Uzanto-Diskuto:Jorge CAMACHO

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Help! Ĉu iu bonvolus malfari la movon de Vikipediisto:Jorge CAMACHO al Vikipediisto:jc?

Unue: Agrable, ke vi denove skribas ĉi tie, due: vian alvokon pri minimuma lingva atentemo mi entuziasme subtenas. --Montanesko 17:47, 17. Mar 2005 (UTC)

Mi faris laŭ via peto. Vikipediisto:Jc nun troviĝas en la listo por forigo, mi supozas laŭ via intenco (?)->Vikipedio:Forigendaj artikoloj. --Mo.

Bone. Prefere oni povu vidi la plenan nomon de la kontribuanto, kvankam foje aspektas iom peze. jc

Ĉar vi demandis pri ambiguaj vortoj: Eĉ se unuavide ŝajnas superflue, oni aldonu la ŝablonon {{apartigilo}}. (Eta luksaĵo de ĝi estas, ke ĝi aŭtomate transprenas la artikoltitolon :-) -- Montanesko 11:19, 19. Mar 2005 (UTC)

Dankon pro la malfaro. Tion pri la ŝablono mi ne bone komprenas. - jc

Via artikolo pri buŝi estas utila leksikografia kontribuo, sed laŭkaraktere ĝi ne vere taŭgas por enciklopedio, mi pensas. (Ĝi priskribas Esperantan vorton, ne la mondon.) Ĉu vi povus krei (stumpan) artikolon kun la titolo buŝa seksumado, ekzemple, kiun eblus ligi al alilingvaj artikoloj (en:oral sex, es:sexo oral, ktp), kaj mencii la esprimon tie?

Mi ne scias, ĉu jam ekzistas reta forumo por rapidaj leksikografiaj kontribuoj. Ekzistas la Reta Vortaro, sed nur spertulo povas rapide kontribui al ĝi. Ekzistas la Vikivortaro, sed ĝia Esperanta sekcio havas nur 209 artikolojn, do mi supozas, ke preskaŭ neniu konsultas ĝin. Ekzistas terminologio.org, sed tie temas pri terminologio, kiu ne estas la sama afero kiel leksikografio. Eble la solvo estus krei vikiecan forumon ligitan al la Reta Vortaro: tie ĉiu ajn povus rapide aldoni vorton aŭ citaĵon, kaj la kontribuo estus tuj videblaj kaj trovebla, kaj la kunlaborantoj povus poste prilabori la kontribuon por inkluzivi ĝin en la formale strukturita parto. ~ ~~ 62.253.128.11 62.253.128.11 17:14, 19. Mar 2005 (UTC) 17:14, 19. Mar 2005 (UTC)


Halo, kiel vi tradukus action film kaj show? Ĉu akciono estus akceptebla neologismo por action? Narvalo 08:23, 24. Mar 2005 (UTC)

Mi ne scias. Ial mi ne ŝatas "*akciono". Kial ne "agoplena filmo"? Kaj pri "show", aĥ, malfacila demando, sed eble prefere teni sin je "spektaklo" kaj, kial ne?, "(el)montro" aŭ "montr(aĵ)o". - jc

Ĉu vi intencas esperantigi iun liston de "famaj aŭ gravaj libroj kaj filmoj"? Se jes, de kie vi prenos la liston? Sube jen du ligoj al listo de 100 popularaj filmoj farita en Britio en 2001. Kiom el ili vi jam spektis? Mi konas homojn, kiuj vidis pli ol 80 el ili, sed mi vidis multe malpli ol tiom. Lingvano 12:59, 24. Mar 2005 (UTC)

http://www.channel4.com/film/newsfeatures/microsites/G/greatest/results/control.jsp?resultspage=01

