Preĝejo Sankta Kruco (Vác)
Preĝejo Sankta Kruco | |
---|---|
Preĝejo Sankta Kruco en Vác
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vác |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
paroĥo | en Katedralo de Ĉieliro de Maria (Vác) |
Dato de konsekro | 1766 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 50 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Vác. Ĝi estas la plej malnova kirko en la urbo, iam ĝi apartenis al la franciskanoj, la alternativaj nomoj estas fortikaĵa aŭ monaĥa preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Vác Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon, sed nur postmorte en 1074 oni konstruis romanikan katedralon. La tataroj detruis ĝin en 1241. Post la tatara invado Béla la 4-a (Hungario) konstruis gotikan kirkon en la sama loko, sed ĉirkaŭe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Dum regado de Matiaso la 1-a (Hungario) la aspekto iĝis renesanco. La turkoj detruis ĝin en 1620. En 1719 franciskanoj alvenis, ili konstruis barokan preĝejon kun apuda monaĥejo inter 1721-1761.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en la fortikaĵa monteto, kiu estas la plej alta punkto de Vác. La fasado estas simetria, en la fasado estas ankaŭ 3 niĉoj kun statuoj pri Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio el Padovo kaj Sankta Maria. Ĉe la enirejo estas videbla ŝtona kruco farita supozeble en 1800. Maldekstre la kirko kontaktiĝas kun la monaĥejo. La turo altiĝas ĉe la sankteja parto. Interne estas 3 navoj. La ĉefaltaro estis skulptita el ligno inter 1726-1729. La mecenato estis István Koháry (reĝa juĝisto).
Kermeso okazas en la 14-an de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
-
La preĝejo en la iama fortikaĵo
-
Pordo
-
Statuo Sankta Francisko el Asizo
-
Statuo Sankta Antonio el Padovo