Yves Nicolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Nicolas
Persona informo
Naskiĝo 29-a de januaro 1952
en Vitré
Morto 25-a de novembro 2022
en Caen
vdr

Yves Nicolas (naskiĝis la  29-an de januaro 1952(nun 1952-01-29) en Vitré, mortis la 25-an de novembro 2022 en Caen) estis franca esperantisto kaj socia konsilanto.

En 1963 liaj gepatroj translokiĝis kun siaj 3 infanoj al domo sur Placo Laënnec en Caen, domo kun granda ĝardeno kiun Yves kaj lia edzino Anne-Marie Sibireff ekloĝis kun siaj 2 infanoj Dimitri kaj Sophie en 2007 post vivado en Hérouville de 1981 ĝis 2007.

Post la teknika altlernejo, li trapasis bakalaŭron (G1-sekretario). Li akiris statuson de konscienceca obĵetanto en 1972. Li estis en situacio de malobeo al la civila servo trudita per Dekreto konata kiel Dekreto de Brégançon. Proceso okazis en 1973 en Caen. Poste li kreis Komitaton por la Lukto de Obĵetantoj kiu subtenos plurajn obĵetantojn ankaŭ procesitajn. Okaze de unu el tiuj procesoj li kontaktis Alphonse Barbé (sindikata CGT-aktivulo el Falaise anarki-sindikatisto, en 1914 en la tranĉeoj, li pafis sin en la kruron por ne militi. Post sia enhospitaligo li dizertis kaj estis procesita) por ebla atesto en tribunalo. Pro sia granda aĝo, tiu malakceptis la inviton sed sendis leteron de subteno.

Dum unu jaro li plenumis sian civilan servon kiel gastejestro de junulargastejo en Arpajon, kie li bonvenigis multajn fremdulojn kaj de tie sendube venos la ideo de universala lingvo por komuniki.

Laborinte en CAT (Helpcentro per laboro), li trapasis la konkurson de sociala helpanto, respondecis pri bonvenigado de senhejmuloj ĝis gvidado de CADA (helpcentro por azilpetantoj) ĝis emeritiĝo en 2012.

Membro de la Esperantista klubo de Caen, li kreis la klubon Hérouville-Esperanto en 1984. Li helpis en la ĝemeliĝo de urbo Hérouville-Saint-Clair kun Tiĥvin en 1991 kaj memkompreneble li bonvenigis la geamikojn de Tiĥvin inkluzive de Mikaelo Bronŝtejn.

En 1993 li organizis helpe de asocioj de Hérouville la 48-an kongreson de SAT-Amikaro.

Lia 1-a universala kongreso estis en 1986 en Pekino kie li interalie renkontis esperantiston el Hamburgo kun kiu li restos amiko ĝis la morto. Post Pekino, sekvis aliaj kongresoj inkluzive de la lastaj en 2015 en Lille kaj Teherano.

Li partoprenis kaj/aŭ organizis grupajn vojaĝojn, inkluzive per biciklo. Li estis korektanto de kursoj en Interreto.

Li estis unu el la kolonoj kaj animantoj de Normanda Esperanto-Asocio. Li fariĝis redaktoro de la normanda bulteno en 2015 kaj, danke al lokaj kluboj, li starigis turismajn tagojn en la 5 normandaj departementoj. La lasta estis okazonta en Dives-sur-Mer la 15-an de oktobro 2022 sed devis esti nuligita pro manko de benzino ĉe multaj partoprenantoj - jen malkutima kialo nuligi esperantan eventon.

Yves estis unu el la gvidantoj de la klubo de Hérouville, li precipe ŝatis tabulludojn kaj teatraĵojn. Li prizorgis la kursojn de la unua nivelo kun afableco kaj konfido al la junuloj, kies lernfacilecon kaj efikecon li laŭdis. Li partoprenis en ĉiuj festoj de asocioj en Hérouville-Saint-Clair, en poliglotaj kafejoj. Dum la kronvirusa kvaranteno aŭ pli ĝuste la devigita socia distancado, estis li, kiu ĉiumarde organizis renkontiĝojn per zoom, en kiuj partoprenis esperantistoj el Francio kaj aliloke.

De 2002 ĝis sia morto li organizis por UEA la vojaĝojn de esperantistoj, eksterlandaj aŭ ne. Ne malpli ol 59 turneoj de 2002 ĝis 2019 kaj la klubo de Hérouville akceptis multajn prelegantojn, muzikistojn...

Esperantisto, ĝardenisto, abelbredisto, tiel difinis lin lia nekrologo: En 2014 kun la loka asocio "les Petits Carrés de Caen", li animis la pedagogian abelejon Calmette kaj helpis starigi aliajn abelejojn. Ĝardenisto, birdkalkulanto, li eĉ semis dipsakojn por la kardeloj.

Humanisto, pacifisto, senperfortulo, du datoj de du manifestacioj markis lin: en 1973 kontraŭ la puĉo kontraŭ Salvador Allende en Ĉilio kaj la lasta, en kiu li partoprenis la 22-an de februaro 2022 kontraŭ la agresa milito kontraŭ Ukrainio.

Yves mortis la 25-an de oktobro 2022 ĉirkaŭita de sia familio kaj geamikoj. N.B: Yves havis la projekton venigi muzikiston Armel Amiot "Banĝo Esperanto": Memore al Yves Nicolas la loka Esperano-klubo kvin monatojn post la morto de Yves bonvenigis Armel la 24-an de marto 2023 ĉe Café des Arts en Hérouville-Saint-Clair.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]