Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2020/4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Kial ni havas:

kaj:

Artikolnomoj pri realaj kaj fikciaj personoj[redakti fonton]

Bonvolu legi kaj komenti en Vikipedia_diskuto:Titoloj de artikoloj#Realaj kaj fikciaj personoj mian proponon por precizigi la nomadon de artikoloj pri realaj kaj fikciaj personoj. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kresko de la Vikipedio en Esperanto[redakti fonton]

Saluton! Ĉi monate nia Vikipedio havas la plej grandan kreskon el ĉiuj Vikipedioj! Ni estas numero unu! Vidu: Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj#Kresko de la Vikipedio en Esperanto Dankon al ĉiuj uzantoj, speciale al Kani. --LiMr (diskuto) 19:05, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Editing news 2020 #1 – Discussion tools[redakti fonton]

19:24, 8 apr. 2020 (UTC)

1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020[redakti fonton]

Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: meta:Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en

kaj al jenaj informaj kanaloj:

Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike, nome de la Prepara Komisiono, --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:15, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Similaj kategorioj[redakti fonton]

Mi trovis (kaj uzas) 2 tre similajn kategoriojn, kiuj fakte ekzistas en aliaj lingvoj sed bedaŭrinde mi ne komprenas la diferencojn inter ili:

Ĉu iu povus helpi min kompreni la diferencojn kaj klarigi ĉe ties diskutpaĝoj? JabieroKubo (diskuto) 03:48, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Baloto pri legindaj kaj elstraraj artikoloj[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,
Kiu, finfine, rajtas fini la balotojn pri la proponitaj artikoloj kiel legindaj aŭ elstaraj artikoloj, kaj igi ilin leginda aŭ elstara?
Dankon
--Baba79 (diskuto) 13:47, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Neniu respondis... mi revortumas mian demandon: ĉu mi rajtas fari tion?

--Baba79 (diskuto) 16:02, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Neniu respondas... En la franca estas proverbo: "Qui ne dit mot consent", tradukende "Kiu silentas, tiu konsentas". Do...

--Baba79 (diskuto) 15:02, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @Baba79: estas intereso inter vikipediistoj pri elstarigo de artikoloj, lastatempe @Kani: faris bonegan laboron:), mi supozas ke administrantoj elstarigas artikolojn sur baze de iu konkreta regularo. Ja la demando estas bona kaj respondinda ĉar mi ne trovis respondon en Kriterioj por legindaj artikolojKriterioj por elstaraj artikoloj, eble indus aldoni la respondon tie. JabieroKubo (diskuto) 01:30, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Certe tiu estas unu el multaj truoj de nia Vikipedio. Jes, mi supozas, ke devas esti administranto kiu faru tion, sed tio mi ne estas. Mi proponis artikolojn por statuso de elstara aŭ leginda, ĝis mi konstatis, ke ofte post unu jaro la afero ankoraŭ stagnas. Tiam mi ĉesis proponi. Tamen en la listo de havendaj artikoloj en la plej alta kategorio (el tri) nome tiuj pli ampleksaj ol 30 000 bitokoj (ĝis la litero G inkludita) estas kelkaj eblaj kandidatoj, atendante la vekiĝon de la monstro. Ankaŭ la diskutejo estas iom dormita monstro. Pri la proponoj mi foje vidis la averton pri la fino de la balotado kaj ke tiu artikolo estis jam elektita elstara aŭ leginda; sed poste mi konstatis, ke vere tiu ne aperis en la koncerna listo. Do mi konsideris tion eraro, fakte forgeso, kaj aldonis ĝin en la listo, kvankam mi ne estas administranto. Jen la afero. Mi supozas, ke ni ne devas riproĉi la administrantojn pri tio, ĉar plej verŝajne ili faras multe, sed nia Vikipedio bezonas pli multe. Kiu faros tion?--kani (diskuto) 09:17, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon JabieroKubo kaj Kani pro viaj respondoj!
Mi do komencis per la artikolo pri Ludwig van Beethoven. Mi sekvis la surpaĝajn regulojn, sed tio malaperigis la baloton. Mi do restarigis ĝin, sed ne sukcesis bluigi ĝin. Se iu komprenas kial... ĉar mi ŝatus fari tion laŭregule. Mi ankaŭ vidis, ke en alilingvaj vikipedioj, en la lingva menuo, ne aperas apud "Esperanto" la steleto kiu signalas la bonkvalitajn artikolojn... kial? --Baba79 (diskuto) 12:30, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

@Baba79 kaj Kani: Fakte estas peto pri Prizorgantoj do ne necese devas esti administrantoj. Pri la bluigo mi stumblis antaŭ longe sed verŝajne komprenis kiel bluigi (vidu mian komenton: Vikipedia diskuto:Proponoj por legindaj artikoloj#Korektoj en Proponoj por legindaj artikoloj). Pri la dua demando mi tute ne scias kial ne aperas la steleto. Laŭ mi kio vere mankas (aŭ ne facile videblas) estas regularo por certigi ke artikolo estas elstara aŭ leginda! La temo estas gravega laŭ mi. Baba79 klopodu daŭrigi la laboron!

