Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2020/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando[redakti fonton]

Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando

Resumo: Sendu vian stipendipeton al neformala konsultilo ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.


Vikimanio 2020, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la 5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas stipendiojn por partopreno. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

Limdato por peti stipendion estas la 17a de Marto 2020 enkalkulante. Ĉiuj bezonataj informoj kaj oficiala petilo estas ĉe wikimania:2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas amikan konsultadon de stipendipetoj. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la limdato estas la 14a de Marto 2020.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!

KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:11, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Do, fine pro la kronviruso la Vikimanio en Bankoko estas oficiale ŝovita al 2021. Tial en 2020 ne okazos Vikimanio (almenaŭ ne kiel ĉeesta renkontiĝo). Dume ne klaras kion fari pri la ĉi-jaraj stipendipetoj, sed la respondeculoj tion traktos en baldaŭa tempo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:32, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

10 jaraĝa jubileo de Vikinovaĵoj[redakti fonton]

La 18-an de marto n:eo:Vikinovaĵoj en Esperanto fariĝos dekjara! La unua artikolo estis n:eo:Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj. Hodiaŭ Vikinovaĵoj informas pri la plej rimarkindaj internaciaj eventoj. La 13-an de marto aperis la sepcenta novaĵo kaj la aŭtoroj ne planas ĉesi per tio. Ĉiutage aperas unu, du aŭ eĉ tri novaĵoj, kio estas pli ol en la aglalingva aŭ franclingva sekcioj. Bedaŭrinde inter aktivaj aŭtoroj estas neniu kiu verkas pri la Esperanto-movado kaj tio evidente kaŭzas la maloftan aperon de novaĵoj pri kiel “vivas” Esperanto-mondo. De la alia flanko tio permesas eliri el la kadroj de la Esperanto-komunumo kaj prezenti neŭtralan vidpunkton pri okazaĵoj en la mondo. Estas reprezentantoj de malsamaj landoj inter la aktivaj aŭtoroj de Vikinovaĵoj, kio fakte estas kutima por Esperanto-projekto. Ni sincere gratulas al la aŭtoroj de Vikinovaĵoj pro ilia datreveno kaj invitas ĉiun partopreni en ĉi tiu projekto: Vikinovaĵoj estas la novaĵoj gravaj por ni. --P.Fisxo (diskuto) 12:50, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankegon kara! Elstara kontribuo kaj memorigo! RG72 (diskuto) 13:40, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi tre dankas! Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:15, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti fonton]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

  • vi povas partopreni per artikoloj pri via lando - nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)
  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • Estas 2 specialaj kategorioj kun aldonaj premioj - por artikoloj en Vikivojaĝo kaj pri genra egaleco.
  • ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
  • pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
  • kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj

Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)

PS: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.

--KuboF Hromoslav (diskuto) 19:07, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

En la paĝo Helpo:Apartigiloj ni havas tekston:

"Krampo havas plurajn signifojn:"

sed en la paĝo krampo

"La vorto krampo havas plurajn signifojn:"

en diversaj paĝoj ni havas diversajn tekstojn:

"Merkuro povas esti:"
"La vorto havas plurajn signifojn:"
"Agno [anjo] estas la nomo de la sekvantaj lokoj: "
"La vorto hejmo povas signifi la sekvajn: "

Ĉu nur mi opinias ke estas malbone ke estas diverse? Mi proponas skribi ĉiam same. Ĉu vi konsentas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:22, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Pandemio de COVID-19[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,
Mi deziras sciigi, pri grava problemo pri ege grava artikolo: Pandemio de COVID-19.
Ĉi-tiu artikolo estas nur sensence ege longa listo de eventoj, kelkaj gravaj, kelkaj anekdotaj, sen referencoj. Ne estas paĝaranĝo, ilustraĵoj malmultas. Tio igas la artikolon nekleriga, preskaŭ nelegebla, kaj finfine, nelegota:

  • Esperantistaj fakuloj ne fidos senrenferencan, nekontroleblan artikolon.
  • Esperantistaj scivolemaj nefakuloj ne kuraĝos legi tiun senfinan liston, kiu finfine ne instruos ion ajn al ili pri la pandemio.

