Wernshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wernshausen
Blazono
Wernshausen (Germanio)
Wernshausen (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036848
Poŝtkodo 98590
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6092
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16 0 66 087
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Rainer Stoffel
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Alexander-Puschkin-Str. 1
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 10° 21′ O (mapo)50.71666666666710.35Koordinatoj: 50° 43′ N, 10° 21′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 257 m
Areo 26,29 km²
Oficiala retejo http://wernshausen.de/
vdr

Wernshausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la unuaj setlejoj ĝis 1900[redakti | redakti fonton]

La situo ĉe la Werra kun du alfluoj (Schmalkade kaj Rosa) estantaj tre riĉaj je fiŝoj instigis la prapatrojn de la 6-a jarcento eksetli surloke. La unuan fojon menciitis Wernshausen en la 17.2.1184 en dokumento farita en Verono al papo Lucio la 3-a. La vilaĝo apartenis unue al la voktejo Herrenbreitungen kaj venis pro hereddividoj de la grafoj de Henneberg-Schleusingen en 1347 al la administradejo Amt Frankenberg, kiu post Reformacio nomiĝis Amt Frauenbreitungen.

En 1558 starigitis fare de Eberhard Wolf, posedanto de la proksima Burgo Todenwarth, ekonomia domo kiu sub la nomo Pachtershof estas hodiaŭ la plej malnova ejo de la vilaĝo. Pro kreskanta demando je ligno evoluis ekde ĉ. 1563 flosado je ĉefmetio de la enloĝantaro. Flostransporto ekzistis eĉ ĝis Bremeno kaj Wernshausen estis tipa flosista vilaĝo.[1] Kiam post la konstruo de la fervojlinio Werrabahn inter Eisenach kaj Lichtenfels en 1858 ebliĝis pli modernaj kaj rapidaj transportmetodoj, la flosado pli kaj pli malestiĝis. Sekve ĉ. 630 loĝantoj elmigris al Ameriko. Wernshausen iĝis eĉ fervojtrafiknodo kun alia linio en la direkto de Zella-Mehlis.

En 1613 Anna, edzino de ĉarfaristo, kaj Emlie Schilgken suferis sub la ĉasado de sorĉistinoj bruligite.[2]

En 1847 fonditis la kantoklubo Liederkranz kun 30 membroj, fundamento de la ĝis hodiaŭ ekzistanta porvira koruso. Al ĝi aljuĝitis en 1997 kune kun 33 aliaj korusoj de Turingio, la t.n. Zelter-memorigtabuleto. Riĉeco je ligno kaj akvo estigis en la 19-a jarcento lignaĵfakvendejo kaj en 1872 paperfabrikon kun propra akvokanalo kaj baraĵo. En 1879 Wernshausen iĝis ĉefloko fajroestinga por la ĉirkaŭantaj vilaĝoj kun ĉ. 7500 loĝantoj.

Historio ekde la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1919 fonditis la futbalklubo kaj en la 1930-aj jaroj la paperproduktado atingis sian kulminon kun aĵoj el krepa kaj hista paperoj. Enfabrike laboris tiam ĉ. 360 homoj. En la 1950-aj jaroj ĉesis tute la flosado, tamen estas ĝis hodiaŭ la t.n. flosista festo firma parto de la jara festokalendaro wernshausen-a. En la 20.4.1944 la vilaĝo bombaditis de usonanoj. Post 1952 Wernshausen iĝis parto de Subdistrikto Schmalkalden ene de la Distrikto Suhl. En la 9.4.1994 la areo pligrandiĝis post la enkorpigo de Helmers, en la 30.6.1994 alvenis kaj Niederschmalkalden. En la 1.12.2008 finfine Wernshausen mem ekmalmemstaris kaj iĝis parto de Schmalkalden. Lasta urbestro estis Rainer Stoffel.

Jam en 1834 fadenŝpinejo fonditis en Niederschmalkalden. Arkitekto ĉefa de tiu ŝtata instituto estis Karl Behlert kiu dezajnis i.a. ankaŭ la Teatro je Meiningen kaj la urbodomo de Breitungen. Plej famis la administradejo linda. En 1992 la fadenaĵproduktado alilokitis al Ĉeĥio. La restantaj ejoj fabrikaj, malgraŭ monumentprotektota statuso, malkonstruitis en 2009.[3]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare fariĝis la flosista festo kun flosekskursetoj sur la rivera Werra. Komenciĝas en Wernshausen la fama Mommelstein-ciklovojo kiu kondukas ĝis Rennsteig tra Brotterode.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manfred Lückert: Die Werra. Landschaft und Leben am Fluß. Zwischen Thüringer Wald und Hann. Rockstuhl, Bad Langensalza 2006, ISBN 3-938997-26-5, p. 160
  2. Kai Lehmann: Unschuldig. Hexenverfolgung südlich des Thüringer Waldes. Über 500 recherchierte Fälle aus dem 16. und 17. Jahrhundert. Wehry-Verlag, Untermaßfeld 2012, ISBN 978-3-9813902-8-5, p. 438-439; Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Wernshausen, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland. Bd. 2). DOBU-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, p. 236 kaj 247, (=disertacio, Marburg 2000)
  3. Wolfgang Hirsch: "Der eilige Abriss eines Denkmals. Eine historische Kammgarnspinnerei wird plattgemacht", en: Thüringische Landeszeitung, 5.2.2009