http://film.guardian.co.uk/News_Story/Guardian/0,4029,606035,00.html

Provizore mi ne tempas tion fari. Do, se iu ekemas... bonvenon! - jc

Ĉu vi povas helpi min pri la difino de romano? Mi umas pri listo de Esperantaj romanoj. Mi ĵus elprenis el la listo kvar romanetojn de Sten JOHANSSON pro ilia mallongeco. Mi trovis per Guglo, ke vi recenzis ilin kaj donis "tri rekomendojn". Ĉu vi tamen konsentas, ke ili estas tro mallongaj por aperi en listo de romanoj? Cetere, mi konscias, ke kelkaj aliaj eroj estas elprenendaj el la listo. Ĝenerale mi klopodas uzi similan difinon de romano kiel la bibliografioj en "Vereco, distro, stilo: romanoj en Esperanto" kaj "Pigre pasas la nokto". Tamen, estas malfacile. Mi nun havas antaŭ mi la verketon Kompatinda Klem, kies teksto kovras 86 paĝojn, sed sufiĉe dense, por ke oni facile povus uzi 100 paĝojn; la rakonto pritraktas grandan parton de la vivo de la protagonisto; sed temas pri tre senpretenda verko laŭ la stilo. Ĉu ĝi estas romano? Ĉu gravas? Lingvano 21:45, 15. Apr 2005 (UTC)

Siatempe ankaŭ Osmo BULLER kompilis tian liston. Ankaŭ li devis teni sin je neeviteble arbitra limo, verŝajne 100 paĝoj. Sed eble oni konsideru certajn kazojn aparte, unuope. Nu, tiuj de Sten estas ja kurtaj krimromanoj pli ol noveloj... - jc


Vikimedia: Tradukaĵo de la semajno[redakti fonton]

Jen ne provo de persvado .. nur proveto (ne nun serioze: en vikipedio neniu devu aŭ devigu!)

  • Ĉu vi interesiĝas (aŭ emas interesigi alian hispanon) pri traduko de Antoni GRABOWSKI. Bedaŭrinde jen ankoraŭ mankas la glora hispana lingvo. (Tradukoj kiuj enlistiĝas ĝis dimanĉe 24:00h eniras tradukarkivon. La nepoj nin (mal)benos ... :-) Montanesko 19:15, 27. Apr 2005 (UTC)

Ho mi estis iom stulta, mi ĵus rimarkis, ke la tradukado jam komenciĝis ... Montanesko 19:43, 27. Apr 2005 (UTC)


Dankon pro via konsilo kaj pacienco. Mi provos esti pli zorgema pri miaj skribadoj. Mi estas usonano (akk "unulingvano" ;-) ), do bedaŭrinde kelkaj aspektoj da esperanto estas fremdaj al mi. Tamen, feliĉe, dum mi laboras ĉe vikipedio dum la lastaj monatoj, mi plibonigas. Do, mi esperas ke mi kontinuos plibonigi. Kore, Scott --Yekrats 18:46, 3. Maj 2005 (UTC)

"akk" (eble pli bone skribita, "a.k.k.") estas mallongigo de "ankaŭ konata kiel..." Ankaŭ, mi ofte forgesis la verbon "daŭri"! Ja, iufoje, mi estas lernanto! Denove, dankon pro la helpo. --Yekrats 11:27, 4. Maj 2005 (UTC)
Kion vi opinias pri tiuj ĉi: 2000-oj, 2005 tageventoj. LAŭ mi, ili devus esti 2000-aj jaroj, 2005-aj tageventoj aŭ tageventoj en 2005. Amike narvalo

"2005-aj tageventoj" principe signifas, ke ili estas ne la unuaj, sed la dumilkvinaj (t.e., la Unua Libro ne estas libro eldonita en la jaro 1). Mi do skribus 2005-tageventoj (kun ligostreko) aŭ, eble pli klare, tageventoj en 2005. 2000-oj povas esti kio ajn; ankaŭ 2000-aj jaroj pli klaras. - jc

