Zajid bin Sultan Al Nahajan
Zajid bin Sultan al Nahajan زايد بن سلطان آل نهيان | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Abu-Dabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1918 en Abudabio | ||||
Morto | 2-an de novembro 2004 (86-jara) en Abudabio | ||||
Tombo | Sheikh Zayed Mosque [#] | ||||
Religio | sunaismo [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Al Nahajan | ||||
Patro | Sultan bin Zayed bin Khalifa Al Nahyan [#] | ||||
Patrino | Q20383754 [#] | ||||
Gefratoj | Hazza bin Sultan Al Nahyan • Shakhbut bin Sultan Al Nahyan [#] | ||||
Edz(in)o | Hassa bint Mohammed bin Khalifa Al Nahyan • Mouza bint Suhail Al Khaili • Fatima bint Mubarak Al Ketbi [#] | ||||
Infanoj | Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajan • Mansour bin Zayed Al Nahyan • Sultan bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Mohammed bin Zayed Al Nahyan • Hamdan bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Hazza bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Abdullah bin Zayed Al Nahyan • Saif bin Zayed Al Nahyan • Ahmed bin Zayed Al Nahyan • Hamed bin Zayed Al Nahyan • Saeed bin Zayed Al Nahyan • Falah bin Zayed Al Nahyan • Issa bin hamad Al thani • Nasser bin Zayed Al Nahyan [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
Emiro de Abu-Dabio ![]() | |||||
Dum | 1966-2004 | ||||
Antaŭulo | Ŝaĥbut bin Sultan Al Nahajan, lia frato | ||||
Sekvanto | Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan, lia filo | ||||
Prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ![]() | |||||
Dum | 1971-2004 | ||||
Antaŭulo | – (ofico kreita) | ||||
Sekvanto | Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan, lia filo | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahajan, arabe الشيخ زايد بن سلطان أل نهيان [aŝ-ŝejĥ za:jid bin sulta:n a:l nahaja:n] (naskiĝis en 1918 en al-Ain, mortis la 2-an de novembro 2004), estis la emiro de Abu-Dabio kaj ĝis sia morto la unua prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (de 1971-2004) kiu ekunuigis la 7 emirlandojn. Post lia morto lin sekvis la filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan.
Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas artverko reprezentante lin en kombino kun araba kaligrafio kiu tekstas valorojn liajn : respekto, daŭreblo, saĝeco kaj humanigo[1].
La libropremio "Sheikh Zayed Book Award" estas "unu el la plej prestiĝaj kaj bone financitaj premioj en la araba mondo[2]". Komence de 2013 nova premio-kategorio estis aldonita nome la "Araba kulturo en aliaj lingvoj"[3] je valoro de AED 750,000 po gajninto "por honori la plej bonajn verkojn en ne-arabaj lingvoj[4] kaj estu en la angla, franca, germana, japana kaj itala lingvoj pri la temo "araba civilizacio kaj kulturo", inkluzive de romanoj, mallongaj rakontoj, poemoj, biografioj, historio kaj artoj"[5]. Unu el la premiitaj libroj estis ekzemple Imaginare Babele de Mario Liverani[6].
«Zajid poeto de paco kaj homeco»[redakti | redakti fonton]
Ŝejĥo Zajid havis specialan intereson pri Nabatia poezio, populara literaturo kaj beduena poezio kaj verkis multajn specojn de aŭtentika araba poezio ('nabati') kaj lia dulingva libro kiun Unesko eldonis : "تأملات في أقوال وأشعار الشيخ زايد» يُغني مكتبات اليونسكو والفرانكفونية - Réflections des poèmes et des citations de Cheikh Zayed" (pripensoj de poemoj kaj eldiroj de ŝejĥo Zajid) bone respegulas liajn homamajn celojn. En tiu poezio estas ankaŭ esprimoj de paco kaj la graveco de toleremo kaj akceptemo de aliaj homoj. Dum ceremonio organizita de Unesko en kiu estis ankaŭ deklarita ke militoj estas kontraŭ la principoj de la islama religio, dekoj da artistoj recitis aŭ kantis liajn poemojn, inter alie sur la rabâb (arabe : رباب, DIN 31635 : rabāb), tipa muzikinstrumento[7].
Li havis inter alie gravan rolon en la evoluo de nombro de bonfaraj kaj evoluprojektoj en Maroko por helpi al tieaj malriĉaj homoj[8]. Li ankaŭ kontribuis al la rekonstruo de la malnova Marib-digo en la Provinco Ma'rib de Jemeno en 1986 [9] kaj financis aldonan reton de kanaloj por distribui akvon al la kampoj, turnante la regionon en modelon por agrikultura disvolviĝo[10].
Datreveno[redakti | redakti fonton]
Okaze de la 100-a datreveno[11] de la naskiĝo de Zajid bin Sultan Al Nahajan, lia filo Ĥalifa bin Zajid Al Nahajan anoncis ke la jaro 2018 portos la sloganon "La Jaro de Zajid" en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj[12] [13]. Ĉar li estas konsiderata kiel la "patro de la nacio" malfermiĝis memorejo (arabe : صرح زايد المؤسس) por honori lin[14]. La memorejo konsistas ankaŭ el heredaĵa ĝardeno kun "falaĝ", arabe فلج (akvokanalo), tra kiu daŭre fluas akvo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficala retejo de Ŝejĥo Zajid
- Retejo de la ambasadejo de UAE en Usono (angle)
- Retejo de la memorejo : www.thefoundersmemorial.ae
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Foto de la artaĵo Zayed Wall Decor, Kashida.
- ↑ (en) Sheikh Zayed Book Award.
- ↑ (ar,en) Arabic Culture in Other Languages Category -
- ↑ (en) New Translation Funding for Arabic Literature from the Sheikh Zayed Book Award (nova monsubteno de la Sheikh Zayed Book Award por traduko de araba literaturo).
- ↑ (en) "Literary Prize Recognizes Works Celebrating Arabic Culture in English", Abu Dhabi Press News, la 7-an de majo 2012, alirite la 20-an de januaro 2019.
- ↑ (en) Jack Sasson, Mario Liverani, Congratulations!, la 7-an de majo 2014.
- ↑ (ar) «تأملات في أقوال وأشعار الشيخ زايد» يُغني مكتبات اليونسكو والفرانكفونية - Réflections des poèmes et des citations de Cheikh Zayed (pripensoj de poemoj kaj eldiroj de ŝejĥo Zajid), franca forumo UAE 2018 en UNESKO kadre de la temo "Zajid poeto de paco kaj homeco", aprilo 2018.
- ↑ الدكتور سعدالدين العثماني: السياسة الخارجية الإماراتية عماد استقرارها - مركز الإمارات للدراسات والبحوث الإستراتيجية
- ↑ Wam, "Key aid projects during Zayed's time". Khaleej Times, la 29-an de julio 2013.
- ↑ Centro por Strategiaj Studoj kaj Esploro de la Emiratoj, p. 291, 2013.
- ↑ (ar) "الصفحة الرئيسية". www.zayed.ae
- ↑ عام زايد، وزارة شؤون مجلس الوزراء والمستقبل.
- ↑ «كلنا الإمارات» تحتفي بـ«عام زايد»، صحيفة البيان.
- ↑ (en) "Remembering Sheikh Zayed, the father of the nation", Khaleej Times.