Vincent Auriol
Vincent Auriol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vincent Jules Auriol |
Naskiĝo | 27-a de aŭgusto 1884 en Revel |
Morto | 1-a de januaro 1966 en Parizo, |
Tombo | Muret |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Tuluzo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Michelle Auriol |
Infano | Paul Auriol |
Parencoj | Jacqueline Auriol |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato • membro de Franca rezistado |
Vincent Auriol, naskita la 27-an de aŭgusto 1884 en Revel (Haute-Garonne) kaj mortinta la 1-an de januaro 1966 en Parizo, estis francia ŝtatulo.
Socialista ministro pri Financoj, de 1936 ĝis 1937, en la kabineto de la Popola Fronto gvidita de Léon Blum, poste ministro pri Justico de 1937 ĝis 1938 en la kabineto de Camille Chautemps, li okupis etdaŭran ministrejon taskitan pri Kunordigado de la ministrejaj servoj al prezidado de la Konsilio en 1938, en la dua kabineto de sia amiko Leon Blum.
Prezidanto de la Konstitua Asembleo en 1946, poste de la Deputita Parlamento de decembro 1946 ĝis januaro 1947, Auriol estis elektita prezidanto de la franca Respubliko; li estas la unua, kiu okupis ĉi postenon dum la 4a Respubliko. Li ne renovigis sian jarsepon.
Citaĵo
|
Vincent Auriol kaj Esperanto
En Parizo troviĝas bulvardo Vincent-Auriol, en la 13-a kvartalo, ĉe kies numeroj 132-134 situas la sidejo de SAT-Amikaro, asocio de franclingvaj laboristoj esperantistaj.
|