Willem Drees

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Drees
La Granda Kruco de la Ordeno de Nederlanda Leono
La Medalo de Libereco
Willem Drees en 1951

Willem DREES (naskiĝis la 5-an de julio 1886 en Amsterdamo, mortis la 14-an de majo 1988 en Den Haag) estis nederlanda politikisto de PvdA (Partio de Laboro), ĉefministro de Nederlando en la jaroj 19481958. Kekfoje oni konsideras lin unu el la plej gravaj postmilitaj nederlandaj politikistoj. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la post-milita rekonstruado de Nederlando. Drees estis konvinkita social-demokrato, sed tamen tre pragmata ("ne ĉio eblas, kaj certe ne ĉio samtempe").

Dum la Dua Mondmilito en la jaroj 1940-1941 germanoj malliberigis lin en la germana naziisma koncentrejo en Buchenwald apud Vajmaro en Germanio.

Drees estis estro de kvar sinsekvaj kabinetoj:

  • 19481951, partioj: KVP, PVDA, CHU, VVD
  • 19511952, partioj: PvdA, KVP, CHU, VVD
  • 19521956, partioj: KVP, PvdA, ARP, CHU
  • 19561958, partioj: PvdA, KVP, ARP, CHU

Li estis tre populara kaj konata kiel "paĉjo Drees (nederlande vadertje Drees). Drees estis la iniciatinto de diversaj socialaj leĝoj. Kiel ministro de Socialaj Aferoj li jam en 1947 metis la bazon por la Noodwet Ouderdomsvoorziening (Provizora Leĝo Maljunaĝaranĝo), la fundamento por socialaj leĝoj. Drees estis la enkondukinto de la Algemene Ouderdoms Wet (Ĝenerala Maljunaĝa Leĝo) (AOW). Ĉiu nederlandano, kiu pagis la devigan premiumon al la fisko, rajtas havi monatan AOW-pagon (pension), kiam li aŭ ŝi atingas la aĝon de 65.

Dum la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento Drees rompis kun sia partio, PvdA, pro malkontento pri la politika direkto.

Drees fariĝis honora doktoro de la Nederlanda Ekonomika Altlernejo (Nederlandse Economische Hogeschool) en Roterdamo la 8-an de novembro 1948 kaj de la Universitato de Maryland (Usono) en 1952.

Drees estis ankaŭ esperantisto, en 1954 li faris en Esperanto la malferman paroladon de la 39-a Universala Kongreso en Haarlem. Ekde 1962 Drees estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

En la jaro 1953 li ricevis de Usono La Medalon de Libereco (vidu la apudan foton).

La 22-an de decembro 1958 li ricevis de la reĝino Juliana la plej altan distingon de Nederlanda Reĝlando la Grandan Krucon de la Ordeno de Nederlanda Leono (vidu la supran foton).

En la jaro 1957 li partoprenis la 30an SAT-Kongreson en Roterdamo, danke al tio la unuafoje alta ŝtatisto partoprenis aranĝon de SAT kaj en la jaro 1967 li subskribis la faman UEA-proponon al UN.

En la jaro 2006 Drees estis elektita kiel la plej bona ĉfministro post la Dua Mondmilito en reta voĉdonado de radioprogramo pri historiaj temoj. Kiam en 2004 okazis voĉdonado pri la plej granda nederlandano de ĉiuj tempoj, Drees atingis la trian lokon.

En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis Willem Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. La enketo de "NRC Handelsblad", la gvida tagĵurnalo en Nederlando, estis farita kunlabore kun la Universitato de Utreĥto. Fakte okazis du enketoj: unu inter 50 fakuloj pri politiko kaj alia estis reta voĉdonado, kiun partoprenis 3441 homoj.

Drees venkis en la enketo inter la fakuloj, dum en la reta voĉdonado li estis la dua post Ruud Lubbers (ĉefministro 1982-1994). Ĉe la fakuloj Lubbers estis la dua. Drees estis socialdemokrato kaj Lubbers kristandemokrato. Ankaŭ Lubbers havis ligon kun Esperanto, ĉar kiel ĉefministro li estis Alta Protektanto de la 73-a UK en Roterdamo en 1988, same kiel Drees estis tiu de la 39-a UK en Harlemo en 1954.

La diferenco en la reta voĉdonado estis minimuma: Lubbers 885, Drees 876. En la reta voĉdonado multaj homoj evidente emis elekti pli lastatempajn ĉefministrojn. Tio tamen ne helpis la nunan ĉefministron Mark Rutte, kiu estis sur la naŭa loko kun 83 voĉoj. En la enketo ĉe la fakuloj Rutte ne estis inter la 10 plej bonaj.

Trovu « Willem Drees » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»