Frugilego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Frugilego
Frugilego
Frugilego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. frugilegus'
Corvus frugilegus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Frugilego [1]Kampokorvo (Corvus frugilegus) estas birdospecio membro de la familio de Korvedoj en la ordo de paserinoj. Ĝi ricevis de Linnaeus en 1758,[2] la nomon frugilegus kiu signifas en la latina "manĝokolektanto".

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu palearktisa specio estas simila laŭ grando (45 al 47 cm longa) aŭ iom pli malgranda ol la Nigra korniko kun nigraj plumoj ofte montrantaj bluecan aŭ bluecpurpuran nuancon sub brila sunlumo. La plumoj de la kapo, koloj kaj ŝultroj estas pli densaj kaj silkecaj. La gamboj kaj piedoj estas ĝenerale nigraj kaj la beko griznigra.

    Frugilegoj distingiĝas el similaj membroj de la familio de korvoj pro la nuda grizblanka haŭtaĵo ĉirkaŭ la bazo de la beko de plenkreskulo antaŭ la okuloj; la beko estas iom pli maldika kaj tre pinteca. Krome la plumaro ĉirkaŭ la femuroj aspektas pli malkombita kaj pufa ol ĉe la samgenra Nigra korniko, ĉefe videbla dum piedirado. Junuloj estas surface pli similaj al la aliaj korvoj ĉar ili ne havas la nudan haŭtaĵon ĉe la bekobazo, sed ili perdas tiujn plumojn post ĉirkaŭ ses monatoj.

    Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

    Kvankam loĝanta en Britio kaj en plej parto de norda kaj centra Eŭropo, vaganta eĉ al Islando kaj norda Skandinavio, ĝi povas ankaŭ ĉeesti kiel orientaj rasoj en Azio (ĝis Ĉinio, Japanio, Koreio, Manĉurio kaj sudorienta Siberio) kie ĝi diferenciĝas pro ioma malgrandeco averaĝe, kaj iom pli plumeca vizaĝo. Norde de la teritorio la specio havas emon moviĝi suden eĉ ĝis Iberio kaj Italio dum aŭtuno kvankam pli sudaj populacioj pretas nemigradi. La specio estis enmetita en Novzelando, ĉar oni liberigis kelkajn centojn da birdoj en 1862-1874, kvankam nuntempe ties teritorio estas tre limigita.[3] Tie la specio estas agrikultura plago kaj oni forigas ĝin.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    En The Rooks Have Returned (La frugilegoj revenis) (1871), ege konata pentraĵo de Alexei Savrasov, la alveno de frugilegoj reprezentas fruan anoncon de la venanta printempo.

    Dieto[redakti | redakti fonton]

    Ili manĝas ĉefe vermojn kaj larvojn de insektoj, kiujn la birdo trovas per bekoplukado engrunde per sia forta beko. Ĝi manĝas ankaŭ kultivitan grenon de cerealoj, malgrandajn kvantojn de fruktoj, etajn mamulojn kiel kamporatoj, glandojn kaj la ovojn de grundonestumantaj birdoj. En urbaj lokoj, ili manĝas ankaŭ restaĵojn de rubujoj kaj stratoj, kutime frumatene kiam estas ankoraŭ trankvilo. Ĝi estas vidata ankaŭ ĉeplaĝoj, manĝanta insektojn, krustulojn kaj aliajn taŭgajn manĝeblajn flosantajn restaĵojn.

    Nestumado[redakti | redakti fonton]

    La distribuado de la grando de kolonioj de frugilegoj en Normandio (informo de 2003). Plej parto de kolonioj estis malgrandaj, nur kelkaj estis grandaj
    Corvus frugilegus - (MHNT)

    Nestumado estas ĉiam kolonia, kutime en la plej altaj pintoj de arboj. Ili forprenas branĉojn kaj bastonetojn el la arboj (tre rare ili prenas ilin elgrunde), kvankam multajn ili ŝtelas el najbaraj nestoj, se ili estis kolektitaj el arboj. La ino demetas kutime 3 al 5 ovojn, fine de februaro aŭ frue en marto kaj tiuj estas kovataj dum 16 al 18 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kiuj elnestiĝas post 32 aŭ 33 tagoj.

    Aŭtune, la junuloj de tiu somero ariĝas en grandaj birdaroj kun nepariĝintaj birdoj de antaŭaj sezonoj, ofte ankaŭ kun Monedoj. Ankaŭ aŭtune okazas aeraj montroceremonioj fare de plenkreskuloj kiuj ŝane ĝuas la aŭtunajn ventojn.

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

    La voĉo estas kutime priskribita kiel "kaah", simila al tiu de la Nigra korniko, sed kutime pli monotone. Tiun voĉon faras dumfluge kaj ripoze, kiam la birdo malfermas sian voston kaj kliniĝas je ĉiu krako. Alvokon dumfluge faras kutime soleca birdo, kontraste kun la Nigra korniko, kiu faras ĝin kiam flugas laŭ aroj de 3 aŭ 4. Solaj birdoj ofte "kantas" ŝjane al si mem per strangaj klakoj, spiroj kaj preskaŭ homecaj notoj.

    Kulturo kaj mitologio[redakti | redakti fonton]

    Kiel multaj aliaj membroj de la familio de Korvedoj, frugilegoj aperas ofte en folkloro. Tradicie, oni diris, ke frugilegoj antaŭkonas la veteron kaj proksimon de morto. Se frugilegejo -kolonia nestareo de frugilegoj- estus abandonita, oni dirus, ke tio alportos malbonan sorton por la familio kiu posedas la teron. Alia legendo asertas, ke frugilegoj responsas por eskortado de animoj al ĉielo. William Butler Yeats eble aludas tion en sia poemo The Cold Heaven (La malvarma ĉielo).

    En la serio de Stephen King nome The Dark Tower en la ĉapitro Wizard and Glass, unu el la roluloj, Cuthbert Allgood, surportas frugilegan kranion ligitan ĉirkaŭ sia kolo, postulante bonan sorton.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 51
    2. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 824.
    3. Barrie Heather and Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand", Viking, 2005

    Sonligo[redakti | redakti fonton]

    Bildoligoj[redakti | redakti fonton]

    Filmoligo[redakti | redakti fonton]