Ŝokan Valiĥanov
Ŝokan Valiĥanov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Шоқан Шыңғысұлы Уәлихан | |||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1835 en Sarykol District | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1865 (29-jaraĝa) en Provinco Almato | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Provinco Almato vd | ||||
Etno | kazaĥoj vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Corps des cadets d'Omsk (fr) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ĝingisidoj vd | ||||
Patro | Tchinguiz Oualievitch Valikhanov (fr) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo etnografo orientalisto pedagogo vojaĝisto historiisto militisto artisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝokan Valiĥanov aŭ Shoqan Shynghysuly Walikhanov (kazaĥe Шоқан Шыңғысұлы Уәлихан, Shoqan Shynghysuly Walikhan; en ruse Чокан Чингисович Валиханов), alinome Muhammed Qanapiya (kazaĥe Мұхаммед Қанапия)[1] (naskiĝis en novembro 1835, mortis la 10-an de aprilo 1865) estis kazaĥa fakulo, etnografo, historiisto kaj partoprenanto en La Granda Ludo. Li estas konsiderata patro de la moderna historiografio kaj etnografio de Kazaĥio. La Kazaĥa Akademio de Sciencoj estis nomita omaĝe al li. Lia nomo estas skribita ankaŭ Ĉokan Valiĥanov surbaze de ruslingva literumado de lia nomo, kiun li mem uzis. La varianto de lia nomo en la kazaĥa estis skribita en la araba alfabeto, kaj estis simila al la rusa versio.[2]
Lia laboro kombinis militspionadon, geografian esploradon kaj aliajn aferojn. Lia unua sukcesa ekspedicio estis misio de 1855-1856 al la lago Isik-Köl. En 1857 li estis revokita al Sankt-Peterburgo por raporti pri sia ekspedicio, kaj tie li estis elektita kiel ano de la Rusa Geografia Societo. La juna Valiĥanov estis pionira defendanto de okcidentigo kaj kritikanto de la influo de islamo en sia hejmlando. Laŭ vortoj de la rusa etnografo Jadrincev, por Valiĥanov la eŭropa civilizacio reprezentis "la novan Koranon de vivo."[3]
Valiĥanov kolektis materialon pri la kazaĥa tradicia juro en 1863. Tio estis parto de registara projekto de Duhamel, kaj kondukis al la Memorando pri Jura Reformo de 1864. Tiujare, Valiĥanov ricevis komision helpi la kolonelon Miĥail Ĉernjajev en ties konkero de Centra Azio. La trupoj de Ĉernjajev marŝis okcidenten el la fortikaĵo de Vernoje (nuntempa Almato). Ĉernjajev antaŭeniris al la ĥanlando Kokando, planante ataki la fortikaĵon de Aulie-Ata (nuntempa Taraz). Valiĥanov malsukcese klopodis por negocita rezulto senviolenta.
Valiĥanov kaj Dostojevskij
[redakti | redakti fonton]En Omsko Fjodor Dostojevskij renkontiĝis kun Ŝokan Valiĥanov. Dostojevskij nomis lin brila, kuraĝa persono, fakulo kaj etnografo, kaj talenta folkloristo. En ilia korespondado, ambaŭ intelektuloj konfesis sian grandan reciprokan amon kaj admiron.
Kiam Dostojevskij militservis en Semipalatinsk, li renkontiĝis kun Valiĥanov denove. Ambaŭ amikiĝis kun fama geografo Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij kaj kun la barono A. E. Wrangel, kiu venis el Peterburgo en 1854 por servi kiel la nova distrikta akuzisto.
Dostojevskij skribis el Semipalatinsk la 14-an de decembro 1856 unu el siaj plej entuziasmaj leteroj iam adresitaj al sia amiko Ŝokan Valiĥanov:
|
En la urbo Semej (Kazaĥio) apud la loka muzeo pri Dostojevskij staras monumento al Valiĥanov kaj Dostojevskij.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Shoqan estis unue la plumnomo, kaj poste iĝis lia oficiala nomo.
- ↑ La nomo Shoqan Shinghisuly Walikhanuli spegulas modernan klopodon de la sendependa Kazaĥio por meti la kazaĥajn nomkonvenciojn reen en la historio.
- ↑ Futrell, Michael. Dostoyevsky and Islam (And Shoqan Walikhanov). 'The Slavonic and East European Review'. Vol. 57, No. 1 (Jan., 1979), p. 20.
- ↑ Futrell, Michael. Dostoyevsky and Islam (And Shoqan Walikhanov). 'The Slavonic and East European Review'. Vol. 57, No. 1 (Jan., 1979), p. 21
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informo pri Shoqan el Smithsonian Arkivigite je 2018-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkaro de Shoqan Walikhanov Arkivigite je 2018-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- www.neweurasia.net (biografio) Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- www.peoples.ru Shoqan Walikhanov
- Shoqan Walikhanov en Omsk Arkivigite je 2007-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- (en Biblioteko de Alexander M. Kobrinsky Arkivigite je 2019-05-29 per la retarkivo Wayback Machine): Shoqan Walikhanov (fotoj, biografio) Arkivigite je 2019-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio de UNESCO branĉo en Kazaĥio Arkivigite je 2007-02-26 per la retarkivo Wayback Machine