Mi sukcesis bluigi la baloton dank'al viaj konsilioj. Dankon! Mi iom post iom legindigos aliajn artikolojn. --Baba79 (diskuto) 13:39, 26 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ankaŭ finfine trovis kiel aperigi la steleton en alilingvaj vikipedioj. En la lingva menuo, klaku sur "redakti ligilojn". Vi alvenas en Wikidata. Malsupre de la paĝo, estas listo de ĉiuj artikoloj pri la temo en ĉiuj vikipedioj, supre de kiu vi povas klaki sur "ŝanĝi" (se vi estas konektita!), por aldoni ŝildojn (el kiuj leginda aŭ elstara artikolo) al la artikoloj (el kiuj la esperanta!). Tio funkciis. --Baba79 (diskuto) 14:46, 26 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Technical maintenance planned[redakti fonton]

Trizek (WMF), 18:01, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Esperanto: Okazos riparlaboro, kiu efektos ĉiujn vikiojn, la 30-an de aprilo 2020, je 05:00 UTC, probable dum kelkaj minutoj. Dum tiu tempo kelkaj servoj (tradukoj, sciigoj) ne funkcios. Detaloj legeblas ĉe Phabricator. - Moldur (diskuto) 05:44, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Reminder: Technical maintenance planed[redakti fonton]

Trizek (WMF) 15:13, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Teknikejo[redakti fonton]

Administrejo[redakti fonton]

CALABARZON[redakti fonton]

Bonvolu forigi alinomadon-aldirekton CALABARZON, ja en la teksto estas legebla, ke Laguno (provinco) estas parto de CALABARZON. Estu aparta CALABARZON kaj Laguno (provinco). --Crosstor (diskuto) 11:10, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

János Cs. Gál (Cségál) kaj János Gál estas la samaj personoj. Bonvolu fari la unuiĝon! --Crosstor (diskuto) 08:57, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Simple transloku ĉiujn informojn je unu artikolo (prefere tiu kun intervikioj) kaj marku la duan kiel forigindan. Same kiel pri aliaj similaj kazoj. RG72 (diskuto) 12:25, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

IP-ulo kaj artikoloj pri ĥemiaj elementoj[redakti fonton]

Saluton. Hodiaŭ denove IP-ulo (139.47.21.189 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois)) fuŝis alilingve (fakte hispane) artikolojn pri ĥemiaj elementoj, do pri Cerio kaj Torio. Mi ĵus forbaris lin. Sed tio verŝajne ne longe efikos, ĉar nur la du komencaj partoj de lia IP-adreso restas la samaj, dum ke la du lastaj partoj ĉiam ŝanĝiĝas. Do, kion fari? Verŝajne ni bezonas misuzan filtrilon. Kiu scias, kiel fari ĝin? Mi jam delonge ne plu kreis tiajn filtrilojn. :-( Krome mi supozas, ke ĉiam temas pri la sama ulo, kiu jam ekde kelkaj semajnoj foje ĝenas nin per siaj hispanaĵoj, kiuj estas metitaj ĉi-kaze en la malĝusta vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

En Cerio fuŝis la 12-an de aprilo 139.47.22.55 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) dufoje kaj en Torio unufoje samtage. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
La 19-an de aprilo 139.47.20.244 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis la artikolojn pri Lantano kaj Aktinio.
La 18-an de aprilo 139.47.19.177 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 139.47.23.78 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis la artikolon pri Aktinio. Mi supozas, ke ĉiam temas pri la sama ulo, kies IP-adreso laŭ whois-servilo, malrekte demandita per la ĉiteksta GeoIP-ligilo, ĉar la ĉitiea Whois ne funkcias, venas el Hispanio. Kaj li skribas en nia Vikipedio hispane. La kialon mi ne scias. --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Post la korekto de {{uzanto2}} pro la ne plu ĝuste funkciinta ligilo por "Whois", mi ĵus denove testis ĉe la unue menciita IP-adreso, el kiu lando venas la IP-ulo. Temas pri Hispanio. --Tlustulimu (diskuto) 07:38, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]