Saltu al enhavo

Vaira Vīķe-Freiberga

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaira Vīķe-Freiberga
Persona informo
Vaira Vīķe-Freiberga
Naskiĝo la  1-an de decembro 1937(nun 1937-12-01)
en Rigo, Latvio
Lingvoj latvafranca vd
Ŝtataneco Latvio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Viktorio
Universitato McGill
Universitato de Toronto Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio sendependa
Subskribo Vaira Vīķe-Freiberga
Familio
Edz(in)o Imants Freibergs
Infanoj du
Profesio
Okupo politikisto
psikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Psikologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Rigo vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Latvio
Dum 8-a de julio 19998-a de julio 2007
Antaŭulo Guntis Ulmanis
Sekvanto Valdis Zatlers
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vaira VĪĶE-FREIBERGA (naskiĝis la  1-an de decembro 1937(nun 1937-12-01), do nun 86-jara) estas latva psikologino, kuracistino kaj politikistino. De la 8-a de julio 1999 ĝis la 8-a de julio 2007 ŝi estis la ŝtata prezidanto de Latvio. Vaira Vīķe-Freiberga ne reprezentas politikan partion.

D-rino Vīķe-Freiberga kun siaj gepatroj en 1944 fuĝis el Latvio, unue al Maroko, en 1954 al Kanado, kie ŝi post la fino de la mezlernejo studis psikologion en la Universitato de Toronto kaj poste medicinon en la Universitato McGill en Montrealo. Inter 1965 kaj 1998 ŝi estis profesoro pri psikologio en la franclingva Universitato de Montrealo, kaj akiris altan renomon pri sia fako en Kanado.

En junio 1998 ŝi nomumiĝis emerita profesoro de la universitato, revenis al Latvio kaj en oktobro 1998 la ĉefministro de Latvio nomumis ŝin direktorino de la nove fondita Latvia Instituto en Rigo. En junio la latvia parlamento Saeima nomumis ŝin ŝtata prezidantino de Latvio, la unua virino en tiu posteno, kaj ŝi komencis sian oficon en julio - kvar jarojn poste, en 2003, ŝi reelektiĝis por dua oficperiodo. Dum ŝiaj ok jaroj kiel prezidanto de Latvio, ŝi ludis gravan rolon pri la membriĝo de la Respubliko Latvio en NATO kaj la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]