William H. Harrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Henry HARRISON [ŬILjam HENri HERis'n], la naŭa prezidento de Usono, naskiĝis la 9-an de februaro 1773 en Virginio, kaj mortis la 4-an de aprilo 1841 en Vaŝingtono. Li estis la unua usona prezidento, kiu mortis en ofico. Lia administrado, kiu daŭris 31 tagojn, estas la plej mallonga el la usonaj prezidentoj. Harrison estis Episkopano kaj serioza studanto de la Biblio. En 1795 en Ohio li edziĝis kun Anna Tuthill Symmes, la filino de juĝisto. La paro havis dek gefilojn, el kiuj naŭ travivis infanecon.

Li mortis 68-jaraĝa pro pneŭmonio, kelkajn tagojn post sia inaŭgura prelego (sen ĉapo kaj mantelo) en la malvarma marta vetero de Vaŝingtono. Post lia morto ne estis tuj klare ĉu la vic-predizento fariĝu prezidento.

Harrison estas la avo de la 23-a usona prezidento Benjamin Harrison.

Antaŭe:9-a
Prezidento de Usono
Poste:
Martin Van Buren1841-1841John Tyler