Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Ĉu vi pretas helpi?[redakti fonton]

-> Virusoj ĉe Vikifontaro --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 04:04, 7 Okt. 2012 (UTC)

Ho, ve! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:57, 7 Okt. 2012 (UTC)
La ligilo evidente malĝustas, ĝustas s:Vikifontaro:Diskutejo#Viruso - memoru, ke wikisource: estas en.wikisource.org, dum s: (aŭ wikisource:eo:) estas eo.wikisource.org. darkweasel94 (diskuto) 14:43, 7 Okt. 2012 (UTC)

Upcoming software changes - please report any problems[redakti fonton]

(Apologies if this message isn't in your language. Please consider translating it)

All Wikimedia wikis - including this one - will soon be upgraded with new and possibly disruptive code. This process starts today and finishes on October 24 (see the upgrade schedule & code details).

Please watch for problems with:

  • revision diffs
  • templates
  • CSS and JavaScript pages (like user scripts)
  • bots
  • PDF export
  • images, video, and sound, especially scaling sizes
  • the CologneBlue skin

If you notice any problems, please report problems at our defect tracker site. You can test for possible problems at test2.wikipedia.org and mediawiki.org, which have already been updated.

Thanks! With your help we can find problems fast and get them fixed faster.

Sumana Harihareswara, Wikimedia Foundation Engineering Community Manager (talk) 02:50, 16 Okt. 2012 (UTC)

P.S.: For the regular, smaller MediaWiki updates every two weeks, please watch this schedule.

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Fundraising localization: volunteers from outside the USA needed[redakti fonton]

Please translate for your local community

Hello All,

The Wikimedia Foundation's Fundraising team have begun our 'User Experience' project, with the goal of understanding the donation experience in different countries outside the USA and enhancing the localization of our donation pages. I am searching for volunteers to spend 30 minutes on a Skype chat with me, reviewing their own country's donation pages. It will be done on a 'usability' format (I will ask you to read the text and go through the donation flow) and will be asking your feedback in the meanwhile.

The only pre-requisite is for the volunteer to actually live in the country and to have access to at least one donation method that we offer for that country (mainly credit/debit card, but also real-time banking like IDEAL, E-wallets, etc...) so we can do a live test and see if the donation goes through. All volunteers will be reimbursed of the donations that eventually succeed (and they will be low amounts, like 1-2 dollars)

By helping us you are actually helping thousands of people to support our mission of free knowledge across the world. Please sing up and help us with our 'User Experience' project! :) If you are interested (or know of anyone who could be) please email ppena@wikimedia.org. All countries needed (excepting USA)!

Thanks!
Pats Pena
Global Fundraising Operations Manager, Wikimedia Foundation

Sent using Global message delivery, 16:55, 17 Okt. 2012 (UTC)

Importo de artikoloj pri Afrikaj setlejoj[redakti fonton]

Nia Vikipedio ricevis proponon laŭ kiu ni povus, enkadre de en:Wikipedia:WikiAfrica, importi multajn artikolojn pri setlejoj en Afriko kun sufiĉe aktualaj datumoj. La artikoloj estus robote kreitaj, ekzemplojn vidu en it:Categoria:Villaggi del Botswana. Laŭ mia rapida kontrolo estas stato de Afrikaj setlejoj en nia Vikipedio sufiĉe mizera, ni havas artikolojn precipe pri grandaj urboj, provincoj ks. Artikoloj pri vilaĝoj preskaŭ tute mankas.

Antaŭ ol mi faros pliajn paŝojn mi ŝatus scii la opinion de nia komunumo ĉar tia importo ja havas du flankojn. Unuflanke tiaj artikoloj povas resti longan tempon netuŝitaj en ilia ĝerma formo. Duaflanke ili ja riĉigos nian Vikipedion per artikoloj kiujn, ĉiuokaze, aliaj Vikipedioj jam havas (ankaŭ robote) kreitajn. Scivoleme, KuboF (diskuto) 21:53, 19 Okt. 2012 (UTC)

