Zoologia ĝardeno Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zoo Ostrava)
Zoologia ĝardeno Ostrava
ĉeĥe: Zoologická zahrada
a botanický park Ostrava
zoologia ĝardeno
Ĉefa enirejo
Oficiala nomo: Zoologia ĝardeno Ostrava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Silezia Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Situo Zoologia ĝardeno Ostrava
 - koordinatoj 49° 50′ 36″ N 18° 19′ 09″ O / 49.84333 °N, 18.31917 °O / 49.84333; 18.31917 (mapo)
Areo 1,0 km² (100 ha)
Celigo de bredado hipopotamo, elefanto, rinocero, tigro
Fondo 4-a de februaro 1948
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Nombro de bestoj 3717
Nombro de specioj 396
Membreco WAZA
EAZA
IZE
EEP
ESB
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zoo Ostrava
Retpaĝo: www.zoo-ostrava.cz
Portalo pri Zoologio
Map

Zoologia ĝardeno Ostrava troviĝas en Stromovka en Ostrava, en la urboparto Silezia Ostrava. Ĝi estas la fondinta membro de Unio de ĉeĥaj kaj slovakaj zoologiaj ĝardenoj, membro de Unio de botanikaj ĝardenoj de Ĉeĥio, membro de Eŭropa asocio de zoologiaj ĝardenoj kaj akvarioj kaj membro de Monda asocio de zoologiaj ĝardenoj kaj akvarioj.

La komencoj[redakti | redakti fonton]

Pavo

En julio de 1947 pritraktis sindikata organizaĵo kaj uzina konsilantaro de minejo Zárubek proponon por konstrui Parkon de ripozo. Tiu devis troviĝi sur parceloj de OKD en Kunčičky kun suma areo 6,5 ha. Sur teritorio inter Malnova kaj Jubilea kolonioj devis esti krom la parko konstruita ankaŭ banejo. La parko estis fondita laŭ decido de la uzina konsilantaro la 4-an de februaro 1948 kaj tuj la 15-an de februaro 1948 estis destinta Laborkomitato por la establo de parko kaj banejo en Kunčičky frunte kun inĝ. arkitekto E. Galuzska.

Fakte la tuta parko estis konstruita enforme de brigadoj, en kiuj partoprenis laboristoj de minejoj Zárubek kaj Alexander, plu loĝantoj de Kunčičky kaj resto de Ostrava. Alliĝis ankaŭ lerneja junularo. En la jaro 1948 estis konstruitaj la unuaj 600 metroj de skoriaj vojoj kaj komenciĝis konstruado de natura amfiteatro. En 1949 oni komencis konstrui du tenisludejojn kaj volejbaludejojn. En julio de la sama jaro estis dum ĉeesto de tiama primatoro Josef Kotas solene inaŭgurita infana ŝprucbaseno. Laŭ iniciato de Bohumil Vítek, kiu staris ĉe la nasko de la ideo por krei la parkon en la jaro 1947, aperis en la parko la unuaj bestoj. Temis pri virkapreolo kaj du kapreolinoj, kvin fazanoj, kelke da pavoj kaj plua birdaro. Ilia unua flegisto estis ĝuste Bohumil Vítek.

Printempe de 1950 okazis konstruado de fazana flugejo (56 m²), birda flugejo kaj vitrejo (24 m²) por travintrado de la birdaro. La 9-an de julio de la sama jaro estis malfermitaj pretaj sportejoj kaj al Tago de ministoj estis finita natura amfiteatro kun elektra lumigo.

La jaro 1951 estis por la estonta zoologia ĝardeno tre grava. En januaro vizitis Ostravon laboruloj de Ministerio de informoj kaj edukado, kiuj sondis eblecon de establo de daŭra zoologia ĝardeno. Kvankam pri ties ekzisto estis en Ostrava gvidataj diversaj diskutoj kaj urbaj oficistoj kalkulis kun alia varianto, estis dum plua vizito de la laboruloj de la ministerio rekomendite komenci la konstruadon de zoo. La delegitaron el Prago ĉifoje plenigis ankaŭ fakuloj el praga zoo kaj Nacia Muzeo. La parto de la rekomendo estis ankaŭ tasko serĉi konvenan lokon por la konstruo de la definitiva zoologia ĝardeno.

Dum la 83-a regula kunveno de konsilantaro de Unueca nacia komitato en Ostrava (UNK), kiu okazis la 15-an de junio 1951, estis rekomendite, por ke la plena kunsido de UNK aprobu transprenon de la zoologia ĝardeno en Kunčičky en daŭran administradon kaj servadon, kaj nome kun rea valideco ekde la 1-a de majo 1951. Dum la 11-a regula plena kunsido de UNK okazinta la 26-a de oktobro 1951 la rekomendo estis akceptita. Tiu ĉi dato estas oficiala dato de la establo de ostrava zoo. La 15-an de julio 1951 la Parko de ripozo estis alinomita je Minista parko de Maxim Gorkij.