Mi konsentas. Mi ekfaris multajn jardeko-artikolojn antaŭ multaj monatoj. Mi elektis la formaton "2000-oj" ĉar tiame ĝi ŝajnis simpla kaj mi trovis la saman formaton ligitan en vikipedio el aliaj artikoloj kaj Guglo. Tamen, nun, mi pensas ke 2000-aj jaroj pli klaras ankaŭ.
Ŝanĝado de miaj artikolo-titoloj al pli ĝustaj titoloj ne ĉagrenos min. Anstataŭe mi volas bonkvalitan ret-enciklopedion. --Yekrats 11:29, 5. Maj 2005 (UTC)

Diabla akuzativo[redakti fonton]

Kiam mi memoros la akuzativon? Diable, eble en aliaj enkarniĝoj! Vikipedio tre plibonigis mian Esperanton, nun mi povas uzi Esperanton ĉiutage, sed kompreneble mi ankoraŭ ne estas bona verkisto, eble en unu jaro aŭ du... Mi studas kaj dankegas al miaj amikoj kiuj korektigas min kaj miajn tekstojn! Mi rigardas min kiel lernanton, bonvole vidu min tiel. Roberto 22:51, 7. Maj 2005 (UTC)

Ho Ĥorĥe! Mi scias ke vi estas kuraĝa homo! Verku artikolojn pri Viro kaj Virino! Roberto 21:14, 10. Maj 2005 (UTC)

Dankon Ĥorĥe[redakti fonton]

Dankon, ankaŭ mi ne bone scias la malsamo inter provi kaj pruvi (kiuj, interalie, tre similas al pravi).Roberto 14:01, 18. Jun 2005 (UTC) Kaj mi ankaŭ forgesis la akuzativon! diable!Roberto 14:04, 18. Jun 2005 (UTC)

Se vi faras ion por la unua fojo, aŭ por vidi ĉu vi sukcesos, vi provas fari tion. Se vi montras la verecon aŭ pravecon de argumento aŭ de fakto, vi pruvas ĝin. Memoru la diron: "Provu pruvi ke vi pravas". - jc

Hodiaŭ mi sciiĝis ke mia 18-jaraĝa umikino gravediĝis de ŝia edzo, morgaŭ mi provos memori tion. Ĉu mi pravas?Roberto 14:10, 18. Jun 2005 (UTC)

Jes, vi pravas. Sed unue utilus pruvi, kiu estas la fakta patro. - jc

Kiel mi povas traduki la portugalan oxalá, hispanan ojalá? Roberto 18:51, 19. Jun 2005 (UTC)

Espereble li venos. Bele, se li venos. La dioj lin venigu. - jc

Mi tradukis, en artikolo pri Panamane, la oftan hispanlingvan dirmanieron "Ojala, con la gracia de Dios" kiel "Divole, kun la beno de Dio", sed ŝajnis al mi tro redunda. "La dioj lin venigu, kun la beno de Dio" estas tro stranga. Eble "Espereble, kun la beno de Dio" estas pli bona. Roberto 00:10, 20. Jun 2005 (UTC)

Atentigeto[redakti fonton]

Mesaĝo al vi ĉe Diskuto:Nankingo. Bab 14:51, 2. Jul 2005 (UTC)

Saluton, Ĥorĥe! Bone vidi vin! Roberto 15:27, 18. Dec 2005 (UTC)

Dankegon[redakti fonton]

Saluton, S-ano; Dankegon pro via mesaĝo. Ĉu mi havas Eraregojn ĉe mia Paĝo?? kiel vi trovis min? Kuartaseo  08:43, 3. Jan 2006 (UTC)
Dankegon ree Kio vi pensas pri la Ŝablonoj?

Mi respondas viapaĝe, kaj profitas por forigi la atentigon - jc

Tamen ne sukcesis. Ĉu iu povas forigi la atentigon se ĝi pluas?!