La demando estas: Ĉu tiaj robotfaritaj artikoloj estas utilaj? Vi mem diris ke tiuj artikoloj povus resti longan tempon kiel nur ĝermoj, aliaj vikipedioj uzas tian artikolon por pligrandigi la kvanton da artikoloj (Ekzemple la franca vikipedio havas centojn da artikoloj pri vilaĝetoj sed la enhavo de tiuj artikoloj estas mizera), mi preferas havi altkvalitan artikolojn ol havi multajn senvalorajn artikolojn. Verdire, ni jam havas sufiĉe da ĝermojn kaj artikoletojn pri ajnaj aferoj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:45, 19 Okt. 2012 (UTC)
Se la datumoj estas aktualaj, tio estus bone, tamen, ĝermoj abundas, kaj malmulte helpas. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 01:04, 20 Okt. 2012 (UTC)
Supraĵe rigardinte la italan ekzemplon, mi konstatis ke tiuj artikoloj estas orfaj kaj ne havas intervikiajn ligilojn. Nu, malfacile prijuĝi ilian utilon. Tiaj centoj da artikoletoj certe ne troviĝus en papera eldono de enciklopedio. --Dominik (diskuto) 03:35, 20 Okt. 2012 (UTC)
Vikio ne estas papera --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 04:21, 20 Okt. 2012 (UTC)
En Bocvano mi ne estas hejme, sed se estus Sud-Afrikaj setlejoj, mi povus aldoni iom. Mia alia sugesto: ĉu la roboto povus krei ĉeĥajn aŭ polajn vilaĝojn? Ja estas redaktantoj en tiuj landoj, krome roboto komprenas tiujn. --Crosstor (diskuto) 12:19, 20 Okt. 2012 (UTC)
Same kiel Crosstor, en Bocvano mi ne sentas min hejme, sed se estus Tanzaniaj setlejoj, mi povus helpi. --Dominik (diskuto) 12:44, 20 Okt. 2012 (UTC)
Crosstor: Roboto povas krei ion ajn se havas datumojn. Nun ni povas akiri datumojn pri Afrikaj setlejoj; se ni povus havi materialojn pri la Ĉeĥaj, Polaj eĉ Mongolaj, mi povus prizorgi kreon. (tamen, nuntempe mi preparas kreon de artikoloj ankaŭ pri asteroidoj, do iom tro multe por samtempa traktado...)
Dominik: Mi povas peti datumojn nur pri konkretaj elektitaj landoj. Tamen mi verdire ne scias kiuj datumoj estas uzeblaj (mi havas nur tre limigitajn informojn). --KuboF (diskuto) 19:54, 20 Okt. 2012 (UTC)

La 2-a Esperanta Vikimanio okazos en Slovakio![redakti fonton]

Karaj gekolegoj,

post sukcese trapasinta Vikimanio, kiu okazis en oktobro 2011 en Svitavy, (fotogalerio de la aranĝo videblas ekz. en http://muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/17-wikimanie-vikimanio.html kaj vikipedia artikolo pri ĝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Vikimanio) la partoprenantoj interkonsentis okazigi pluan vikipediistan renkontiĝon dum la aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2012 en la vinurbeto Modra (Slovakio), situanta ĉ. 30km de la ĉefurbo Bratislavo. La ĉeforganizanto estas al vi supozeble konata Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E@I. Mi mem partoprenis KAEST antaŭ du jaroj kaj povas varme persone rekomendi la aranĝon, kaj pro la loko mem, la organizado kaj nivelo de la servoj - rilato inter prezo kaj kvalito estas sendube tre favora. Kadre de la programo, kies ĉeftemo estas ĉi-foje "Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj", ne estos problemo dediĉi eĉ apartan tagon por paralela vikipedia/vikimedia programo ne nur kun trejnado por komencantoj, sed ankaŭ kun prezentoj kaj labordiskutoj pri specialaj temoj por progresintoj.

La atento povos esti dediĉita ankaŭ al aliaj projektoj de Vikimedio. Aktivaj kontribuantoj povas ĝui, post interkonsento kun la organizantoj, rabaton de la kotizo.

