Zdzisław Stroiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdzisław Stroiński
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1921 (1921-11-29)
en Varsovio
Morto 16-an de aŭgusto 1944 (1944-08-16) (22-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leon Zdzisław Stroiński, pseŭdonomo Marek Chmura (naskiĝis la 29-an de novembro 1921 en Varsovio, mortis la 16-an de aŭgusto 1944 samloke) – pola poeto de la generacio de Kolumbanoj, soldato de Pola Enlanda Armeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de intelektuloj, lia patro Józef Stroiński estis jura konsilisto. Fruan junaĝon pasigis en Zamość.

En 1941 komencis studi juron kaj la polan lingvon en sekreta Varsovia Universitato. De 1942 apartenis al grupo de studentoj kolektitaj ĉirkaŭ konspira monatrevuo "Sztuka i Naród" (Arto kaj Nacio). Li estis soldato de Landa Armeo, finis sekretan lernejon de substandardistoj. Arestita dum meto de florkrono la 25-an de majo 1943 (kune kun Wacław Bojarski kaj Tadeusz Gajcy) apud la monumento al Koperniko (en la 400-an datrevenon de la morto). Enprizonigita en Pawiak. Neidentigita, estis liberigita la 19-an de julio 1943.

Pereis la 16-an de aŭgusto en la ribelo de Varsovio kune kun Tadeusz Gajcy en Malnova Urbo, post eksplodigo fare de germanoj de brikdomo ĉe la str. Przejazd.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Sian kreemon disvolvis de 1942. Aludis la Krakovan Avangardon, tuŝis realojn de la milito kaj okupado, ankaŭ travivaĵojn el Pawiak (ciklo da lirikaĵoj proze Okno (Fenestro) 1943). Li kreis viziajn-metaforajn bildojn, plenaj de prometeismaj kaj mesianismaj akcentoj. Ankaŭ verkis prizonan rakonton "Pokolenie" (Generacio) kun patriota kaj humanisma signifo.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Ślady – Leon Zdzisław Stroiński (Spuroj - Leon Zdzisław Stroiński), dokumenta filmo, reĝisorita de Hanna Zofia Etemadi, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]