Zdeněk Moravec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zdeněk MORAVEC estas ĉeĥa astronomo naskita en 1968.

Li estis diplomita de la Universitato de Karolo de Prago. Li laboris en la observatorio Kleť (Ĉeĥio) kun la geezoj Miloš Tichý kaj Jana Tichá. De 2001 li estas profesoro pri fiziko en la Universitato Jan Evangelista Purkyně en Ústí nad Labem.

La Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 93 asteroidoj[1] (el kiuj 65 kun Miloš Tichý) inter 1994 kaj 1999.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]