Friedrich Pillath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zanoni)
Friedrich Pillath
Zanoni (veröffentlicht in ET No 100 1922-09-03).pdf
Persona informo
Aliaj nomoj Zanoni
Naskiĝo 9-an de februaro 1870 (1870-02-09)
en Wejherowo, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 3-an de aprilo 1932 (1932-04-03) (62-jara)
en Essen
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komercisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Friedrich PILLATH, pseŭdonimo ZANONI (naskiĝis la 9-an de februaro 1870 en Neustadt en la tiama Okcidenta Prusujo (nun apartenanta al Polujo) [1], mortis la 3-an de aprilo 1932 en Essen) estis germana esperantisto. Li estis oficejestro ĉe la firmo Krupp.

Antaŭ la unua mondmilito Pillath estis la animo de la Esperanto-movado en Rejnlando kaj aktiva en Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo). Li estis kunlaboranto de La Revuo kaj poste de Esperanto Triumfonta kaj de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Li estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de Esperanto kaj aŭtoris stilistikon Kiel akiri Bonan Stilon (1920, 2-a eld. 1923).

Pillath tradukis tri verkojn de Heinrich Heine: Elektitaj Poemoj, en 1914, kie estas kolektitaj la plej rimarkindaj poeziaĵoj de la poeto; Atta Troll, somernokta sonĝo, en 1925; kaj Elektitaj Prozaĵoj, en 1930. La tradukoj laŭ la juĝo de Hilda Dresen en Enciklopedio de Esperanto (1934, sub kapvorto "Zanoni") estas "zorge faritaj, li ĉiam akcelis la modelecon de la stilo". Pillath ankaŭ kompilis la kolekton Germanaj Kantoj Esperantigitaj, el kiuj grandan parton li mem tradukis. Pillath estis membro de la Lingva Komitato[2]. Lia lasta granda faro estis la kunaranĝado de la 10a Germana Esperanto-Kongreso, kiu en 1921 okazis en Essen [1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

AB: 97 A 2 dl 5: Zanoni (pseud. van Friedrich Pillath). Kiel akiri bonan stilon? / de Zanoni. - Dresden : Ader & Borel, 1917. - 8 p. ; 14 cm - Note: Overdr. uit: Germana Esperantisto, no. 5B. p. 55 ÖNB

Pliaj verkoj de 1917

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]