Wolfram von Richthofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfram von Richthofen
Persona informo
Naskonomo Wolfram Karl Ludwig Moritz Hermann Freiherr von Richthofen
Naskiĝo 10-an de oktobro 1895 (1895-10-10)
en Bartoszówek
Morto 12-an de julio 1945 (1945-07-12) (49-jaraĝa)
en Bad Ischl
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Nazia Germanio
Alma mater Teknologia Universitato BerlinoUniversitato de Hanovro
Subskribo Wolfram von Richthofen
Familio
Patro Wolfram von Richthofen
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr

Wolfram Freiherr (barono) von Richthofen (10a de oktobro 1895 - 12a de julio 1945) estis germana militisto kiu atingis la rangon de kampomarŝalo de la Luftwaffe dum la Dua Mondmilito. Li estis la plej juna marŝalo de la Luftwaffe kaj ricevis medalon de la Fera Kruco kun kverkofolioj en 1943. Fine de la milito li estis prizonulo de la usonanoj.

Li eniris en la ĵus kreita Luftwaffe en 1933 kiel teknika helpanto kaj specialiĝis en la tekniko de bombardado malaltnivela. En 1936 li estis sendita al Hispanio kiel parto de la helpo de la Tria Regno al la flanko de la insurekciaj puĉistoj, poste estrita Francisco Franco, kie li estis Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Legio Condor. Li okupis tiun postenon dum granda parto de 1937, kaj tiele li estis respondeca pri la bombardado de Gerniko.

Dum la Dua Mondmilito li partoprenis en la atako al Varsovio, la 13-an de septembro 1939 ordonis eksperimentan bombadon de pola urbo Frampol (kies ununura celo estis pritakso de la efikeco de bombado en kampaj cirkonstancoj, bruliĝis ne malpli ol 60% de konstruaĵoj), en la Kampanjo de Kreto, kaj en Balkanio en la bombardado de Belgrado en 1941. Lia korpuso iris apogi la 6-an Armeon de la Generalo Walter von Reichenau en Francio, en Italio, Grekio kaj poste en la orienta fronto en la Operaco Barbaroso kiel apogo de la fortoj de la generalo Erich von Manstein en direkto al Moskvo kaj Stalingrado. Kiam la 6-a armeo estis sieĝita ĉe Stalingrado, li zorgis pri la aerponto por liveri necesaĵojn al la trupoj de Friedrich Paulus.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stalingrado- Anthony Beevor: ISBN 84-8432-129-0