Konkurso[redakti fonton]

Dankon pro la kuraĝigaj vortoj pri mia partopreno en la konkurso. Mi nur bedaŭras ke ne estas pli da konkurantoj, kaj mi kredas ke aliaj konkursaĵoj estos certe pli valoraj ol la mia.

Jorge, mi permesis al mi apartigi viajn du loĝlokojn : alikaze la ligiloj montris nenien. Arno Lagrange  12:21, 3. Jan 2006 (UTC)

Babelŝablonoj[redakti fonton]

Ĉu vere la ŝablono eo-3 ne tute legeblas? Verŝajne dependas de via foliumilo. Por mi ĝi ĝuste aperas. Mi uzas Mozilon 1.4. La superflua malplena linio post eo-3 venis el la ŝablono kiu naskas ĝin. Riparite kiam vidate sub Mozilo sed ne sub IE damne ! . -- Arno Lagrange  07:48, 5. Jan 2006 (UTC)

Legeblas. Dankon. - jc


Ĉu ekzistas traduko por en:carrot and stick Kuko kaj skurĝo ~ laŭ hungara. Narvalo 12:42, 5. Mar 2006 (UTC)

Dankon, la E-a versio sonas por mi perfekta. Narvalo 07:28, 7. Mar 2006 (UTC)

Liv ULLMANN[redakti fonton]

Nu: Diskuto:Liv ULLMANN. Bab 08:54, 10. Mar 2006 (UTC)

Mi ne komprenas viajn redaktojn. Se vi komencos artikolon per unu frazo, kiu havas sole 8 vortojn kaj dum longa tempo okazas nenio kun ĝi, ĉu tio estas en ordo? Se vi volas daŭrigi, bonvolu venontfoje marki viajn redaktotajn artikolojn per ŝablono {{redaktata}}, por ke aliaj sciu, ke iu ankoraŭ redaktos ĝin. Alie oni pensu, ke tio estas plua nebona ŝerco. Petro 26. Mar 2006 16:47 (UTC)

Pardonu! Mi ne spertas pri ŝablonoj. Mi ankaŭ ne kundividas la signifon kiun vi donas al la esprimo "longa tempo" (kelkaj horoj ne egalas al pluraj tagoj). Mi ankaŭ ne komprenas vian malpaciencon. - jc

Esperanta Respubliko[redakti fonton]

Saluton Jorge. Via ideo enmeti bildon de ekster la vikipedio ne funkcias, ĉar la softvaro ne subtenas tion. Bildoj nur povas esti en la Esperantovikipedio aŭ sub commons. Vi devus alŝuti, se la kopirajto de la originala bildo tion permesas. Kore --Tlustulimu 15:16, 13. Apr 2007 (UTC)

Sed kiel oni alŝutu? Mi disponas la foton en mia komputilo. jc

Tio facilas. Nome per la maldekstra menuero "Alŝutu dosieron", kiu troviĝas en la menuo titolita per "iloj". Pliaj detaloj troviĝas en la artikolo Kiel uzi bildojn. Mi esperas, ke mi povis helpi al vi. Kore --Tlustulimu 15:58, 13. Apr 2007 (UTC)


Bonan tagon, bona verkisto. Mi skribis kvante grandan artikolon pri la pola literaturo. Ĝi estas sendube plej granda artikolo konsistanta ie la literaturon en la lando, kulturo ktp. Antaŭ mi ĝin vere finis iu proponis artikolon por ALDS kaj mi sciigis ke ĝi estas polurenda. Mi ne volas ke vi ĝin poluru sed legu kaj opiniu pri ĝi. Kaj mi ankaŭ volas demandi: kion vi opinias pri verkoj de Gombrowicz kaj Bruno Schulz?--Divi leschi genus amo 16:48, 10. Jan 2008 (UTC)

La rikololtilo nomiĝas falĉilo http://eo.wikipedia.org/wiki/Komunista_partio --Illumniatus149.234.246.222 13:48, 27. Feb 2008 (UTC)

rikoltilo, serpo[redakti fonton]

