Innocenzo Manzetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Innocenzo Manzetti
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1826 (1826-03-17)
en Aosto
Morto 17-an de marto 1877 (1877-03-17) (51-jaraĝa)
en Aosto
Tombo Q16541326
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo sciencistoinventisto
vdr

Innocenzo Vincenzo Bartolomeo Luigi Carlo MANZETTI (naskiĝis la 17-an de marto 1826 en Aosto, mortis la 17-an de marto 1877 en Aosta) estis itala inventisto.

Jam kiel junulo li interesiĝis pro fiziko. Li diplomiĝis en Torino je geodezio, poste revenis en sian naskiĝurbon. En 1844 Manzetti la unua parolis pri "parola telegrafo". En 1849 li konstruis flutantan aŭtomaton. Ĝi estis figuro vivgranda, sidanta sur seĝo. La aŭtomato estis funkciigita per horloĝmekanismo kaj povis prezenti 12 malsamajn ariojn.

En 1855 li inventis hidraŭlikan maŝinon malplenigi akvon de la puto.

Jam en 1864 Manzetti konstruis vaporfunkcian aŭton. En la sama jaro li geedziĝis, krome okupiĝis pri telefono. Post unu jaro li prezentis aparaton, kiu laŭ la ĵurnalistoj elektre sendis voĉojn, sed li ne faris patenton.

Aliaj maŝinoj inventitaj fare de Manzetti: