Wole Soyinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wole Soyinka (1934- )

La niĝeria verkisto Wole SOYINKA naskiĝis je la 13-a de julio 1934 en Abeokuta.

Plurajn jarojn de sia vivo Wole Soyinka pasigis eksterlande: parte libervole por studi kaj labori (ekz. en Britio), sed parte ankaŭ, ĉar la regantoj en lia patrujo persekutis la politike ege aktivan kaj kritikeman verkiston, kiu pro siaj konvinkoj ankaŭ plurajn jarojn (1965 kaj 1967-1969) pasigis en malliberejo. Gajninte en la jaro 1986 la Premion Nobel de Literaturo (kiel unua afrikano), li intertempe apartenas al la plej famaj reprezentantoj de la afrika literaturo.


Famaj verkoj

  • A dance of the forests (teatraĵo, 1963)
  • The lion and the jewel (komedio, 1963)
  • The interpreters (romano, 1965)
  • Idanre, and other poems (poemoj, 1967)
  • Madmen and specialists (tragedio, 1971)
  • A shuttle in the crypt (poemoj, 1972)
  • Season of anomy (romano, 1973)
  • Death and the King's horseman (dramo, 1976)
  • Aké, the years of childhood (membiografio, 1981)

Vidu ankaŭ