Ĉiujn informojn pri la aranĝo vi povas trovi en la retejo http://kaest.ikso.net/. Kvankam vikipedia laboro estas plejparte individueca, en Svitavy tamen montriĝis, ke ankaŭ rektaj personaj kontaktoj valoras por vikipediistoj, ne nur fake, sed donas ankaŭ emocian nutradon kaj motivigon por plua engaĝiĝo en la projekto. Tial mi tre ĝojus, se pluaj inter vi havos intereson, tempon kaj eblecon mem veni.

Mi esperas viajn reagojn kaj alvenon! Plenamike Pavla Dvořáková, ĉeforganizinto de la Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio

La konferencon partoprenos ankaŭ mi kaj ĝin vere rekomendas (ne nur pro la Vikipedia trejnado). Dum ĝi estas, krom aliaj, planata kunsido de interesiĝantoj pri Vikimedio Esperanto do mi alvokas potencialajn interesiĝantojn diskuti pri la temo en la menciita paĝo, ĝia dissendolisto kaj, plejtaŭge, persone dum la aranĝo. Amike kaj atendante KuboF (diskuto) 19:45, 26 Okt. 2012 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Ĉu "allô" tradukeblas "ha lo" aŭ "halo"? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:41, 1 Okt. 2012 (UTC)

PMEG: Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj darkweasel94 (diskuto) 05:23, 2 Okt. 2012 (UTC)

kaptita aŭ kaptata[redakti fonton]

"Gerardo de Réon, kiu defendis la urbon por la duko Hugo la 3-a, mortis tiam, la estonta Odo la 3-a estis ankaŭ kaptita." Kio estus pli bone kaptita aŭ kaptata ? --pino (diskuto) 10:04, 4 Okt. 2012 (UTC)

kaptita, ĉar temas ne pri la daŭra ago kapti, sed pri la rezulto de la kapto. Nelogike, sed tiel estas. darkweasel94 (diskuto) 13:59, 4 Okt. 2012 (UTC)
Dankon!--pino (diskuto) 14:59, 4 Okt. 2012 (UTC)

Laŭ la artikolo Heliko, la vorto signifas "Heliko estas gastropodo havanta firman konkon, genro el la familio helikedoj (Helix)".

La difino en la reta PIV estas "Molusko (Helix k.a. g-oj) el la klaso de gastropodoj, pulmohava, kun diverskolora, spirala konko, k vivanta sur teraj vegetaĵoj."

Tamen, en la Reta Vortaro, estas du difinoj: "Gastropodo havanta firman konkon.", kaj "Genro el la familio helikedoj (Helix).".

Estas multaj aliaj familioj de tiaj gastropodoj, kaj se oni ne povas uzi la vorton "heliko", oni devas uzi ion alian, pli longan, ekzemple: "Discus whitneyi estas surtera pulmohavanta konkohavanta gastropodo".

Nu, kio estu la priskribo de specioj en aliaj familioj, kaj ĉu oni ŝanĝu la difinon en Heliko? --Frglz (diskuto) 16:31, 4 Okt. 2012 (UTC)

Nun, la difino en Heliko kongruas kun PIV. Laŭ mi ni ne devu ŝanĝi kaj la nuna difino en Discus whitneyi estas ankaŭ bona. --pino (diskuto) 08:13, 14 Okt. 2012 (UTC)

Sanktulo[redakti fonton]

Kiu estu? Sankta Rozalia, Rosalia, Rozalio, Rosalio? En tekstoj ĉiuj formoj estas uzataj. --Crosstor (diskuto) 13:47, 19 Okt. 2012 (UTC)

Eble estas bone unue rigardi kiel nomiĝas la sanktulino en alilingvaj vikipedioj:

af:Sint Rosalia ca:Rosalia de Palerm cs:Svatá Rozálie de:Rosalia (Heilige) en:Saint Rosalia es:Rosalía de Palermo fr:Rosalie de Palerme hr:Sveta Rozalija is:Rosalia mey it:Santa Rosalia la:Rosalia Panormitana nl:Rosalia (heilige) ja:聖ロザリア pms:Rosalìa pl:Rozalia z Palermo pt:Santa Rosália ru:Святая Розалия sc:Rosalia scn:Santa Rusulìa sl:Sveta Rozalija sv:Rosalia

