉu vi bonvolus korekti tion en la artikolo? Dankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:49, 6. Jan 2009 (UTC)

hallo Helga Schneider, könntest du aus den beiden genannten artikeln entsprechende artikel in der deutschen wikipedia machen (de:Walter Ranft, de:Komercista E-Unio)? dann könnte ich die dort im Radebeul-umfeld verlinken. vielen dank im voraus, --88.215.64.146 07:30, 12. Maj 2009 (UTC) (Jbergner in der deutschen wikipedia)\

Mi ĝojas vidi, ke vi revenis, Helga. Dankon! --PaulP@diskkont 19:48, 7. Jun 2009 (UTC)

RE: Averto "bv. aldoni Ŝablonon: informkesto esperantisto"[redakti fonton]

Saluton Helga,

  1. unue mi volas klarigi, ke mi neniam pensis, ke aliaj vikipediistoj estas servantoj. Ĉi tiu estas normala averto kiel la ŝablono {{Ĝermo}}. Ĉu vi pensas, ke tiu ŝablono estsa ordigo? :S Tia ŝablono ekzistas ankaŭ en aliaj vikipedioj (kiel la itala). Se vi pensas, ke tiu ŝablono estas ordigo, bonvolu diru tion al la itala komunumo (mi tradukas). Ĉiokaze, mi petas pardono pro tio. (La ŝablono enkategoriigas aŭtomate la paĝojn laŭ tipo de ŝablono, kiu mankas do ĝi estas ankaŭ "memorando")
  2. Due, mi esperantigis antaŭ mallonga tempo, do mi povas fari erarojn (ĉefe pri la fiakuzativo). Mi pensas, ke ankaŭ vi faras erarojn. En Italio estas proverbo kiu diras: « peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro » aŭ « ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro » (Vi povas korekti la erarojn, mi atentigas la paĝon :P) --→ Airon 18:18, 28. Aŭg 2009 (UTC)

PS: Mi faras nur ŝanĝetojn ĉar mi nun eklaboras, kaj mi estas laca kiam mi revenas hejme.

  1. Se artikolo pri ulo ne havas bildon, ne signifas, ke oni ne enmetas informkeston. Informkesto (Inform-kesto) estas ilo por reliefigi la ĉefajn informojn pri la homo.
  2. Pardonu min sed ĉu mi povas fari kion mi volas? Mi havas multajn farendajn aferojn. Mi ne havas tempon por pligrandigi VP-n. Mi nun estas tradukanta La Divina Commedia-n, unuan ŝanĝegon. Ŝajnas al mi, ke viaj komentoj estas persona atako, ĉu ne? Mi invitas vin legi ĉi paĝon. Kore --→ Airon 19:01, 28. Aŭg 2009 (UTC)
PS: Vi skribis « makulas la artikolojn de aliaj ». Vi grave eraris: la artikoloj estas ĉies

Respondo[redakti fonton]

Saluton Helga, mi indiki vin kiel probleman vikipediistinon :) --→ Airon 19:21, 9. Sep 2009 (UTC)

En Italio lernejoj estas ankoraŭ malfermitaj, instruistino. Bonvolu ne skribi min plu, ĉar via aroganta sinteno min incitas. --→ Airon 20:10, 9. Sep 2009 (UTC)
PS: Neniu diris al vi kontroli min. Finfine, mi volas diri al vi ke ekzistas artikolo nomigata Unuopaĵo (angle: single) kaj Disketo (angle: floppy disk). --→ Airon 20:17, 9. Sep 2009 (UTC)

Ne dankinde, Helga![redakti fonton]

Vikipedio ja estas numero unu inter ttt-joj, do EO-Vikipedio estas la vizaĝo de nia lingvo kaj ĝi devas estu belega.--RG72 02:24, 10. Sep 2009 (UTC)

Misfamigo[redakti fonton]

Ĉu vi misfamigas? Mi petas al vi demandon, bonvolu pripensi bonege: kial vi esperantigis? Via konduto ne akordiĝas kun la kunlaboro. Vi kontraŭas min nur ĉar mi mistajpis aŭ mi eraris. Venontfoje kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Bonvolu pripensi. Kore, --→ Airon 17:21, 12. Sep 2009 (UTC)
PS: Ĉu vi vidis miajn ŝanĝojn malfarita de Didi antaŭ ol ataki min?