"serpo kaj martelo" aperas en mezgranda germana vortaro de Krause. Rikoltilo - laŭ mi - povas esti eĉ kombajno. Se http://www.ikek.org/pri-ni.html#redaktoro uzas la vorton rikoltilo, mi akceptas tion. Ĉi vi volas demandi ilin? Narvalo 17:13, 29. Feb 2008 (UTC)

Serĉante en guglo, pri rikoltilo kaj martelo, trovis nur vian artikolon kaj unu alian, dum pri serpo kaj martelo dum min. 50 (krom vikipedio). La lingvo evoluas kaj korektas la dekomencajn misuzojn.

Narvalo 17:13, 29. Feb 2008 (UTC)

Mi ne scias, kies konduto estas skandala. Mi jam estas la dua persono eĉ ne sciinte pri lia diskuto al temo de serpo kaj rikoltilo en via diskutpaĝo (post Narvalo), kiu kontraŭas viajn ŝanĝoj de serpo kaj rikoltilo. Vi devus esti enpensiĝi pri via konduto. Mi povas aldoni, kion ajn mi deziras, Vikipedio estas libera. Se vi ne konsentas kun argumentoj de du personoj, kaj pluraj lingvoj, tio estas malbone. Petro@diskkont 18:30, 2. Mar 2008 (UTC)
La nuna diskuto havas nenian rilaton kun lingva deveno. En la hispana ni havas tute apartan vorton por "rikoltilo" ("hoz"), nederivitan el la verbo "rikolti" ("cosechar"). Bedaŭrinde Narvalo kaj vi plu disvastigas oftan eraron, anstataŭ helpi korekti ĝin. Vi fajfas pri NPIV, Zamenhof kaj la Esperanta Bildvortaro. En ordo. Mi kredis, malgraŭ la avertoj de Bertilo Wennergren k.a., ke eblas kunkonstrui konsultindan vikipedion. Nun vi pruvas la malon, nome ke kontraŭ kapricoj validas neniaj solidaj argumentoj. Dankon pro tio ke vi forigas min el ĉi entrepreno. - jc

ŝ : Esperantisto[redakti fonton]

Saluton Jorge, vidante, ke vi redaktas paĝojn pri esperantistoj, mi demandas vin, ĉu ne ĝenus vin aldoni en ilin ankaŭ ŝablonon Esperantisto, ĉar eble ankaŭ la aliaj ĝojus vidi la paĝojn pli belaj. Mi mem ne sufiĉas postsekvi vin kaj aldoni ilin en ĉiujn paĝojn. Dankas. Kerio 14:55, 6. Sep 2008 (UTC)

permesiloj[redakti fonton]

Saluton,

mi ĝojas ke vi kunlaboras al Vikipedio.

Pri permesiloj (licencoj) es--kani 20:36, 19. Okt 2008 (UTC)tas iom komplike en Vikipedio. Por eviti ke oni forigus viajn alŝutitajn bildojn de BA, mi aldonis la necesajn indikojn.

Estime,

Yves Nevelsteen 18:33, 19. Okt 2008 (UTC)

Kontribuintoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke vi ĵus enmetis artikolojn pri kontribuintoj en la Almanako. Vidu, ke se ili enhavas nur unu frazon, ili povos esti forigita de regulemaj vikipediistoj. Por eviti tion, vi povas aldoni almenaŭ du etajn frazojn, ekzemple: Li estas el Panamo. Li interesiĝas pri studado de antikvaj moneroj.--kani 20:36, 19. Okt 2008 (UTC)

Saluton Jorge. Kani pravas : vi simple ne rajtas krei aron da artikoletoj kun du aŭ tri vortoj. Ĉiuj ĝermoj enhavu minimume tri frazojn kaj kategorion. Mi petis forigon de ĉiuj ĝermetoj rilate al kontribuintoj al la BA. Ili baldaŭ malaperos, krom se oni plibonigas ilin. Kore, Thomas Guibal 04:37, 20. Okt 2008 (UTC)