Aliflanke, ŝi devenas de Italio, do la itala nomo estu la ĉefa gvidilo por trovi la nomon: Rosalia, kie la "s" fakte elparoliĝas [z]. "Rozalia" ŝajnas al mi bona kompromiso. Vi poste povas mencii la ceterajn variantojn. --Dominik (diskuto) 03:52, 20 Okt. 2012 (UTC)
Mi profitis Rozalia en mia nuna artikolo kaj mi kreis ankaŭ kategorion. Estas problemo, ke la ceteraj 3 nomformoj restas en diversaj artikoloj. Mi ne scias, ĉu roboto povus fari la ĝustigojn?--Crosstor (diskuto) 07:45, 20 Okt. 2012 (UTC)
Hodiaŭ, nenio urĝas, artikolo Sankta Rozalia ankoraŭ ne ekzistas. Poste oni povos laŭbezone krei alidirektilojn. --Dominik (diskuto) 08:06, 20 Okt. 2012 (UTC)
Jes titolomilito ne alportis bonon. --pino (diskuto) 08:13, 20 Okt. 2012 (UTC)

Morgaŭ estos Sankta Rozalia!--Crosstor (diskuto) 11:39, 20 Okt. 2012 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Ŝablono:Taksonomio[redakti fonton]

KuboF proponis anstataŭigi la malnovan angla-lingvan ŝablonon Taksonomio per la nova Esperantlingva. Vidu Ŝablono-Diskuto:Taksonomio korektita. Laŭ mi tute la anglaj parametroj estas en esperanta versio. Ĉu KuboF povas eki? (Minumume ni povus nun alinomi Taksonomio korektita al Taksonomio kaj Taksonomio al Taksonomio malnova.) --pino (diskuto) 15:50, 2 Okt. 2012 (UTC)

KuboF povas eki sed bezonas prilaboritajn anstataŭig-ordonojn (kaj iom pli spertiĝi; tia anstataŭigado ne estas primitiva afero kaj miaj ĝisnunaj eksperimentoj ne plene sukcesis). Mi petas helpon de iu, kiu sufiĉe spertas pri ambaŭ ŝablonoj Taksonomio (en) kaj Taksonomio korektita (eo) - sendemandante aldonu en miajn anstataŭig-ordonojn informojn - maldekstre ĉiujn eblajn Esperantlingvajn parametrojn kaj dekstre koncernan anglan parametron. Eventuale se Taksonomio uzas parametrojn, kiujn ne uzas Taksonomio korektita mi tion bezonas scii. Por anstataŭigo gravas nur parametroj, nenio interne de la ŝablonoj estas nun interesa.
Laŭ tio oni eĉ povus ĝisdatigi la dokumentadon de Taksonomio korektita, kiu havas kelkajn mankojn rilate al parametroj...
Prefere ne alinomigu tiujn ŝablonojn, nuntempe tio farus ioman kaoson. --KuboF (diskuto) 18:20, 2 Okt. 2012 (UTC)
Taksonomio ne uzis parametrojn, kiujn ne uzas Taksonomio korektita. --pino (diskuto) 19:13, 2 Okt. 2012 (UTC)

Kiel malspertulo en Vikipedio mi volis krei paĝoj pri Ĝemelaj Urboj kaj vidis ke jam ekzistis "Ĝemelurbo". Do mi forjetis la tekston ĉi tie kaj metis mian tekston, multe pli vaste(kaj ankoraŭ pli grandiĝos) en kiu mi reprenis kelkajn elementojn de la malnova teksto. Kiam mi poste volis ŝanĝi la titolon "Ĝemelurbo" en "Ĝemelaj Urboj" mi spertis ke tiu ne eblas kaj lernis ke estas alia maniero krei novan paĝon, sed jam la tekston de "Ĝemelurbo" estis forjetita. Vikpedio koleris ke mi forjetis ekzistan paĝon, remetis novan tekston en "Ĝemelurbo" kaj blokis redakti ĝin. Nun denove eblas redakti "Ĝemelurbo" sed mi volas labori en bona maniero, do ne ŝanĝi ion sin certiĝi ke estas korekta. Mi kreis "Ĝemelaj Urboj" anstataŭ redakti "Ĝemelurbo" ĉar en Esperantujo oni parolas pri "Ĝemelaj urboj" eĉ estas komisiito pri tio. Nun Vikipedio remetis tekston en "Ĝemelurbo" kiu ne estas la malnovan tekston (mi havas ĝin) sed grandparte kelkaj de mia paĝo, kiu ne havas rilaton al tiu paĝo, sed jes al mia paĝo. La du paĝojn pri la sama afero nun havas pli kaj malpli la saman tekston. Almenaŭ mi volis fari ligilon de "Ĝemelurbo" al "Ĝemelaj Urboj", sed tiu ne funkcias. Mia vera demando estas kiel trakti la du paĝon por la sama afero?