Forigoj de "Airon90"[redakti fonton]

"Airon90" = "Michael Moroni" petis min ne plu skribi al li. Tion mi kompreneble respektas, same kiel mi respektas, ke li metis min sur la paĝoj pri "problemaj vikipediistoj". Mi afable petas lin same respekti kaj ne forigi miajn referencojn kaj opini-esprimojn. Legantoj ja havu la eblecon aŭskulti ambaŭ flankojn. Jen denove kion forigis Moroni (vi ankaŭ trovas ilin en "historio"):

"Por tiuj, kiuj interesiĝas pri tiu subnivela diskuto, jen la alia parto. Helga Schneider 19:31, 28. Aŭg 2009 (UTC)"

"Por tiuj, kiuj interesiĝas pri tiu denova diskuto pri misŝanĝoj de "Airon90", kiu nun nomas sin "Michael Moroni", jen la alia flanko (serĉu je "Dankon, Airon90"). Vidu tie ankaŭ plendojn de Didi Weidmann pri fuŝaj ŝanĝoj de Moroni je "Rain, LU" kaj "Ŝablono Hochdorf (distrikto)" ktp."

Michael, same kiel vi kun mi, ankaŭ mi kun vi tute ne emas daŭrigi la diskuton. Per ĉiu frazo, kiun vi skribas, vi montras, ke vi apenaŭ atingis bazan nivelon de Esperanto. Via Esperanto estas plena de daŭraj, plej bazaj lingvaj eraroj kaj stile mizera. Tio ja ĝenas, se vi fuŝe ŝanĝas la tekstojn de aliaj. Bv. simple lasu tion. Mi estus danka, se vi ne plu ĝenos min per viaj misaj klopodoj devigi min diskuti kun vi. Helga Schneider 20:27, 12. Sep 2009 (UTC)

Saluton. Eble vi jam konstatis kio okazis en tiu artikolo. Mi ne povas helpi pri blazonoj. Ĝis. --kani 21:05, 18. Sep 2009 (UTC)

Aktualaĵo[redakti fonton]

Saluton! Mi aldonis novaĵojn en Ĉefpaĝon, sed mi faris tion en mia laborloko kaj, verŝajne, loka reto malhelpas konfirmi mian viki-konton. Mi petas vin faru tion, ĉar sen tio novaĵoj ne estos montrataj. Mi mem povos tion korekti nur lunde. Antaŭdankas. --RG72 05:00, 9. Okt 2009 (UTC)

Bonvolu kontakti Katalin Kovats (katalin (punkto) kovats (ĉe) gmail (punkto) com) kiu urĝe serĉas informojn, ĉiujn pri Tiberio Morairiu. Ŝi supozas ke vi povus helpi. Dankas Arno Lagrange @ 13:05, 27. Okt 2010 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Ĉu Vi povas kunhelpi ĉe Wikidata?[redakti fonton]

Saluton Helga! Mi vidis Viajn ŝanĝojn ĉe André Albault vidu ankaŭ [1]. Ĉu Vi povas kunhelpi ĉe Wikidata? Jen kelkaj ligoj. Amike salutas ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 11:47, 4 Feb. 2014 (UTC)

Saluton estimata Helga! Mi rimarkis, ke vi kunlaboras al multaj artikoloj pri esperantistoj. Mi ĵus kreis mallongan artikolon pri Roger Léger, sed ne trovis multon pri li. Se okaze vi scias pli multe pri tiu homo, bonvolu aldoni ĝin. Antaŭdankon --Dominik (diskuto) 06:50, 8 Feb. 2014 (UTC)

Dankon, estimata Dominik.
Bedaŭrinde mi scias pli malmulte pri Léger ol vi kaj aktuale nenion povas kontribui. ;-) Mi pro tio ĝojas, ke vi inicis tiun artikolon. Tamen vd, la art. pri la vortaro fr-eo (en 2010 skanita kaj libere havebla). Salutas -- Helga Schneider (diskuto) 18:24, 8 Feb. 2014 (UTC)