Saluton!,

mi tre ĝojis vidi, ke vi kontribuis al la artikolo pri esperantlingva literaturo tuj post miaj hieraŭaj redaktoj. Kaj, dum miaj redaktoj estis ĉefe "stilaj" (mi aldonis ligilojn, korektis mistajpitajn nomojn, ktp), via redakto estis pli signifohava, ĉar vi prave enkondukis rimarkon pri la kutima divido de la historio de nia literaturo en kvin periodojn. Mi vere esperas je via plukunlaborado, ĉar vi ja posedas la bezonatajn sciojn por multe pliriĉigi la paĝon - aparte kiam temas pri literaturo post la dua mondmilito (tiu parto ankoraŭ mankas en la artikolo).

Mi nur atentigas vin, ke en Vikipedio la plej elstaraj titoloj ĉiam estu duarangaj (== Tiel ==), neniam unuarangaj (= Tiel =). Tio estas delonge establiĝinta kutimo en ajnalingva vikipedio, kiu tre verŝajne estiĝis pro tio, ke unuarangaj titoloj aperas pli grandaj ol la artikoltitolo mem. Amike, --WinstonSmith 23 Feb 2010

Pandemonio[redakti fonton]

Saluton, Pino

Mi rimarkis ke vi reviziis fuŝredakton de la artikolo Pandemonio, tamen lasis la aferon senŝanĝa. Nu, iu anonima strangulo konstante malfaras miaj redaktojn de tiu artikolo kaj de alia pri la t.n. Hispana Opo por restigi absurde, ridinde kaj neenciklopediece malmodestajn taksojn pri tiuj du fenomenetoj de la E-literaturo. - jc

Saluton JC,

Bonvolu pardoni. MI viglos. --pino 14:42, 17. Jul 2010 (UTC)

Saluton! Ĉu vi volas alŝuti vian bildon akaŭ ĉe LibraryThing: Jorge Camacho? Antaxudankon! amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:34, 8. Okt 2010 (UTC)


Mi bezonas helpon[redakti fonton]

Hola, mi nombre es Iván Robaina Bychkó, tengo 17 años y soy un wikipedista cubano, estoy muy interesado en el estudio del esperanto, razón por la cual me gustaría establecer contacto contigo, si deseas ayudarme puedes contactarme mediante mi e-mail: nayesda.daria@medired.scu.sld.cu

Saluton Jorge! Mi ŝatus alinomi vian artikolon "La elefantulo (filmo)" al ĝia originala titolo "The Elephant Man (filmo)". Ĉu vi konsentas aŭ malkonsentas al tiu alinomado? --Dominik (diskuto) 06:25, 21 Sep. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:08, 30 Dec. 2013 (UTC)

Subskribo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi bonvolus ŝanĝi sian subskribon tiel, ke ĝi ne ligos al artikolo (do ne estu en formo [[Jc]]) sed prefere ligu rekte al via uzanto-paĝo? Estas malpreferate ligi de artikola nomspaco al uzanto-nomspaco. Vidu ankaŭ rilatan diskuton. Amike. --KuboF (diskuto) 18:15, 16 Apr. 2014 (UTC)

Ŝanĝo de uzantonomo[redakti fonton]

Jorge, mi ĵus malkovris, ke via uzanto-paĝo ne kongruas kun via uzanto-nomo. Tio estas sufiĉe maltaŭga situacio, ĉar tiel ne funkcias iuj iloj (ekz. nombrilo de kontribuoj) kaj la sistemo montras, ke vi (kiel uzanto) ne ekzistas. Bonvolu aldoni peton pri alinomigo al Vikipedio:Alinomi uzanton. Amike. --KuboF (diskuto) 18:18, 16 Apr. 2014 (UTC)

