Varia paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Varia paruo
Varia paruo
Varia paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Cyanistes
Specio: C. varius
Cyanistes varius
(Temminck & Schlegel, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Varia paruo (Cyanistes varius; ankaŭ Parus varius, Poecile varius kaj Sittiparus varius) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol granda paruo. Ĝi estas disvastigata en orienta Azio en Japanio, Koreio, Tajvano, kaj loke en nordorienta Ĉinio (suda Ljaŭningo) kaj plej malproksima sudorienta Rusio (sudaj Kuriloj).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 12–14 cm longa kaj pezas 16–18 g. La enverguro estas 6.0–7.8 cm. Ĝi estas simila al aliaj paruoj ĉu de la genro kiel la Blua paruo ĉu de aliaj genroj kiel la Granda paruo, sed pli multkolora. En la nomiga raso P. v. varius la krono, beko, mentono, gorĝo, la supra brusto kaj nuko estas nigraj. Frunto, vizaĝo kaj vangoj estas blankaj, la unua kun bruneca nuanco. Simile al aliaj paruoj estas blanka vizaĝozono ĉirkaŭita de nigro, sed ne kiel ĉirkaŭa strio, sed kiel tri klinitaj aŭ horizontalaj strioj: nigre krone, blanke vizaĝe kaj denove nigre gorĝe. Dorso, flugiloj kaj vosto estas bluecgrizaj al malhelgrizaj, kiel ĉe aliaj membroj de la genro. Supra dorso, malsupra brusto, ventro kaj subvosto estas helbrunaj. El la krono al la nuko iras maldikega blanka vertikala centra linio tre rimarkinda en la nigra fono. Aliaj subspecioj havas pli malhelan nuancon dorse kaj vange, P. v. owstoni havas helbrunajn vangojn kaj supra dorso de P. v. olivaceus havas olivverdan nuancon. Gamboj estas malhelgrizaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino estas iom pli hela ĉe flankoj. Junuloj estas pli olivverdecaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties vivejo konsistas el malferma miksita arbaro, ĉefe kun la japanaj specioj de Castanopsis nome la Pintfolia kastanopso kaj la Japana lariko, arbaroj de koniferoj kun Japana taksuso, Sugio, kaj pinoj, krom arbaroj de bambuo ĉe montaj deklivoj kaj ĉe rivervaloj. Tio dependas de la lando kaj de la regiono. Ili ne facile alproksimiĝas al vilaĝoj kaj urbaj zonoj, sed en Japanio kaj Koreio eblas vidi ilin ĉe la sanktejoj ĉirkaŭataj de arboj aŭ eĉ en ĝardenoj sufiĉe arbaraj. Sude de Japanio tiu birdo povas atingi altecojn de 1600 m en srbaraj montetoj. Ne supreniras la 1000 m en Honshu kaj estas en malaltaj teroj en Hokaido kaj en Koreio.

Tiu palearktisa specio moviĝas soleca aŭ pli ofte en paroj kiuj estas porvivaj. La teritoriojn okupas la tutan jaron kun stabilaj limoj kiujn defendas vigle dum la reproduktado. Aŭtune kaj vintre formas aretojn kun aliaj specioj por kune manĝadi. Ili serĉas sian nutradon en foliaro, branĉoj kaj eĉ la trunko. Pli malofte eĉ surgrunde. La Varia paruo manĝas miksitan dieton konsista de semoj kaj insektoj, ĉefe raŭpoj. Dum la reproduktado ili manĝas ĉefe insektojn kaj araneojn, dum aŭtune kaj vintre ili manĝas principe berojn kaj nuksojn. La birdoj de Mijake-Jima stokas amasojn de nuksoj kiujn ili manĝas ĝis la fino de la vintro. Tiuj utilas ankaŭ kiel ofero por la nuptaj ceremonioj. Eventuale, se restas sufiĉe, utilas kiel nutrado por la birdidoj dum la komenco de la nova sezono.

La alvoko estas tre varia kaj konsistas inter aliaj de bas-tonoj kiuj sonas kvazaŭ tzu….tzu….tzu… aŭ “ĉi-ĉi-ĉi”.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La sezono varias laŭ la regionoj. Aprile kaj maje en Rusio, junie en Koreio, kaj en Japanio en aprilo en la sudaj insuloj, maje en la centraj kaj eĉ junie en la plej norda Hokaido. La nesto estas farata en natura arbortruo aŭ de stumpo, ĝis 6 m supergrunde. Foje ili kavas sian propran neston en stumpo aŭ uzas neston abandonita de pego. Plej malofte ili okupas artefaritan neston aŭ truon en subtegmento. La konstruadon faras la ino kiu uzas ĉefe muskon. La ovodemetado varias laŭ la latitudoj. La demetadoj estas malpli nombraj kaj la ovoj pli grandaj ju pli sude de Japanio ol en ĉefaj insuloj. El 6 al 7 ovoj en Honŝu, nur 4 en Mijake-Jima kaj 5 en la insuloj Izu. La ovoj estas blankaj kun malgrandaj ruĝecbrunaj makuletoj ĉe la larĝa parto.

La ino kovas dum 12 al 14 tagoj. La idoj elnestiĝas 17 al 21 tagojn post eloviĝo, sed ili restas ĉe la gepatroj dum 7 al 20 tagoj en la ĉefaj insuloj kaj dum 15 al 80 ĉe Mijake-Jima. Tie la birdidoj adoptas troigan sintenon por peti nutradon. En la sudaj insuloj povas okazi dua ovodemetado julie.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kun la Blankfrunta paruo, tiu specio estis foje separata en la genro. Sittiparus. Alternative ili estis lokitaj en la grupo de la Blua paruo nome Cyanistes. Ĵuse ili estis konsiderataj kiel subgenro de Parus, kun la Varia paruo en Sittiparus pli ol en Cyanistes.

Tamen analizoj de DNA indikas ke Cyanistes estas tre distinga el aliaj paruoj kaj certe separata genro, dum Sittiparus ne estas distinga genro sed estu konsiderata subgenro de Poecile, se tiuj estas separataj kiel distinga genro (kion konfirmas la lastajn informojn kaj kelkaj fakuloj, kiel tiuj de la American Ornithologists' Union).

En Poecile tiuj specioj formas parton de grupo de ŝajne pli bazaj specioj, kies rilatoj ne estas klaraj. Ili inkludu ankaŭ la speciojn de la Funebra paruo, probable la Blankfrunta paruo kaj eble la Blankbrova paruo kaj la Kaspia paruo (Gill et al., 2005). La genro nome Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun la specinomo fine per varia); tamen tion ne diris la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj la ICZN la genronomo estu maskulina, kun nomofino en varius (del Hoyo et al. 2007).

Estis priskribitaj nombraj subspecioj, kun multe da diversigo en la insuloj de suda Japanio; oni konsideras kutime validaj nuntempe 9, el kiuj unu iĝis formortinta en la 20a jarcento:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Parus varius. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Novembro 2006. Malplej zorgiga
  • del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  • En la franca pri tiu specio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]