Vanuatua petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanuatua petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma occulta
(Imber & Tennyson, 2001)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vanuatua petreloPetrelo de Falla, Pterodroma occulta, estas birdospecio de la familio de petreloj. Tiu malmulte konata marbirdo estis unuafoje science priskribita en 2001 baze sur ses specimenoj kaptitajn en 1927 el Mere Lava, Vanuatuo, kaj ununura sola trovita ĉe marbordo en 1983 en Novsudkimrio, Aŭstralio. La unua konfirmita nestoloko estis malkovrita nur en 2009 sur la insulo Vanua Lava, Vanuatuo, sed baze sur informoj el lokanoj la specio reproduktiĝas ankaŭ sur Mere Lava.

La IUCN ankoraŭ ne agnoskis la Vanuatuan petrelon kiel specio, sed retenas ĝin kiel subspecio de la tre simila Blankakola petrelo, P. cervicalis, kun la "kombina" specio konsiderata Vundebla.

La alternativa nomo rememoras la ornitologon de Novzelando nome Robert Alexander Falla.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio similas al la Blankakola petrelo, sed ĝi estas iome pli malgranda nome 40 cm longa kaj kun pezo de 300-350 g. Ĝi havas nigran kronon, blankan nukon, malhelgrizajn dorson, flugilojn kaj voston, kaj pli malhelan pugon. La subaj partoj estas blankaj kun malhelaj bazoj en unuarangaj plumoj. Kiel ĉe la Blankakola petrelo, la supraj partoj de eluzitaj birdoj iĝas pli malhelaj.

Estas tre malfacile separi la Vanuatuan petrelon el la Blankakola petrelo mare.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu estas solema pelaga specio de malfermaj maroj en sudokcidenta Pacifiko. Ĝi havas senpenan gracian flugmanieron per nur kelkaj flugilfrapoj, kaj ne sekvas ŝipojn. Ili manĝas dumfluge, plukante fiŝojn kaj kalmarojn el la surfaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]