Kurejo de rinoceroj

La areo en Kunčičky estis senĉese plenigata je inĝenieraj retoj kaj pluaj konstruaĵoj. La plej signifa el ili estis ursejo, en kiu loĝis paro da brunaj ursoj donacitaj de la praga zoo. La ursejo havis kaĝan tipon; al du kurejoj aliĝis masonita loĝigejo kun kvar ejoj. Pluaj konstruaĵoj estis lignaj ĉevalejoj por ĉevaloj kaj poneoj, sesparta birda flugejo kaj fazana flugejo. Iom post iom estis konstruitaj kaĝoj por lav-ursoj, sciuroj kaj vulturoj, plu flugejo por papagoj kaj kanarioj kaj kolombejo.

En la jaro 1952 estis ĉe kleriga komisiono de UNK establita subkomisiono por la zoo, kies prezidanto estis elektita Bohumil Vítek. Tiu laboris en Komunaj servoj kaj parkoj de urbo Ostrava. La ostrava zoo, en kiu tiutempe laboris ses homoj, falis en tiun ĉi entreprenon. En la areo estis reguligitaj 370 metroj da vojoj, konstruitaj 540 metroj de drata barilo kaj komencis konstruado de bredejoj por malgrandaj rabobestoj.

En 1953 estis konstruita leonejo kaj zookuirejo kun magazeno de bestonutraĵoj. En la sama jaro la subkomisiono konstatis, ke por la planata banejo ne estas sufiĉo da akvo, tial la profundigita loko estis uzita kiel fiŝlago por akva birdaro. La 22-a de majo 1953 la zoologia ĝardeno estis deklarita kiel memstare kalkulanta kaj mastrumanta kulture-kleriga ekipaĵo de UNK. Ties direktoro estis nomita Bohumil Vítek, kiu ĝis nun direktis ĝin kiel estro. En tiu jaro oni prikonsideris pri kvar areoj por transporti la zoon - Stromovka, Arbaro Bělský, Radvanice kaj Vřesina. La komisiono de fakuloj rekomendis areon Stromovka por ties avantaĝoj - rompita tereno, varia arbara kreskaĵaro, sufiĉe da akvo kaj konstruita akvokondukilo, bonaj transportaj kondiĉoj kaj supozoj por nutraĵbazo.

En 1954 estis finitaj necesejoj por publiko, muzika pavilono, infana anguleto kaj kasejo. Al Tago de ministoj estis malfermita la fiŝlago de akva birdaro. Estis ankaŭ finita la bariligo de la areo. Je unu jaro pli poste estis malfermitaj ekspozicioj de akvarioj kaj ekzotika birdaro, konstruitaj loĝigejoj por simioj, kanguruoj, aproj kaj gvanakoj. Por klerigaj celoj servis ligna klubejo kun librotenejo. La zoo tiutempe okupis jam 17 homojn.

La 30-an de januaro 1956 estis prilaborita propono por kultura sekcio de Regiona nacia komitato kaj Ministerio de kulturo por translokiĝo de la zoo el Kunčičky ĝis Stromovka. Kostoj devis atingi 287 mil Kĉs. En oktobro estis alveturigita "Joĉjo", la ido de azia elefanto, kiu fariĝis la plej granda allogaĵo de la zoo.

La jaro 1957 estis por la ĝardeno favora el vidpunkto de materialo - la zoo akiris propran ŝarĝaŭtomobilon Škoda 806-RS, projekciilon, magnetofonon, fotoaparaton kaj epidiaskopon.

Ĝis la jaro 1960 jam estis farata konstruado de neniaj stabilaj konstruaĵoj kaj ĉio prepariĝis por la transporto en la novan areon. En februaro de 1960 komenciĝis translokiĝado de la birdaro kaj la malgrandaj rabobestoj, kiel la lastaj estis aŭtune translokigitaj la ursoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kurejo de ĝirafoj

La ekkonstruita areo estis unuafoje alirebligita por la publiko la 1-an de majo 1960. La bestoj estis lokigitaj en provizoraj kondiĉoj kaj kun alveno de vintro ili estis translokigitaj en varmigatan deponejon en la mastruma parto. Edde la 1-a de decembro 1960 la zoo estis por la publiko denove fermita. En tiu ĉi jaro Transporta entrepreno Ostrava konstruis apud la zoo trolebusan returniĝejon.

En la jaroj 1961 - 1970 estis kreita baza rondo por la vizitantoj kaj finkonstruitaj bazaj mastrumaj konstruaĵoj. Inter novaj bredigaj ekipaĵoj el tiu tempo apartenas la ursejo, pavilono de grandaj felisedaj rabobestoj, pavilono de elefantoj kaj pavilono de primatoj. Nove konstruitaj estis kurejoj pro linkoj, ĉimpanzoj kaj grandaj cervoj. Nokte el la 30-a je la 31-a de januaro 1964 pereis pro falo en fosaĵon elefanto Joĉjo. Akrevida linko estis ekde la 1965 sisteme bredata kaj ĝi fariĝis blazona besto de la ostravaa zoo. En tiu ĉi jaro estis el Sovetunio alveturigita vico de novaj specioj, kiel flamengoj, ruĝbrustaj anseroj, ordinaraj gruoj kaj fraŭlingruoj. En decembro ĝi akiris paron da jaguaroj pro interŝanĝo je 76 birdoj kaj 30 mamuloj. Esprimite en mono temis pri la interŝanĝo en valoro 6 500 DM.