Komplika afero ke mi ege ŝatus solvi. pieter engwirda

Saluton Pieter! Normale oni ne kreas du paĝojn por la sama afero. La plej granda malutilo en tiu afero estas ke samaj intervikiaj ligiloj troviĝas en ambaŭ paĝoj, kio kreas konfuzon ĉe alilingvaj vikipedioj. Ĉiam estu rilato 1 al 1, neniam 1 al pluraj aŭ pluraj al 1 (kio fakte neeblas). Aliflanke, vi faris tute senutilan laboron en la sekcio "Listo ordigita laŭ urbonomo", sufiĉis meti ligilon al ĝusta kategorio [[:Kategorio:Ĝemelurbo]]. Supozeble, vi pretervidis atentigon de administranto en Diskuto:Ĝemelurbo. --Dominik (diskuto) 14:28, 4 Okt. 2012 (UTC)

La artikolo fakte en la nuna formo estas miksaĵo de iama enciklopedia artikolo kaj de varbado kaj informo pri aktiveco de kelkaj esperanto-aktivuloj. Kvankam la aktivecoj de tiuj esperanto-aktivuloj trovas mian plenan simpation kaj subtenon, ili en tia formo ne devas okazi en vikipedio. La artikolo ĝemelurboj komplete fuŝiĝis pro tio. Fakte necesas kompleta reverkado. La esperantista ĝemelurbo-aktiveco prefere estu ŝovita al vizaĝolibro (facebook). En la artikolo ĝemelurbo en Esperanto-vikipedio ja povas troviĝi informo pri tiu aktiveco (sed en enciklopedia formo) kun ekstera ligilo al tiu diskuto en vizaĝolibro. La afero bezonas iomete da tempo, eventuale mi okupiĝos pri la artikolo. Nuntempe mi enmetis la ŝablonon polurinda. Memkompreneble ankaŭ aliaj estas invitataj kunhelpi. Al 'pieter engwirda mi jam volas proponi, ke li eventuale intertempe jam kreu malfermitan grupon kun titolo ĝemelurbo en vizagolibro! Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:57, 4 Okt. 2012 (UTC)

Stranga malpleneco de malnovaj versioj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la vikipedio indikas ĉe -931 sensencan malplenecon de malnovaj versioj en la artikola historio. Bonvolu atenti, ke ĝi nun estas alidirektilo. Mi supozas, ke en 2006 la vikia softvaro ankoraŭ ne konservis informojn pri la grandeco. Ĉu tio eble estas la kaŭzo? Alia administranto hodiaŭ malfaris forigon de la paĝo. Sed mi pensas, ke la malfaro ne estas la kaŭzo de la strangaĵo. Kiu havas ideon? --Tlustulimu (diskuto) 08:22, 19 Okt. 2012 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Ĝemelurbo‎[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo fakte reverkis Ĝemelurbo‎n, ne lasante la antaŭan enhavon. Ĉu tio estas malfarenda? Se jes, certe ankaŭ estus bone atentigi la ulon pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 11:14, 27 Sep. 2012 (UTC)

