Wilhelm Wingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilhelm WINGEN)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wilhelm Wingen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1895 (1895-09-26)
en Kolonjo
Morto 11-an de septembro 1983 (1983-09-11) (87-jara)
en Bergisch Gladbach
Lingvoj Esperantogermana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio esperantistoinstruisto • stenografiisto
v  d  r
Information icon.svg


Interna librokovrilo de Schlüssel... de Hans & Wilhelm Wingen (1950).

Wilhelm WINGEN (vingen) (naskiĝis la 26-an de septembro 1895 en Kolonjo (Köln), mortis la 11-an de aŭgusto 1983 en Bergisch Gladbach) estis germana instruisto, stenografo de urba kaj provinca parlamentoj kaj esperantisto. Lia frato estas la Esperanto-vortaristo Hans Wingen.

Wingen militservis dum la unua mondmilito kaj poste estis kaptito en Anglio ĝis 1920. Li multe laboris en stenografia movado, verkis lernilojn kaj redaktis stenografian revuon. De 1924 li estis esperantisto kaj de tiam kursestro de la Esperanto-grupo de Kolonjo (Köln). Li estis sekretario de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) de 1927 ĝis 1930, poste ties prezidanto. Li ankaŭ oficis kiel sekretario de la Loka Kongresa Komitato (LKK) por 16-a Germana Esperanto-Kongreso kaj la 25-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Kolonjo en 1933. Wingen gvidis Esperanto-radiokurson ĉe okcidentgermana sendstacio. Li verkis (kun Teo Jung) du lernolibrojn, 1929, 1932, kiuj fariĝis tre popularaj kaj en multaj eldonoj estis uzataj dum 50 jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]