Jorge, ĉu ni eventuale alinomu vian paĝon al Jorge CAMACHO por ke ĝi kongruu kun via uzantonomo? Vi daŭre povos peti bonan alinomigon. Amike. --KuboF (diskuto) 15:47, 23 Apr. 2014 (UTC)
Bone. Sed bv inkludi la informojn de https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Jorge_CAMACHO -- Jorge

kulturoteko aŭ mediatejo ?[redakti fonton]

Saluton estimata Jorge

En 2013 vi helpis nin uzanto:Chipougne kaj mi uzanto:edesbrieres konstrui vorton por traduki " médiathèque" el la franca.

Vi proponis " kulturoteko". Tiun vorton ni uzis en nia " médiathèque" ene de nia esperanta loka klubo en Dole. Iom post iom la vorto famiĝetis ĉe la estraro mem de la "kulturoteko".

Nia grupeto kreskas kaj necesas paroli pli ofte kun neesperantistoj el la urbestraro. Ni bezonas vorton por " médiathèque".

Okaze de retkonversacio kun Brian Moon, akademiano, mi skribis "kulturotekon". Li forte preferas " mediatejo"n, konstruita el la vorto " mediato". "Teko" laù li ne estas uzata en tiu senco inter esperantistoj, laù li tio estas eraro en PIV.

Mi ne havas opinion, sed ni urĝe bezonas vorton por montri ke esperanto estas efika lingvo al neesperantistoj. Ĉu vi konsentus renomi vian artikolon per " mediatejo" ?

kore edesbrieres


Ne atentu la lingvajn manietojn de Brian Moon. En Esperantujo, ne nur en (N)PIV, -otek/o estas uzata tiusignife: gazetoteko, diskoteko ktp. Kontraste, mediat/o ne ekzistas, do mediatejo estas plene ansurda, krom malbela kaj misgvida (pro -at-). La vikipedia artikolo ne esas "mia", sed mi preferas ne vidi mian nomon ligita kun tiu monstrajho de Brian. Amike, jc


Dankon pro via respondo ;-)

Via subskribo[redakti fonton]

eblas klaki al tiu ĉi butono por sukskribi

Saluton. Nur ne tre grava rimarko pri via subskribado: Kiam vi subkribas [[jc]], tio estas traktata kiel ligilo al artikolo. Pli bonus subskribi [[Uzanto:Jorge CAMACHO|jc]], kio rekte ligos al via uzantopaĝo. Vi povas ankaŭ agordi vian subskribon kaj poste nur skribi ~~~~, kio aŭtomate kreas subskribon (ankaŭ nun) kaj aldone ankaŭ daton. Amike. --KuboF (diskuto) 18:15, 7 Dec. 2014 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:JorgeCamachoNov2005KikeCalvo.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:12, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

PS: Se vi iam volus reaperigi la dosieron, por ankoraŭ aldoni al ĝi permesilon, vi simple povos peti iun administranton pri tio. Tia peto facilas en la e-lingva vikipedio kaj preskaŭ neeblas en la vikipedia komunejo... ThomasPusch (diskuto) 09:37, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Esperantigo de ĉinaj vortoj[redakti fonton]

Vi verkis ĉi tiun artikolon, sed mi ne povas trovi iun ajn fonton pri la EPĈ-sistemo (kaj mi eĉ kontaktis EPĈ-on mem). El kio vi prenis vian informon? Antaŭdankojn. --Yehadut (diskuto) 04:19, 20 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Jorge CAMACHO, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Via listo de artikoloj, kiujn vi iam volus fari[redakti fonton]

Kara Jorge, mi ankoraŭ atendas kaj tre bonvenigus vian artikolon pri la reĝisoro Emir Kusturica, kies iaman kreon vi anoncis en via uzantopaĝo... {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 09:04, 9 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Jorge, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]