Anstataŭ reagi je la diskutopaĝaj kontribuoj de diversaj uzantoj, li nun metis sian enhavon en Ĝemelaj urboj, kiu antaŭe estis alidirektilo. Ĉu ni toleru tian konduton? --Tlustulimu (diskuto) 13:54, 27 Sep. 2012 (UTC)
Por mi liaj ŝanĝoj estas malfarendaj kaj eĉ puneblaj -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 06:31, 28 Sep. 2012 (UTC)
Li ŝajne ne rimarkas aŭ volas rimarki, ke okazas diskutoj pri la problemo. Kion ni faru? Ne havas sencon havi du artikolojn pri la sama temo. Do, mi pensas, ke la nova artikolo estas tro ĥaosa kaj tial forigenda. Krome ĝia stilo parte ne estas enciklopedia. --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 3 Okt. 2012 (UTC)

Alŝutoj de NoKo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke NoKo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ankoraŭ alŝutas pliajn dosierojn. Sed mi pensas, ke ĉiuj estas el aliaj retejoj, kiel ekzemple Dosiero:Soga Keena.jpg. Kion ni nun faru pri ili? --Tlustulimu (diskuto) 12:54, 3 Okt. 2012 (UTC)

Se estas kialo por justa uzo, kio estas la problemo? darkweasel94 (diskuto) 16:58, 3 Okt. 2012 (UTC)
Li alŝutis la dosieroj laŭ ĉiuj la nunaj reguloj, tamen mi maltrankvilas pro la kvanto da dosieroj. "Justa uzo" ne estas internacia leĝo, sed nur ĝuste aplikas en Usono. Mi preferus limigi po nur UNU neliberan bildon por artikolo, tamen la vikipedia regularo ne havas ĉi tian regulon. Bezenus ŝanĝon. -- Yekrats (diskuto) 18:07, 3 Okt. 2012 (UTC)
"Po unu en artikolo" estas troigo, sed vi pravas, ke en liaj artikoloj estas tre multaj bildoj, kompare al la teksto. Al mi ŝajnas, ke neliberaj bildoj staru en bona proporcio al la resto de la artikolo, t.e. artikolo ne servu ĉefe kiel galerio de neliberaj bildoj, ĉar tiam ni ne vere povas aserti justan uzon laŭ usonaj leĝoj (kaj jes, al Vikipedio gravas usonaj leĝoj kaj neniuj aliaj - certe eblas procesi kontraŭ unuopa kontribuanto laŭ ties lokaj leĝoj, sed se ni pro tio devigus nin obei ĉiulandajn leĝojn, Vikipedio ne plu ekzistus en sia nuna formo, ĉar ni respektus eĉ la leĝojn de diktaturo kiel Nord-Koreujo).
Fakte eĉ sen kopirajtaj problemoj la kvanto da bildoj ŝajnas al mi troa en tiuj artikoloj, sed jen nur tute flanka komento pri artikolkvalito. darkweasel94 (diskuto) 19:24, 3 Okt. 2012 (UTC)
Mi pensas ke la kvanto de bildoj en tiu artikolo troas! Ankaŭ al la bildoj mankas ordon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 20:01, 3 Okt. 2012 (UTC)

Kiel trakti du paĝon por la sama afero (Ĝemelurbo-ĝemelaj urboj)?[redakti fonton]

Kiel malspertulo en Vikipedio mi volis krei paĝoj pri Ĝemelaj Urboj kaj vidis ke jam ekzistis "Ĝemelurbo". Do mi forjetis la tekston ĉi tie kaj metis mian tekston, multe pli vaste (kaj ankoraŭ pli grandiĝos) en kiu mi reprenis kelkajn elementojn de la malnova teksto. Kiam mi poste volis ŝanĝi la titolon "Ĝemelurbo" en "Ĝemelaj Urboj" mi spertis ke tiu ne eblas kaj lernis ke estas alia maniero krei novan paĝon, sed jam la tekston de "Ĝemelurbo" esis forjetita. Vikpedio koleris ke mi forjetis ekzistan paĝon, remetis novan tekston en "Ĝemelurbo" kaj blokis redakti ĝin. Nun denove eblas redakti "Ĝemelurbo" sed mi volas labori en bona maniero, do ne ŝanĝi ion sin certiĝi ke estas korekta. Mi kreis "Ĝemelaj Urboj" anstataŭ redakti "Ĝemelurbo" ĉar en Esperantujo oni parolas pri "Ĝemelaj urboj" eĉ estas komisiito pri tio. Nun Vikipedio remetis tekston en "Ĝemelurbo" kiu ne estas la malnovan tekston (mi havas ĝin) sed grandparte kelkaj de mia paĝo, kiu ne havas rilaton al tiu paĝo, sed jes al mia paĝo. La du paĝojn pri la sama afero nun havas pli kaj malpli la saman tekston. Almenaŭ mi volis fari ligilon de "Ĝemelurbo" al "Ĝemelaj Urboj", sed tiu ne funkcias. Mia vera demando estas kiel trakti la du paĝon por la sama afero? Komplika afero ke mi ege ŝatus solvi. Pieter