En la sepdekaj jaroj okazis intensa investa konstruo. Pliboniĝis la servoj al la vizitantoj, krom alia per malfermo de parkumejo kaj mempriserva restoracio. La zoo akiris novajn speciojn de bestoj kaj ĉe multaj el ili ĝi sukcesis bredigi idojn. Temis ekz. pri sudamerika tapiro, hinda tapiro, hajnana cervo kaj orienta cervo. En la jaro 1972 komenciĝis ĝenerala riparo de la ursejo, kiu finiĝis je du jaroj pli poste. En 1980 estis en la pavilono de primatoj komencita interŝanĝo de kradoj je sekurecvitro. En decembro estis alveturigita paro de ruĝa linko, sed idojn la zoo ĝisatendis nur en la jaro 1990.

En la okdekaj jaroj okazis radikala limigo de investoj kaj estis finitaj nur ekkonstruitaj objektoj (kurejo de histrikoj, alkonstruo de administra konstruaĵo, purigejo de forfalaj akvoj, instruiga centrejo, la pavilono de malgrandaj rabobestoj, pavilono de akva birdaro kaj pavilono de ĝirafoj kaj afrikaj hufuloj). Oni sukcesis bredigi idojn de kuba flamengo, reĝa gruo, siria urso, ruĝa linko, cejlona pantero, sankta hulmano kaj multaj birdoj. Alloga parto de la zoo estas ekde la jaro 1987 ĝirafoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Sunherbejo

Nuntempe danke al dotoj de establinto kaj aliaj subjektoj la areo estas renovigata - estas riparataj la malnovaj kurejoj kaj flugejoj, estis sukcese finita konstruado de novaj ekipaĵoj (ekz. pavilono de elefantoj, flugejoj por grandaj rabobirdoj ks.), la ekspozicioj estas alirebligataj por handikapuloj, estas instalataj informaj tabuloj por nevidantoj. La zoo akiras la monon tradicie de personoj kaj de organizaĵoj, kiuj decidiĝos "adopti" certan beston, aŭ per moderna formo helpe de la tn. donacaj SMS.

Botanika parko[redakti | redakti fonton]

La areon de zoo kreas la tn. Granda ostrava arbaro etendiĝanta nordoriente de la centrejo de Ostrava en supermara alteco 260 m.s.m.. Ties tuta areo estas preskaŭ 92 hektaroj. La arbaraj kreskaĵoj kreas 71 hektaroj, la akvaj areoj 4 hektaroj kaj la resto estas herbejoj, kampoj kaj konstruaĵoj. La specia konsisto de la arbaro estas tre bunta, kreskas ĉi tie preskaŭ 400 specioj de foliaj arboj, 150 specioj de pingloarboj kaj 310 specioj de staŭdoj. Laŭ florista esploro el la jaro 2003 ĉi tie vivas preskaŭ 450 specioj de nefekunde kreskantaj plantoj el 68 familioj. La plej signifa el ili estas Eŭropaj fagoj, kies aĝo estas taksata je 150 jaroj. Kelkaj ezempleroj havas perimetron 350 cm kaj la plej aĝaj el ili eĉ 474 cm.

En harmonio kun koncepto de la gvidantaro de zoo okazas al iompostioma botanikigo de la ĝardeno. En la unua fazo finita la 29-an de junio 2007 estis alirebligitaj tri botanikaj padoj en la ampleksa parto de la areo Stromovka kun vico de ege valoraj botanikaj partoj - Vojo de akvo, Vojo de ombro kaj Vojo de arbaro. Plu estis konstruitaj noovaj restadejaj spacoj - Birda herbejo, Sunherbejo, Ludejo ĉe elefanto kaj Altano. Enkadre de la botanigo estis ankaŭ plantitaj kelke da dekoj de specioj de novaj plantoj. En la unua fazo tiel estis konstruitaj ses parkaj vojoj de diversaj larĝoj, tri pontoj kaj unu pasponteto, plu pasejoj, malgrandaj lagetoj kaj lokoj plenaj de verdaĵo, sur kiuj ne mankas lokoj kun diversaj atrakcioj por infanoj. Sume estis instalitaj 25 aŭtoraj objektoj, konstruita nova informa sistemo kaj plantitaj 2600 pecoj de novaj plantoj ensumigantaj kelke da dekoj de specioj. Zoological garden Ostrava estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 6:00 p.m.[1]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ostrava Zoo. Arkivita el la originalo je 2022-09-23. Alirita 2022-09-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]