Zaha Hadid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergisel skisaltejo, Innsbruck
Centra konstruaĵo de BMW, Leipzig
Vitra fajrobrigadejo, Weil am Rhein, Germany
Maggie's Centre, Kirkcaldy, Skotlando

Zaha Hadid (arabe: زها حديد), (nask. 31-an de oktobro 1950, Bagdado, Irako) estas renoma iraka-brita arkitekto de dekonstruktivismo.

Kariero

Ŝi studis matematikon en Bejruto (Usona universitato kaj poste arkitekturon en Londono (Architectural Association). En 1977 ŝi fariĝis partnero de siaj iamaj instruistoj Rem Koolhaas kaj Elia Zenghelis, kaj en 1980 fondis propran oficejon en Londono.

Ekde la 1980-aj jaroj ŝi instruis en la plej renomaj institucioj (Harvard University, University of Illinois, Hochschule für Bildende Künste in Hamburg, Ohio State University, Columbia University, Yale University). Aktuale ŝi estas profesorino ĉe la Universitato de aplikataj artoj en Vieno, Aŭstrio.

Multajn internaciajn konkursojn ŝi gajnis per siaj aŭdacaj planoj, foje pli aŭdacaj ol io iam antaŭe konstruata. Inter ŝiaj gajnitaj konkursoj estas

En 2004 Hadid ricevis - kiel unua virino - la plej renoman arkitekturpremion Pritzker Architecture Prize. En 2006 muzeo Guggenheim en Novjorko honorigis ŝin per ekspozicio pri ŝia vivoverko

Verkoj

Granda parto de la frua verkaro de Zaha Hadid restis nur koncepto; realigitaj verkoj estis interalie:

Filmo

  • A Day with Zaha Hadid 2004, 52 min., koloro. New York: Michael Blackwood Productions.

Distingoj

Eksteraj ligiloj