Ili ambaŭ preferos legi samtemajn nacilingvajn artikolojn, kaj ili pravos.
Mi proponas al vi iri rapide trarigardi la enhavon de nacilingvaj artikoloj: eĉ se vi ne mastrumas la lingvon, vi sendube vidos ke la nuna esperanta artikolo, kompare, estas nur apenaŭ amatorec-nivela. (Kaj mi tre afable diras tion). Mi sendas vin al Helpo:Kiel verki bonan artikolon.
Vikipedio estas enciklopedio, ne katalogo!
Vikipedio celas klarigi kaj klerigi al legantoj, ne atestigi la redaktantojn!
Ni minimume serioze verku, se ni ne deziras esti mokindaj.

Dankon al ĉiuj! --Baba79 (diskuto) 16:12, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Postskribo: Pardonu min, se mi ne kontribuas al ĉi-tiu artikolo: mi laboras en malsanulejo, do vi facile komprenos, ke mi nuntempe ne havas la tempon...

Mi kontribuis per artikoleto Kirurgia masko, certe plibonigenda (eĉ la nomo mem pri kiu mi ne certas)! JabieroKubo (diskuto) 03:58, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon al vi--Baba79 (diskuto) 13:51, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Serio Oriento-Okcidento[redakti fonton]

Mi kreis Kategorio:Serio Oriento-Okcidento kaj enkategoriigis ĉiujn librojn de la serio kiujn mi povis trovi. - Sincere Moldur (diskuto) 14:34, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Informkesto aktoro[redakti fonton]

Mi eksperimente aldonis kodaĵeton en {{Informkesto aktoro}}, kiu aŭtomate aperigas silueton de Oskarstatuo se Vikidatumoj (P166: Honorigoj) enhavas "Akademia Premio". Se tiu ŝanĝo malplaĉas, mi malfaros ĝin. (Aŭ iu ajn alia povas malfari ĝin.) Sincere, Moldur (diskuto) 15:23, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Eta ŝanĝo: La silueto ne plu aperas apud la nomo, sed en propra linio apud la teksto "Oskar-premiito" (simile kiel "Nobel-premiito" kun simbola Nobel-medalo). Tio estas pli klara. - Moldur (diskuto) 15:55, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiel ekzemplon vidu Julia Roberts.
Mi tre ŝatis kaj delonge uzas ĝin! Estis kelkaj plibonigoj kaj korektoj (vidu la diskuton) Dankon! JabieroKubo (diskuto) 03:56, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Teknikejo[redakti fonton]

Administrejo[redakti fonton]

Saluton. Iu kreis artikolĝermon kun fuŝa titolo G.Prinzi. Mi klopodis alinomigi al Giuseppe Prinzi, sed ŝajne tiu titolo estas malpermesita. Kial?--kani (diskuto) 23:10, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Forbari rasistan stultulon[redakti fonton]

Iu idioto vandalas en Afrik-usonanoj. Mi ne havas privilegion forbari lin, nek trovas ĝuste nun la taŭgan lokon por anonci forbarendajn IP-adresojn. Se iu legas tion ĉi, bonvolu protektu nian Vikpedion kontraŭ tiu sentaŭgulo kaj forbaru lin por ĉiam. Dankon! --Moldur (diskuto) 11:02, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atentigo. Mi ĵus legis sur la paĝo pri la kontribuoj de la IP-ulo, ke li eĉ ĝenerale estis forbarita. Sed nur por unu tago. Mi esperas, ke li ne revenos. Se tamen li revenos eble eĉ kun alia IP-adreso, mi aŭ alia administranto devos forbari lin. --Tlustulimu (diskuto) 15:07, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, amiko Tlustulimu! Moldur (diskuto) 17:23, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Iloilourbo[redakti fonton]

Bonvolu forigi en Iloilo la alternan nomon Iloilourbo, ĉar jam estas aparta artikolo Iloilo (urbo). --Crosstor (diskuto) 15:14, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]