Plej bone estus kunigi la du artikolojn, kunigante esencajn aferojn kaj disigante iuj listecaj aferoj. Ekzemple tiu longega listo de ĝemelaj urboj estu prefere en memstara artikolo (mi ne spertas pri la afero, eble la listo estus tro longega...). Prefere antaŭ grandaj redaktoj iom pristudu Helpo:Kiel verki bonan artikolon, precipe la parton Enciklopedia stilo. Rigardu al aliaj artikoloj (precipe al elstaraj) por kompreni bazajn principojn. Pri titoloj vidu Vikipedio:Titoloj de artikoloj. Krome, por krei ikonon de flago ekzistas Ŝablono:Flagikono. Amike. --KuboF (diskuto) 13:56, 9 Okt. 2012 (UTC)
Jes certe administanto povas kunigi, sed tie esta ankaŭ detala problemo. Tie Ĝemelaj urboj kaj Ĝemelaj Urboj estas du malsamaj artikoloj. --pino (diskuto) 16:24, 9 Okt. 2012 (UTC)
Endas kunigi la historiojn, malplenigi la artikolojn (nur lasi unu) kaj krei alidirektilon ekde la maplenigotaj artikoloj al ĉefartikolo. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:06, 10 Okt. 2012 (UTC)

Redaktoj de FireBlooD[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus malfaris ĉiujn aldonojn de eksteraj ligiloj faritaj de FireBlooD (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Mi supozas, ke estis spamaĵo aŭ reklamaĵo. En la germana vikipedio oni ankaŭ faris tion. Krome mi vidis sur la paĝo http://toolserver.org/~quentinv57/tools/sulinfo.php?username=FireBlooD&showblocks=1, ke la uzanto strange malmulte redaktis en la unuopaj vikipedioj, sed aldonis en tre multaj ion. Do, mi tial supozas, ke eventuale eĉ temas pri spama konto. --Tlustulimu (diskuto) 08:12, 16 Okt. 2012 (UTC)

Ĉar la uzanto plu aldonis spamaĵon al pliaj artikoloj, mi ĵus blokis lin. Do, li neniel reagis je mia kontribuo en sia diskutopaĝo. Krome jam aliaj vikipedioj blokis la ulon. Do, mia supozo verŝajne estis ĝusta. Kaj mi ĵus komparis la IP-adresojn de liaj du lastaj eksteraj ligiloj. Ambaŭ estis la samaj, nome 213.133.100.61. La etendilo Flagfox de Fajrvulpo mesaĝas ne nur la IP-adreson de paĝaro, sed eĉ per flago, kie troviĝas la servilo. Kvankam temas pri retadresoj de ruslando, la servilo troviĝas en Germanujo. Tute strange. --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 16 Okt. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus vidis per la paĝo [1], ke la ulo estas jam globale blokita. --Tlustulimu (diskuto) 12:55, 16 Okt. 2012 (UTC)
Bona laboro Tlustulimu! Rapida kaj trafa! Nur mi iom miris kial li estas forbarita porĉiam kaj ne nur por longa tempo (ekz. duonjaro, jaro aŭ simile). Sed evidente temas pri spamisto do ĉio enorde. --KuboF (diskuto) 13:51, 16 Okt. 2012 (UTC)

MerlIwBot : Ĉi-tiu roboto faras malĝustajn modifojn. Ĉu ni povas halti ĝin ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 13:05, 25 Okt. 2012 (UTC)