Ŝeiĥ Muĝibur Rahman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝeiĥ Muĝibur Rahman
Persona informo
শেখ মুজিবুর রহমান
Naskiĝo 17-an de marto 1920 (1920-03-17)
en Tungipara Upazila, Bengal Presidency,  Brita Hindio
Morto 15-an de aŭgusto 1975 (1975-08-15) (55-jaraĝa)
en Dako
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Dako vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Bangladeŝo • Brita Hindio • Pakistano vd
Alma mater Maulana Azad College • Universitato de Kolkato vd
Partio Bangladeŝa Kamparana-Laborista Popola Ligo • Bangladeŝa Popola Ligo vd
Subskribo Ŝeiĥ Muĝibur Rahman
Familio
Patro Sheikh Lutfar Rahman vd
Patrino Sayera Khatun vd
Edz(in)o Sheikh Fazilatunnesa Mujib vd
Infanoj Hasina Oaĝed • Sheikh Kamal • Sheikh Russel • Sheikh Rehana • Sheikh Jamal vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝeiĥ Muĝibur Rahman, en angla: Sheikh Mujibur Rahman, en bengala: শেখ মুজিবুর রহমান; kun bengala prononco: [Shekh Mujibur Rôhman]; (17a de Marto 1920 – 15a de Aŭgusto 1975), mallongigita kiel Ŝeiĥ Muĝib aŭ simple Muĝib, estis bengala politikisto kaj ŝtatestro. Li estis fondopatro de la Popola Respubliko Bangladeŝo. Li servis kiel unua prezidento de Bangladeŝo kaj poste ĉefministro de Bangladeŝo el Marto 1971 ĝis sia murdo en Aŭgusto 1975. Li estis konsiderata la ŝlosila forto malantaŭ la sendependeco de Bangladeŝo. Li estas populare konata laŭ la titolo Bangabandhu (Bôngobondhu "Amiko de Bengalio"). Li iĝis estra figuro en kaj eventuale la estro de la Avamia Ligo, fondita en 1949 kiel orientpakistan-bazita politika partio en Pakistano. Muĝib estas konsiderata grava figuro en la klopodoj por akiri politikan aŭtonomecon por Orienta Pakistano kaj poste kiel la centra figuro malantaŭ la Bangladeŝa Liberiga Movado kaj la Bangladeŝa Liberigo-Milito en 1971. Tiele, li estis konsiderata Jatir Janak (Jatir Jônok, "Patro de la Nacio") de Bangladeŝo. Lia filino Ŝeiĥino Hasina Oaĝed estas la nuna estro de la Avamia Ligo kaj la nuna Ĉefministro de Bangladeŝo.

Defendanto de socialismo, Muĝib plialtiĝis al unuaj rangoj de la Avamia Ligo kaj de la politiko de Orienta Pakistano kiel karisma kaj konvinka oratoro. Li iĝis populara pro sia opozicio al la etna kaj institucia diskriminado de Bengaloj en Pakistano, kiu fakte estis la majoritato de la ŝtata loĝantaro. Okaze de sektoraj tensioj, li skizis 6-punktan poraŭtonomecan planon kaj li estis enprizonigita fare de la reĝima kampomarŝalo Aĝub Ĥan pro perfido. Muĝib estris la Avamian Ligon por venki en la unua demokratia balotado de Pakistano en 1970. Spite atingi majoritaton, la Ligo ne estis invitita de la reganta militista junto por formi registaron. Kiam la civila malobeo aperis tra Orienta Pakistano, Muĝib nerekte anoncis sendependecon de Bangladeŝo dum ŝlosila parolado la 7an de Marto 1971. La 26an de Marto 1971, la Pakistana Armeo respondis kontraŭ la amasprotestoj pere de la Operaco Searchlight, en kiu la elektita ĉefministro Muĝib estis arestita kaj metita en soleca izolita aresto en Okcidenta Pakistano, dum Bengalaj civiluloj, studentoj, intelektuloj, politikistoj kaj militistaj dizertantoj estis murdita kiel parto de la Bangladeŝa genocido de 1971. Post la Bangladeŝa Liberigo-Milito, Muĝib estis liberigita el la Pakistana mallibereco kaj revenis al Dako en Januaro 1972.

Muĝib kiel ĉefministro de Bangladeŝo kun la Usona Prezidento Gerald Ford en 1974, unu jaron antaŭ sia murdo.

Ŝeiĥ Muĝib iĝis Ĉefministro de Bangladeŝo en parlamenta sistemo adoptita de la nova lando. Lia registaro aprobis konstitucion kiu proklamis socialismon kaj nereligia demokration. La Avami Ligo atingis grandan regeblon en la unua ĝenerala balotado de la lando en 1973. Tamen, Muĝib frontis defiojn de pliiĝanta sendungeco, malriĉo kaj korupto. Granda malsatego okazis en 1974. La registaro estis kritikita pro malakcepto doni konstitucian agnoskon al indiĝenaj minoritatoj kaj pro malrespekto al la homaj rajtoj fare de la sekurecaj fortoj, ĉefe para-milico. Meze de pliiĝanta politika agitado, Muĝib iniciatis regadon de unusola socialisma partio en Januaro 1975. Ses monatojn poste, li kaj plej parto de sia familio estis murdita de armeaj oficiroj dum puĉo. Poste oni establis registaron de militjuro.