Versailles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Versailles
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Versailles
Kantono Versailles-Nordo
Versailles-Nordoriento
Versailles-Sudo
Komunumaro Communauté d'agglomération Versailles Grand Parc
Urbestro François de Mazières (2008–2014)
Insee-kodo 78646
Poŝtkodo 78000
Demografio
Loĝantaro 86 477 (2009)
Loĝdenso 3 303,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo)48.804722.13417Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo)
Alteco 103 ĝis 180 m
Areo 26,18 km2
Situo
Versailles (Francio)
Versailles (Francio)
DEC
Map
vdr

Versailles [vɛʁsɑj] (Esperante Versajlo) estas franca komunumo, prefektejo de la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi havis 86 477 loĝantojn en la jaro 2009[1].

Versailles estas mondfama urbo, konata precipe pro sia kastelo, konstruigita de Ludoviko la 14-a.

La kastelo de Versailles, pentrita en 1668


Geografio

Situo

Versailles troviĝas proksimume 17 km sudokcidente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas:

Kvartaloj

Versajlo konsistas el diversaj kvartaloj:

  • Notre-Dame
  • Saint-Louis
  • Montreuil
  • Porchefontaine
  • Clagny-Glatigny
  • Chantiers
  • Jussieu-Petit bois-Picardie
  • Satory

Kulturo

La Marmora Kortego

Monumentoj

  • Kastelo de Versajlo
  • Katedralo Sankta Ludoviko
  • Preĝejo Notre-Dame
  • Stacidomo Versailles Rive-Gauche
  • Palmoludejo

Muzeoj

  • Muzeo Lambinet
  • Muzeo de la kaleŝoj
  • Muzeo de la parlamento
  • La Osmothèque

Famuloj

Ĝemela urbo

Versajlo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[2] 

Esperantaj eventoj en Versajlo

Versajlo estis la loko de la 5-a Internacia Junulara Kongreso en 1949.

Notoj kaj referencoj

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78646-Versailles (france). Alirita la 21-an de novembro 2012.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo